Termoregulado estas la kapablo deorganismo por reteni siankorpotemperaturon ene de precizaj limoj, eĉ kiam la ĉirkaŭa temperaturo estas tre diferenca. Tiu procezo estas unu aspekto dehomeostazo: nome dinamika stato de stabileco inter animala interna medio kaj tiesekstera medio (la studo de tiaj procezoj enzoologio estas nomataekofiziologio aŭ fiziologia ekologio). Se la korpo ne kapablas reteninormalan temperaturon kaj ĝi pliiĝas ege super normala, okazas kondiĉo konata kielhipertermio. Ĉe homoj, tio okazas kiam la korpo suferas konstantajn temperaturojn de proksimume55°C, longdaŭran eksponon (pli longe ol kelkaj horoj) je tiu temperaturo kaj ĝis ĉirkaŭ70°C kaj tiam morto estas preskaŭ neevitebla. Homoj povas ankaŭ suferi mortigan hipertermion kiam la temperaturo de humida mezurilo estas daŭre sub35°C dum ses horoj.[1][2] La mala kondiĉo, kiam korpotemperaturo malpliiĝas sub normalaj niveloj, estas konata kielhipotermio.
Helpu al Vikipedioplilongigi ĝin. Se jam ekzistas alilingva samtema artikolo pli disvolvita, traduku kaj aldonu el ĝi (menciante la fonton). Bonvolu aldoni parametron por plibone kategoriigi la paĝon.