En elektrainĝenierio,termistoro[1] estasrezistilo, kiesrezistanco varias laŭ ĝia temperaturo. Eblas trovi ĝin sun diversaj formoj: perlo, disko, tubeto kaj aliaj.
Termistoro estas rezistilo, kies rezistanco kiel funkcio de la temperaturo ne estas konstanta. Ĉe referenca temperaturo, latemperatura koeficiento estas la gradiento de tiu kurbo:
.
Laŭ la signo de la temperatura koeficiento, termistoroj klasifikiĝas en du tipojn:
Pripozitiv-temperatur-koeficienta termistoro (PTK), la temperatura koeficiento estas pozitiva: ju pli varma, des pli rezistiva.
Prinegativ-temperatur-koeficienta termistoro (NTK), la temperatura koeficiento estas negativa: ju pli malvarma, des pli rezistiva.
Latemperatura koeficiento de rezistanco estas difinita jene:
La termistoro estis unue malkovrita en 1833 deMichael Faraday, kiu rimarkis kearĝenta sulfido (Ag2S) estas, moderntermine, negativ-temperatur-koeficienta termistoro.
Samuel Ruben inventis la unuan komerce industrie uzeblan termistoron en 1930. Poste, termistoroj vaste ekuziĝis industrie dum la1930-aj jaroj.
La nomo “termistoro” devenas determ- (greka radiko signifanta varmon) kajresistor (anglalingve “rezistilo”).