Malneta versio
publikigita versio estispatrolita je3 jun. 2024. Estaskontrolendaj ŝanĝoj de ŝablonoj/dosieroj.
Ŝanĝoj al ŝablonoj aŭ dosieroj en ĉi tiu versio estaskontrolendaj.Lastabila versio estispatrolita je3 jun. 2024.
Teuffenthal | |
---|---|
![]() | |
Blazono de Teuffenthal | |
komunumo en Svislando | |
Kantono | Berno |
Administra distrikto | Thun |
Malnova distrikto ĝis 2009 | Thun |
Koordinatoj | 46° 46′ 31″ N7° 43′ 9″ O / 46.77528 °N, 7.71917 °O /46.77528; 7.71917(mapo)Koordinatoj:46° 46′ 31″ N7° 43′ 9″ O / 46.77528 °N, 7.71917 °O /46.77528; 7.71917(mapo) |
Nombro de loĝantoj | 172 |
Areo | 4,53 km² |
Alteco | 956 msuper marnivelo |
Poŝtkodo | 3623 |
Komunumkodo | 0940 |
![]() | |
Mapo de Teuffenthal | |
Teuffenthal estis ĝis la 31-a de decembro2009 komunumo de ladistrikto Thun kaj ekde la 1-a de januaro2010 komunumo de laadministra distrikto Thun enKantono Berno,Svislando. Ĝi havis 172 loĝantojn je la 31-a de decembro 2010.
Teuffenthal situas en laSvisaj Antaŭalpoj enBerna Oberlando la valo de la riveroZulg, kiu formas ĝian nordorientan limon, proksimume 10 kilometrojn oriente de la urboThun. La komunumo Teuffenthal ne havas efektivan centron sed konsistas el la du vilaĝetojTeuffenthal (sur alteco de 988 ms.m. en la geografia centro de la komunumo en la valetoTeuffengraben, kiu donis al la komunumo la nomon kaj kie troviĝas la lernejo),Burghalten (sur alteco de 956 ms.m. ĉe la vojkruciĝo ĉe la komenco de la valeto), kaj krome el diversaj biengrupoj kaj izolitaj bienoj.[1]
La teritorio de la komunumo etendiĝas sur areo de 4,53 km², de kiuj 49,9% estas kovritaj dearbaro, 46,4% servas poragrikulturo kaj 3,1% porsetlado.[2]
La komunumo Teuffenthal limas en nordo alOberlangenegg, en nordnordoriento alEriz, en nordoriento al la komunumpartoHorrenbach deHorrenbach-Buchen, en sudoriento kaj sudo alSigriswil, en sudokcidento alHeiligenschwendi, en okcidento alHomberg, kaj en nordokcidento al la komunumpartoBuchen deHorrenbach-Buchen.
La komunumo situas flanke de la gravaj trafikvojoj. La komunumo atingeblas per la vojo n-ro 1140 deSteffisburg. La plej proksima alveturejo al lasvisa aŭtovojo A6 situas proksimume 10 kilometrojn okcidente norde deThun sur la teritorio de la komunumoHeimberg. Per la buslinio n-ro 33 de la transportentrepreno Thun-Interlaken de Thun al Teuffenthal la komunumo estas konektita al la publika transportreto.
La unua dokumenta mencio de Teuffenthal datiĝas el la jaro1344 deToeffental. Dummezepoko Teuffenthal apartenis al lakiburga Senjorujo Heimberg, kun kiu ĝi en la jaro1384 fariĝis havaĵo de la urboBerno kaj estis atribuita al la libera tribunalo de Steffisburg. Post la fino de laHelveta Respubliko Teuffenthal estis atribuita al ladistrikto Thun. En la jaro2010 la antaŭa distrikto Thun estis integrita al la novasamnoma administra distrikto.[3]
|