Tertremo,seismo aŭsismo[1] estasnatura fenomeno, kiu rezultas el subita eligo de energio akumulita en laterkrusto kaj estigastertremajn ondojn. Sur la surfaco deTero tertremoj povas montriĝi kiel skuo aŭ delokigo de la grundo. La kaŭzo de tertremo estas interpremo de terkrustaj platoj kiuj tuŝas unu la alian. La energia disradiado de la premo tremigas la teron.
Tertremoj okazas ĉiutage, sed la plimulto de ili ne kaŭzas grandan detruon. Fortaj tertremoj povas kaŭzi grandegajn detruojn kaj mortigi homojn. Okazas ĝis 500 000 tertremoj detekteblaj ĉiujare. Preskaŭ 100 000 el ili estas sufiĉe fortaj por esti sentitaj de la loĝantaro, sed feliĉe nur ĉirkaŭ 100 okazigas damaĝojn. Ĝenerale, ili okazas ĉirkaŭ 16 km for de laterkrusto, kaj koncentriĝas laŭlonge de la limoj en kiuj estas la tektonaj platoj. En la komencaj jardekoj de la21-a jarcento, tamen, la tertremoj okazigis pli ol duono de la mortoj okazigitaj denaturaj katastrofoj.[2]
Tertremoj ĝenerale havas fortan komencan tremon, kaj malpli fortajn postajn tremojn, kiuj povas etendiĝi dum pluraj tagoj. La punkto sub la tersurfaco, kie originas tertremo, nomiĝashipocentro. La punkto sur la tersurfaco rekte super la subcentro nomiĝasepicentro.
Geologoj ankoraŭ ne povas antaŭdiri precize kie aŭ kiam okazos tertremoj, sed ili pli kaj pli komprenas la internajn mekanismojn de la tero, povas montri la plej riskoplenajn lokojn kaj rekomendi konstrumetodojn taŭgajn por eviti difektojn. Kvankam antaŭdiri kiam precizafaŭlto okazigos tertremon estas ankoraŭ malebla, sciencistoj jam malkovris grandan parton pri kiel, kie kaj kial okazas la tertremoj. Lastatempe oni klopodas apliki aŭtomatan sciaron, elementon deartefarita intelekto (AI), al sismaj problemoj, speciale al la taskoj por detekti, mezuri, lokigi kaj kompreni la karakteron de la tertremoj.[2]
La punkto sur la tera surfaco kie la skuado estas plej forta kaj el kiu ŝajne originas la sismaj ondoj estas nomataepicentro aŭsurcentro. La vera origino de la tertremo lokiĝas profunde sub la epicentro kaj nomiĝashipocentro aŭsubcentro.
La energio ellasata de tertremo estas nomatamagnitudo (mezurita per diversaj metodoj, ĉiamlogaritme).
Skalo estas metodo por ordigi tertremojn laŭ ilia graveco. Estas skaloj bazitaj sur la efektoj (la plej fama estas laskalo de Mercalli) kaj skaloj bazitaj sur la magnitudo (la plej fama estas laskalo de Richter).
Ĉefe ĉe la platolimoj, kie diversaj platoj dise, kuniĝe aŭ preterpase moviĝas, estiĝastensioj ene de larokaro kiam la platoj moviĝantaj alkroĉiĝas unu al la alia.Kiam laŝera ŝarĝado iĝas tro forta, tiaj tensioj malŝarĝiĝas per skuaj moviĝoj de la terkrusto kaj estiĝas tektona tremo. La tiel liberigita entergio povas surpasi centoble la energion de hidrogena bombo. Ĉar la estiĝinta tensio ne limiĝas je la ĉirkaŭo de la platolimo, la malŝarĝrompiĝo povas en maloftaj kazoj okazi ankaŭ ene de la plato, kiam en la krustrokaro ekzistas malforta regiono.
Latemperaturo kreskas al la centro de la tero, kaj tial la rokaro en granda profundo reagas malpli rompiĝema kaj fine iĝas aliformebla. Tial tertremoj plej ofte tuŝas nur la superan tavolon de la terkrusto. Foje konstateblis tremoj ĝis profundeco de 700 km. Tiun ŝajnan kontraŭdiron oni klarigas per lasubdukcio de litosferaj platoj: kiam kolizias du platoj, la pli densa puŝiĝas sub la pli malpeza kaj profundiĝas en latermantelon.Oni postulas, ke la varmiĝo de la rokaro de la enprofundiĝanta plato (nomata ankaŭ laŭ la angla vortoslab) multe malpli rapide okazas ol ties moviĝo malsupren kaj ke tial la krustmaterialo restas rompiĝema ĝis en la supro indikitaj profundoj. Hipocentroj ene de la enprofundiĝanta plato tiel ebligus abdukcion rilate al la pozicio de laslab en la profundo (la tiel nomataregiono de Wadati-Benioff).
Tertremoj povas estiĝi ankaŭ ekzemple per supreniĝo demagmo malsupervulkanoj, aŭ ekzemple per elĉerpo de krudmaterialoj kiel ekzemplenafto kajtergaso, ĉar la premŝanĝiĝo influas la tensirilaton en la rokaro. Krome tertremoj povas okazi per rompiĝantaj subteraj vidaĵoj en minejoj. Vulkanaj tremoj kaj tiuj kaŭzitaj de minejoj liberigas multe malpli da energio ol tektonikaj tremoj.
3D cunama ŝajnigo.
Submaraj tertremoj,erupcioj de oceanaj vulkanoj aŭ submarajterglitoj povas estigicunamojn. Tio eblas, kiam okazas grandaj vertikalaj moviĝoj de lakontinentaj platoj. Per subita vertikala translokiĝo de grandaj partoj de la oceana fundo estiĝasondoj, kiuj atingas rapideon de ĝis 800 kilometrojn hore. For de la marbordoj, en plena oceano tiaj cunamoj apenaŭ rimarkeblas, sed kiam tia ondo atingas malaltan akvon, la ondomonto povas atingi alton de ĝis 100 metroj.Plej ofte cunamoj estiĝas en laPacifika Oceano. Tial la limŝtatoj posedas avertosistemon, laPacific Tsunami Warning Center.Post kiam la26-an de decembro2004 mortis ĉirkaŭ 230.000 homoj pro latertremo en la Hinda Oceano, ankaŭ tie estis instalita avertosistemo.
Tertremoj estigas diversajn tipojn deseismaj ondoj, kiu disvastiĝas tra la tuta tero kaj noteblas persismografoj en la tuta mondo. Tiajn transskribojn oni nomassismogramoj. La gravaj damaĝoj (ĉe konstruaĵoj, fendegoj, kaj tiel plu) ĉe la tersurfaco estas kaŭzitaj desurfacondoj, kiu estigas elipsan grundmoviĝon.
La skuado de la Tero estas ofta fenomeno kiu estis sentita de la homaro el tre fruaj tempoj. Antaŭ la disvolvigo de fort-movaj akcelometroj, la intensecon de sisma okazaĵo oni ĉirkaŭkalkulis baze sur la observataj efikoj. Magnitudo kaj intenseco ne estas rekte rilataj kaj oni kalkulas ilin uzante diferencajn metodojn. La magnitudo de tertremo estas aparta valoro kiu priskribas la grandon de la tertremo je ĝia ekestiĝo. Intenseco estas la mezuro de la skuado je diferencaj lokoj ĉirkaŭ la tertremo. Intensecvaloroj varias el loko al loko, depende de la distanco el la tertremo kaj la kvalito de la subtera formo de rokaro kaj grundo.[3]
Kvankam laamaskomunikiloj ofte informas pri tertremaj magnitudoj kiel "Richter magnitudo" aŭ "Richter skalo", norma praktiko fare de plej granda parto de seismologiaj aŭtoritatoj konsistas en esprimado de la tertrema forto laŭMomant-magnituda skalo, kiu estas bazita sur la vera energio liberigita fare de la tertremo.[5]
Oni ĉirkaŭkalkulis, ke okazas ĉirkaŭ 500 000 tertremoj ĉiujare, detekteblaj per nuntempa instrumentaro. El ili ĉirkaŭ 100 000 oni povas senti fare de lokanoj.[7][8] Minoraj tertremoj okazas preskaŭ konstante tra la tuta mondo en lokoj kiel Kalifornio kaj Alasko en Usono, same kiel en Salvadoro, Meksiko, Gvatemalo, Ĉilio, Peruo, Indonezio, Filipinoj, Irano, Pakistano,Azoroj en Portugalio, Turkio, Nov-Zelando, Grekio, Italio, Barato, Nepalo, kaj Japanio.[9] Pli grandaj tertremoj okazas malpli ofte, kaj tiu rilato estaseksponenta; por ekzemplo, ĉirkaŭ dek fojojn okazas multaj tertremoj pli grandaj ol magnitudo 4 en preciza tempo pli ol tertremoj pli grandaj ol magnitudo 5.[10] En (malalta seismeca) Unuiĝinta Reĝlando, por ekzemplo, oni ĉirkaŭkalkulis, ke la averaĝaj oftecoj estas:unu tertremo de 3.7–4.6 ĉiujare, unu tertremo de 4.7–5.5 ĉiun dekan jaron, kaj unu tertremo de 5.6 aŭ pli granda ĉiun centan jaron.[11] Tio estas ekzemplo de laLeĝo Gutenberg–Richter.
La nombro de sismaj stacioj pliiĝis el ĉirkaŭ 350 en 1931 ĝis multaj miloj nuntempe. Kiel rezulto, oni informis pri multe pli nombraj tertremoj ol en la pasinteco, sed tio okazas pro tre granda plibonigo en la instrumentaro, pli ol pro pliigo en la nombro de tertremoj. LaUsona Geologia Servo (USGS) ĉirkaŭkalkulas, ke ekde 1900 okazis averaĝo de 18 gravaj tertremoj (magnitudo 7.0–7.9) kaj unu granda tertremo (magnitudo 8.0 aŭ pli granda) jare, kaj ke tiu averaĝo estis relative stabila.[12] Pli ĵuse, la nombro de gravaj tertremoj jare pliiĝis, kvankam tio okazas probable kiel statistika fluktuado pli ol kiel sistema tendenco.[13] Pli detalaj statistikoj pri la grando kaj ofteco de tertremoj disponeblas el laUnited States Geological Survey.[14]Oni notis ĵusan pliigon en la nombro de gravaj tertremoj, kion povus klarigi cikla modelo de periodoj de intensa tektona aktiveco, interrompita per pli longaj periodoj de malalta intenseco. Tamen, akurataj registroj de tertremoj startis nur el la komenco de la 1900-aj jaroj, por kio ankoraŭ estas tro frue por definitive aserti, ke vere okazas tio.[15]
Plej granda parto de la tutmondaj tertremoj (90%, kaj 81% el la plej grandaj) okazas en la ĉirkaŭ 40 000 kilometre longa hufumforma zono nomita ĉirkaŭ-Pacifika zono, konata kielPacifika fajra rondo, kiu ĉe plej granda parto limas kun laPacifika plato.[16][17] Ankaŭ amasaj tertremoj tendencas okazi laŭlonge de aliaj limoj de tektonaj platoj, kiel laŭlonge de laHimalajaj Montoj.[18]
Pro la rapida kresko de grandajgrandurboj kielMeksikurbo,Tokio, kajTeherano en areoj de alta risko, kelkaj sismologistoj estas avertante, ke unusola tertremo povas mortigi ĝis tri milionoj da personoj.[19]
la Faŭlto de Sankta Andreo, kiu trairasKalifornion, vidita el alteco de 2 600 m super la ebenaĵo Carrizo, kiu povus okazigi gravajn damaĝojn enLos-Anĝeleso kajSan-Francisko.
La esplorado pri la antaŭscio pri tertremoj ege gravas, ĉar lascienco antaŭsupozas, ke okazon grandaj tertrmoj tra la tuta mondo kaj utilas esti preparita. La plej granda tertremo atendita estos de magnitudo 9.0, kiu laŭ sciencistoj okazos ĉe la okcidenta marbordo de Usono, okazigita de la faŭlto de Kaskadia. Oni ĉirkaŭkalkulas, ke tiu faŭlto okazigas grandan tertremon ĉiuj 300an ĝis 500a jaron, kaj la lasta okazis en1700, nome antaŭ pli ol 300 jaroj. Tiukadre, multaj sciencistoj konsideras, ke tiu mondoregiono povas suferi iam ajn grandegan tertremon kaj ke necesas esti preparita por tiu okazaĵo. Alia grava atendita (timita) tertremo povus okazi kun magnitudo 8.0 aŭ pli alta ĉe lafaŭlto de Sankta Andreo, kiu trairasKalifornion kaj kiu povus okazigi gravajn damaĝojn enLos-Anĝeleso kajSan-Francisko.[2]
Ankaŭ enAzio oni atendas alian tertremon de magnitudo 8.0 aŭ supera en la zono de subdukcio de Nankajdo, kiu minacasJapanion kaj kiu povus rezulti en detruegacunamo. Oni timas ankaŭ alian tertremon, ankaŭ de magnitudo 8.0 aŭ supera, en la zono de subdukcio deSundo, etenda elSumatro ĝisJavo kajBalio enIndonezio, kiu povus damaĝi ankaŭ enSingapuro kajMalajzio. Oni timas ankaŭ alian tertremon de magnitudo 7.0 aŭ supera en la faŭlto deHimalajo, kiu trairasBaraton,Nepalon,Butano kaj sudanĈinion kaj kiu povus okazigi terglitojn kajlavangojn.[2]
Internacia projekto nomita CREDO (laŭ anglalingvaj inicialojCosmic Ray Extremely Distributed Observatory (Kosmradia Distribuega Observatorio) koincide kun la latinlingva vorto por "mi kredas") pravigis la jenanhipotezon: iliaj statistikaj analizoj pruvas, ke estas klara kunrilato inter la tutmonda sismagado kaj la intenseco de la duarangakosma radiado, kio ebligus determini la baldaŭan okazigon de granda tertremo. La unuaranga kosma radiado estas komponita de ŝarĝitaj partikloj devenaj de laSuno kaj de la malproksima spaco, kiuj frape kontraŭ la gasmolekuloj de la Tera atmosfero okazigas falegojn de duarangaj partikloj. Tiujn duarangajn partiklojn oni registras en la terkrusto fare de observatorioj kiel CREDO, kiu uzas kaj sciencajn altnivelajn detektilojn kaj sensilojn CMOS de la saĝtelefonoj.[2]
La ideon, ke estas rilato inter tertremoj kaj la kosma radiado, oni bazas sur la observado ke la toroidaj fluaĵoj kiuj trairas la likvan kernon de laTero estas responsaj pri la generado de la teramagneta kampo. Tiu flukampo devojigas la itineron de la partikloj ŝarĝitaj de la unuaranga kosma radiado. Tiel, se la grandaj tertremoj estas asociaj al perturboj en la fluado de materio kiu movas la teran dinamikon, tiuj perturboj estus ŝanĝintaj la magnetan kampon, kio siavice ŝanĝus la itineron de la partikloj de la kosma radiado: ili iĝus en avertosignaloj antaŭ la alveno de granda tertremo.[2]
La scienculoj de CREDO analizis datenojn de la intenseco de la duaranga kosma radiado kolektitajn dum la lastaj 50 jaroj fare de la projektoNeutron Monitor Database kaj ekde 2005 de la Observatorio Pierre Auger. Ili inkludis en siaj analizoj informaron pri ŝanĝoj en la suna aktiveco kaj pri la sismagado de la Tero, akirita el la programo de laUsona Geologia Servo. Kombinante ĉiujn tiujn informojn, ili malkovris klaran kunrilaton inter la tertremoj de magnitudo 4 aŭ supera kaj la intenseco de la duaranga kosma radiado, sed nur sed oni movas la informojn de la kosma radiado 15 tagojn rilate al la sisma informaro.[2]
Tio sugestas, ke oni povus ekhavi informaron pri tertremoj kun sufiĉa antaŭscio, sed ankoraŭ ne klaras ĉu eblos determini ankaŭ la lokon kie ili okazos. La menciita rilato inter la ŝanĝoj en la intenseco de la kosma radiado kaj la tertremoj ne estas evidentaj en la analizoj laŭ lokoj; ili aperas nur kiam oni atentas pri la sismagado konsiderita je tutmonda skalo.[2]
LaInternacia Asocio de Sismologio kaj Fiziko de la Tera Interno (angleInternacia Asocio de Sismologio kaj Fiziko de la Tero Interno, akronimeIASPEI) estasinternacia, neregistara,neprofitcela organizaĵo fondita en1922 kiu antaŭenigas esploron pri tertremoj, la interno de laTero kaj aliaj sismaj fontoj, la disvastigo de sismaj ondoj kaj la interna strukturo, propraĵoj kaj procezoj dela tero.
Posejdono, dio de maroj, estis konsiderita kulpulo pri tertremoj en la komenco de la okcidenta civilizacio, ĉar oni kredis, ke la kontinentoj flosas surakve kaj moviĝas kiel ŝipo tien kaj reen.
Jam en laantikvo homoj demandis sin kiel estiĝis tertremoj kajvulkanerupcioj. Ofte oni kulpigis pri tiaj eventoj diaĵojn, kiel ekzemplePosejdono en lagreka mitologio. Kelkaj sciencistoj en antikva Grekujo opiniis, ke la kontinentoj flosu surakve kaj moviĝu kiel ŝipo tien kaj reen. Aliaj kredis, ke tertremoj venu el grotoj. En Japanujo ekzistis mito de drako, kiu tremigis la terplankon kaj kraĉis fajron, kiam ĝi koleris. En la mezepoka Eŭropa naturkatastrofoj estis senditaj de Dio.
Post malkovro kaj esploro demagnetismo estiĝis teorio, ke tertremojn oni povis forkonduki, kiel fulmojn. Oni do rekomendis do tertremŝirmilojn laŭ la modelo de unuajfulmŝirmiloj. Nur komence de la20-a jarcento estiĝis la nuntempe ĝenerale akceptita teorio deplatotektoniko kaj dekontinenta drivo pere deAlfred Wegener. Ekde la mezo de la 20-a jarcento klarigmodeloj de tektonaj tremoj estis pli kaj pli vaste diskutitaj. Ĝis la komenco de la21-a jarcento tamen ne eblis krei el tio eblon antaŭanonci tertremojn.
Ilustraĵo en kupro rilata al la Lisbona Tertremo en 1755.
Lalisbona tertremo en 1755, ankaŭ konata simple kiel lalisbona tertremo aŭ latertremo de 1755, estis tertremo okazinta en la1-a de novembro1755 je la naŭa horo matene (oni konsideras je 9:20), kiu kaŭzis preskaŭ kompletan detruon deLisbono kaj krome atingis grandan parton de laalgarva marbordo, suda regiono dePortugalujo. Post la tertremo okazis, krom pluraj brulegoj,cunamo, kiu oni kredas estis pli ol 20 metrojn alta kaj, kune kun la brulegoj, mortigis inter sesdek mil kaj cent mil homojn. Tio ĝin igas unu el la kvin plej mortigaj tertremoj en la homara historio, kaj ĝi markas la "prahistorion de moderna Eŭropo" laŭ kelkaj historiistoj.Geologoj taksas je 9 gradoj en laSkalo de Richter la fortecon de tiu tertremo. Lisbona tertremo kaŭzis grandegan impakton politikan kaj sociekonomian en la tiama Portugalujo kaj komencigis la unuajn studojn pri "tio, kion kaŭzas tertremo en ampleksa areo". Tial ĝi naskis la modernansismologion kaj estis daŭre diskutita de lafilozofoj de laJarcento de la Lumoj, kielVoltero. Pro tio ĝi ankaŭ inspiris disvolviĝojn en la kampoj deTeodiceo kaj de la filozofio pri laSublimo.
LaTertremo de San Francisco de 1906 frapis la marbordon de NordaKalifornio, Usono, en la 5:12 a.t. merkrede, la 18an de Aprilo per ĉirkaŭkalkulita momanta magnitudo de 7.9 kaj maksimuma intenseco Mercalli de XI (Ekstrema). Skuo de alta intenseco estis sentita el Eureka en la Norda Marbordo al la Salinas Valo, nome agrokultura regiono sude de la Golfareo de San Francisco. Detruigaj incendioj tuj ekaperis en la urbo kaj daŭris dum kelkaj tagoj. Kiel rezulto, ĝis 3,000 personoj mortis kaj ĉirkaŭ 80% el la urbo San-Francisko estis detruita.
Latertremo de 1908 deMesino,Italio, estis unu el la plej grandaj naturkatastrofoj de la 20-a jarcento. La sismo okazis la28-an de decembro1908 je la 5-a horo kaj 21 minutoj kaj skuis dum 37 sekundoj la regionon ĉirkaŭ laMesina markolo. La urbojMesino kajReggio di Calabria estis preskaŭ al grundnivelo detruitaj. La tertremo havis la forton de 7,2 enRichter-skalo.
LaTertremo de Valdivia en 1960 aŭ simple laGranda Ĉilia Tertremo kazinta la22an de majo1960 estas ĝis nun laplej forta tertremo iam registrita surtere, kun forto 9,5 laŭ laMomant-magnituda skalo. Ties rezultacunamo tuŝis sudan Ĉilion, Havajon, Japanion, Filipinojn, orientan Novzelandon, sudorientan Aŭstralion, kaj la insularo deAleutoj enAlasko. Lasurcentro estis ĉeLumaco ĉirkaŭ 570 km sude deSantiago, kajTemuco estis la plej proksima granda urbo, dumValdivia estis la plej damaĝita urbo. La tertremo kaŭzis lokajn cunamojn kiuj draste frapis la marbordon de Ĉilio, per ondoj ĝis 25 m. Ondoj tiom altaj kiom ĝis 10,7 m estis registritaj je 10 000 km for de la surcentro, kaj tiom for kiom ĝis Japanio kaj Filipinoj. Estis publikitaj diversaj ĉirkaŭkalkuloj de la totala nombro de homaj perdoj pro la tertremo kaj la cunamoj, el kiuj la usona koncerna servoUnited States Geological Survey citis studojn pri 2 231, 3 000, aŭ 5 700 mortoj[23] kaj alia fonto uzis ĉirkaŭkalkulon de 6 000 mortoj.[24]
Enjapana mitologio,Namazu (鯰) aŭ ōnamazu (大鯰) estas gigantakatfiŝo kiu kaŭzastertremojn. Ĝi vivas en la koto sub la insuloj de Japanio, kaj estas gardita fare de la dio Kaŝima kiu retenas la katfiŝon kun ŝtono. Kiam Kaŝima lasas sian gardiston fali, Namazu baraktas, kaŭzante perfortajn tertremojn. Forigi katfiŝo supozeble povus, frakasante sian kapon sanktan ŝtonon de la sanktejo.
Allen, Clarence R. (Decembro 1976), "Responsibilities in earthquake prediction", Bulletin of the Seismological Society of America, 66 (6): 2069–2074, Bibcode:1976BuSSA..66.2069A, doi:10.1785/BSSA0660062069.
Deborah R. Coen. The Earthquake Observers: Disaster Science From Lisbon to Richter (University of Chicago Press; 2012) 348 pp.; ĝi esploras kaj sciencan kaj popularan sciaron
Geller, Robert J.; Jackson, David D.; Kagan, Yan Y.; Mulargia, Francesco (14a de Marto 1997),"Earthquakes Cannot Be Predicted" (PDF),Science, 275 (5306): 1616, doi:10.1126/science.275.5306.1616, S2CID 123516228, arkivita el la originalo (PDF) en 12a de Majo 2019, alirita en 29a de Decembro 2016.
Kanamori, Hiroo (2003), "Earthquake Prediction: An Overview", International Handbook of Earthquake and Engineering Seismology, International Geophysics, 616: 1205–1216, doi:10.1016/s0074-6142(03)80186-9,ISBN 978-0-12-440658-2.
Liu, ChiChing; Linde, Alan T.; Sacks, I. Selwyn (2009). "Slow earthquakes triggered by typhoons".Nature. 459 (7248): 833–836. Bibcode:2009Natur.459..833L. doi:10.1038/nature08042. ISSN 0028-0836.PMID 19516339. S2CID 4424312.
Wood, H.O.; Gutenberg, B. (6a de Septembro 1935), "Earthquake prediction",Science, 82 (2123): 219–320, Bibcode:1935Sci....82..219W, doi:10.1126/science.82.2123.219,PMID 17818812.