Movatterモバイル変換


[0]ホーム

URL:


Saltu al enhavo
Vikipedio
Serĉi

Tetro

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Kiel legi la taksonomion
Kiel legi la taksonomion
Tetro
Virbesto en Nacia Parko de Bavario
Virbesto en Nacia Parko deBavario
Ina tetro
Ina tetro
Biologia klasado
Regno:AnimalojAnimalia
Filumo:ĤordulojChordata
Klaso:BirdojAves
Ordo:KokoformajGalliformes
Familio:TetraonedojTetraonidae
Genro:Tetrao
Specio:T. tetrix
Tetrao tetrix
(Linnaeus,1758)
Konserva statuso
{{{220px}}}
Konserva statuso: Malplej zorgiga
Natura arealo
Naturaarealo
Naturaarealo
Aliaj Vikimediaj projektoj
vdr

LaTetro,(Tetrao tetrixLyrurus tetrix), estas granda birdospecio el la ordokokoformaj(Galliformes) kaj familiofazanedoj(Phasianidae). La tetro estas tre proksime rilata al laKaŭkaza tetro.

Vivloko

[redakti |redakti fonton]

Ĝi estaspalearktisa specio deloĝantaj birdoj kiuj vivas en altaj montaraj regionoj de nordaEŭropo kaj en tajga zono deAzio, nome areoj demarĉoj proksime dearbaroj. Ĝi ŝatas la arbarojn kun berproduktaj arbustoj.

EnEŭropo elBritio (sed ne enIrlando) traSkandinavio kajEstonio alRusio; forestas elIberio kaj elIslando. EnOrienta Eŭropo ili povas troviĝi enHungario kaj pli sude alKarpatoj,Latvio,Litovio kajPollando. Estas populacio enAlpoj pliiĝanta pro la ĝenado fare deturismo, kaj izolataj restaĵoj enGermanio,Francio,Belgio kajNederlando.[1] Ili loĝis iam enDanio, sed la Dana Ornitologia Societo (DOF) konsideris ilinformortintaj el 2001. En Azio tra sudaSiberio, nordaKazaĥio,Mongolio kajĈinio alPacifiko.

Aspekto

[redakti |redakti fonton]
Ambaŭ seksoj

La virbeston karakterizas blunigra (fakte nigra kun malhelbluaj nuancoj), la inon bruna koloro.

Tiu specio estas granda birdo kies virbestoj estas 60 cm longa kaj pezas 1000–1450 g kaj kies inoj estas 50–53 cm longaj kaj pezas 750–1110 g.[1] La malhelbrunnuancaj flugiloj havas la enverguron de 65–80 cm. La subaj partoj de kaj flugiloj kaj vosto estas blankaj. La kruroj estas mallongaj kaj kunplumaj; la fingroj havas skvamojn por eviti enprofundigon en neĝon. La virbirdo estas tre distinga, kun nigraplumaro, aparte el ruĝaj karunkloj (kiuj ŝvelas printempe) kaj blanka flugilstrio tre evidenta dumfluge kaj alia blanka marko ŝultre ne tiom evidenta kaj vostoliroforma, kiu aspektas forkoforma dumfluge. La beko estas tre mallonga. Dum aŭtuna plumoŝanĝado li aspektas pli malhelbruneca kaj makuleca supre kun hela gorĝo kaj nur iom forkoforoma vosto.[2]

Lia kanto estas laŭta, bolanta kaj simila al tiu deturturo.[1]

La ino estas grizec-bruna kun iom da nigra strieco ĉefe endorse kaj havas klukan alvokon. Ŝi plenumas ĉian respondecon pri nesto kaj idozorgado, tipe ĉe ĉasbirdoj. Temas pri evidenta kazo deseksa duformismo. La ino distingiĝas el tiu de laSkota lagopo ĉar ŝi estas iom pli granda kaj malpli ruĝeca kaj el la ino de laUrogalo ĉar ŝi estas pli malgranda kaj malpli strieca; el ambaŭ pro helaj flugilstrietoj kaj forkoforma vosto.[2]

Ili flugas pli alte ol la Skota lagopo kaj pli ŝvene. Dumfluge la longaj kolo kaj vosto distingigas ties konturon. Ili haltiĝas ofte surarbe.[2]

Kutimaro

[redakti |redakti fonton]
Evidentaj diferencoj inter virbesto kaj ino.

Temas pri specio deloĝantaj birdoj,poligamia kaj gregema dum la tutan jaron,simbolo de laAlpoj en Eŭropo. Ili preferas arbarbordojn kaj arbarklarejoj dekoniferoj kajbetuloj, kaj inondeblajn marĉebenaĵojn kun disaj arboj.

Inter ties predantoj troviĝas:falkoj,vulpoj,aproj,musteledoj kajkorvedoj ĉe ovoj.

Ili vivas 6 al 9 jarojn.

Nutrado

[redakti |redakti fonton]

Ĝi manĝas sukriĉajnberojn, aliajn arbarajn fruktojn, burĝonojn, freŝajn foliojn, florojn kaj kelkfoje eĉinsektojn,araneojn kaj aliajn etajnsenvertebrulojn.

Reproduktado

[redakti |redakti fonton]
Memmontrantaj virbestoj ceremonieen "lek" levante sian blankan subvoston kaj allogante inojn.
Lyrurus tetrix tetrix

La virbesto amindumas per danco, pozado kaj krivoĉoj al inoj. Li havas tre distingan kaj bone studatan ritaron por pariĝado. Frumateniĝe printempe (el marto al komenco de junio), virbestoj ariĝas en tradicia senaraba areo kaj memmontras dum faras tre distingan pariĝalvokon, kverelecas. Tiu proceso nomiĝas oftelek. En okcidenta Eŭropo tiu aroj atingis pli da 40 birdoj; enRusio de 150 ne estas nekomunaj kaj eĉ oni konstatis de 200.[1]

La birdo konstruas la neston sur la grundo, ĉe trunkosubo de la arboj. La inbirdo demetas 3-12 ovojn fine de majo aŭ komence de junio kajkovas ilin dum 24-26 tagoj. La birdidoj kapablas flugeti jam en aĝo de 10-14 tagoj.Elnestiĝo okazas tuj, sed la idoj restas kun la patrinoj ĝis aŭtuno, kiam ili disiĝas.

Foje aperas surprizaj hibridoj kun Urogalo, Skota lagopo kaj eĉFazano.[2]

Subspecioj

[redakti |redakti fonton]

Oni konas sep al oksubspeciojn deTetrao tetrix:[3]

Amindumanta virbirdo
  • Tetrao tetrix baikalensis, sudorienta Siberio al nordaMongolio kaj nordokcidentaManĉurio.
  • Tetrao tetrix britannicus, nordaAnglio,Skotio kajHebridoj.
  • Tetrao tetrix fedjuschini, ne agnoskita en Cornell de Clements.
  • Tetrao tetrix mongolicus, rusia Altajo al ĉiniaTurkmenio.
  • Tetrao tetrix tetrix, nomiga,Skandinavio alFrancio kaj nordaItalio; oriente alSiberio.
  • Tetrao tetrix tschusii, suda Siberio al nordokcidentaAltajo kaj montojSajanoj.
  • Tetrao tetrix ussuriensis, sudorienta Siberio (lagoBajkalo) al nordokcidentaKoreio kaj norda Mongolio.
  • Tetrao tetrix viridanus, sudorientaRusio al Siberio.

Konservado

[redakti |redakti fonton]

Tiu specio estas malpliiĝanta en okcidentaEŭropo prohabitatoperdo, ĝenado, predado fare devulpoj,korvoj, ktp., kaj jam formortis malgrandaj populacioj. En Britio estas ĉasebla; en Francio estas konsiderata "monta ĉasbirdo" kaj eblas ĉasi ilin ĝi ia nombro.

La populacio eŭropa estas ĉirkaŭkalkulata inter 325,000 kaj 740,000 paroj.

En Britio

[redakti |redakti fonton]

Ili malpliiĝis enBritio (ĉefe enAnglio), kaj malaperis el multaj el siaj iamaj loĝejoj. Ili estas nuneformortintaj elLancashire,Derbyshire,Exmoor,East Riding of Yorkshire,New Forest,Nottinghamshire,Worcestershire,Quantock Hills,Kornvalo,Dartmoor,Kent,Wiltshire kajSurrey.

Komencis programo por re-enmeti tiun specion en naturo en 2003 en la areo de la valo de supraDerwent de laDistrikto Peak enAnglio. Oni liberigis 30 terojn oktobre de 2003, sekve de 10 virbestoj de tetro en decembro 2004 kaj pliajn 10 virbestojn kaj 10 inojn en aprilo 2005. La programon plenumas kune laNational Trust,Severn Trent Water kaj la Nacia Parko de la Distrikto Peak.

Konservadismaj grupoj kiuj klopodas helpi la rekuperadon de la Tetro estas ekzemple laRSPB and theGame & Wildlife Conservation Trust.

Male la vostoj de la tetroj estis el fino de la Viktoria epoko popularaj ornamaĵoj por ĉapeloj kongruaj kun laSkota vestaĵaro. Plej komune asocia kun la ĉapeloj deGlengarry kajBalmoralTam o' Shanter, ili pluestas uzataj de la ludantoj desakfluto.

En Alpoj

[redakti |redakti fonton]

La tetro bezonas vivan teritorion de almenaŭ 3,000 hektaroj, de koniferarbaroj, klarejoj kaj marĉoj; oni trovas ilin ĝis 2,300 m, super arbolimo, zono derododendroj kajalnoj. Ili estas asociaj al arbustoj de la familio de erikacoj (vakcinio,mirtelo,oksikoko,eriko,kaluno...).

Tradicie la populacioj de tetraoj suferas la ekstensivan paŝtadon kiu detruas la vegetaĵaron necesan por la birdo. Nuntempe la minacoj estas plie fragmentado kajhabitatodetruo, troaĉasado, sed ĉefe ĝenado ĉar ties vivejoj troviĝas ofte parte en la skieblaj terenoj de la skiejoj kiuj fragmentas ties habitaton. La faritaj kalkuloj montris densecon de 0,95 birdoj por 100 hektaroj, ĉe skiejoj, dum ĝenerale ĝi estas de 3,25 en la naturaj zonoj.

La birdoj estas viktimoj de kolizioj kontraŭ kabloj, de skiantoj ekster skiejoj, kaj ĉiu ajn ĝeno vintre, kaj de promenantoj kaj liberajhundoj somere.

En kelkaj regionoj de Alpoj oni decidis entrepreni politikon por protektado de la tetroj kiaj:

  • protektado de naturaj zonoj for de homa agado;
  • malpermeso de skiantoj ekster skiejoj;
  • en kelkaj zonoj limigo de preterpasantoj kaj malpermeso de liberaj hundoj;
  • en kelkaj zonoj prokrastigo de la supreniro de brutaro al paŝtado;
  • instalado de avertilo ĉe kabloj por averti la birdojn kaj eviti koliziojn.

Etimologio

[redakti |redakti fonton]

KajTetrao kajtetrix devenas el vortoj de laantikva greka alude al sama formo de ĉasbirdo.[4]

Referencoj

[redakti |redakti fonton]
  1. 1,01,11,21,3 (1997)The Birds of the Western Palearctic [Abridged]. OUP.ISBN 019854099X.
  2. 2,02,12,22,3Roger Peterson, Guy Mountfort kaj P. A. D. Hollom,Guía de campo de la aves de España y de Europa, Omega, Barcelono, 4a eldono, 1987. p. 107
  3. Clements, J. F. 2007.The Clements Checklist of Birds of the World, 6a eldono. Cornell University Press. Elŝutebla el Laboratorio Cornell de Ornitologio
  4. Jobling, James A. (1991)A Dictionary of Scientific Bird Names. OUP.ISBN 0 19 854634 3.

Literaturo

[redakti |redakti fonton]

Vidu ankaŭ

[redakti |redakti fonton]

Eksteraj ligiloj

[redakti |redakti fonton]
Portala ikonoPortalo pri Birdoj
v  d  r
Birdoj
Regno:Animalo  • Filumo:Ĥorduloj  • Subfilumo:Vertebruloj  • Infrafilumo:Makzeluloj  • Superklaso:Tetrapodoj  • Klaso:Birdoj
 
Birdoj laŭ ordoj(alfabete)
Ordoj de
Rilataj artikoloj:Birdomigrado ~Birdoprotektado ~Birdnestoj ~Birdkanto
Vidu ankaŭ:Dinosaŭraj birdoj
Elŝutita el "https://eo.wikipedia.org/w/index.php?title=Tetro&oldid=8898788"
Kategorioj:
Kaŝitaj kategorioj:

[8]ページ先頭

©2009-2025 Movatter.jp