Movatterモバイル変換


[0]ホーム

URL:


Saltu al enhavo
Vikipedio
Serĉi

Termofosforesko

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Termofosforesko de la fluorino

Termofosforesko (aŭtermoluminesko) estasfizikafenomeno per kiu iajkristaloj kumulas laenergion de lajonigaj radiadoj kaŭzataj deradiaktiveco, kaj ellasas tiun energion sub formo delumo kiam onivarmigas ilin.

En la1630-aj jarojVincenzo Cascariolo observis la lumon de varmigitaj eroj dabarito (BaSO4). Tiujŝtonojn (troveblaj apudBolonjo) oni tiam nomisbolonjaj ŝtonojmagiaj ŝtonoj. La fenomeno estis en la17-a jarcento ankaŭ priskribita koncerne al lafluorino.

Principo

[redakti |redakti fonton]

En iuj kristaloj, la jonigado radiado de radioaktivaj izotopoj liberigaselektronojn en la kristala reto. Tiuj elektronoj estas kaptitaj en difektoj (manko de atomo, atomo malsimila al tiuj de la cetera kristalo, dislokigo...) de la reto, el kiuj ili ne povas elfuĝi, pro nesufiĉo da energio. Varmigo, jetemperaturo de 250 al500°C, de la kristalo donas al la elektrono la eblecon reveni al sia antaŭa loko, elsendante energion sub formo defotonoj.

Tiel, la kristalo "redonas" la energion de la natura radiaktiveco kiun ĝi kumulis de miljaroj.

Uzo de tiu fenomeno por datado

[redakti |redakti fonton]

Oni konjektas, ke la kristaloj, en objekto kiun oni volas dati, iam suferis sufiĉan varmigon por liberi ĉiujn elektronojn el la kristalaj difektoj. De tiam, la kristalo kumulis energion, kiun oni povos mezuri, per mezuro de la luma elsendo rezultanta de revarmigo.

Ekzemploj:

Perturboj

[redakti |redakti fonton]

Tiu mezuro supozas la bonan konon de la natura radiaktiveco kiun la objekto suferis. Ĝi povas estas perturbata de kroma varmigo (incendio), aŭ ekspono al artefarita fonto de radiado.

La limo de la metodo estas inter 100 kaj ĉirkaŭ 800 000jaroj. En pli longa periodo, la kristalo ne plu kumuliĝas kroman energion (tiu limo estas pli malalta en loko, kiela natura radiaktiveco estas pli intensa). Ĝia malprecizo estas de 5% al 15%, kaj ĝis 20% se la loko, kie kuŝis la objekto, estas nekonata.

Materialoj povante esti termofosforeskaj

[redakti |redakti fonton]

Eksteraj ligiloj

[redakti |redakti fonton]
Elŝutita el "https://eo.wikipedia.org/w/index.php?title=Termofosforesko&oldid=8634258"
Kategorioj:

[8]ページ先頭

©2009-2025 Movatter.jp