transiro de kontinenta al oceana terkrusto je kontinenta rando (prezentado simpligita)
Laterkrusto estas la ekstera, solida tavolo de latero. Ĝi kompareblas, koncerne sian dikecon, al pomo kun ties ŝelo. Sub ĝi kuŝas la solida ĝis tenacatermantelo, kaj 2900 km pli profunde la plejparte likvaterkerno.
La terkrusto kunmetiĝas el mozaiko de multajterplatoj, kies moviĝon (po 2-10 centimetroj en jaro) priskribas la teorio de laplatotektoniko.Tertremoj ekestas, kiam tensioj je la petrolimoj aŭ terplatoj puŝsubite solviĝas.
sekco de latero: 1 terkrusto (oceana kaj kontinenta krusto, dika 0 ĝis pli ol 80 km), 2termantelo (supra mantelo inkluzive de laastenosfero (5), kaj suba mantelo), 3terkerno (3a kaj 6 ekstera, likva kerno, 3b kaj 7 ena, solida kerno - 4litosfero, do terkrusto kaj supra mantelo
La limo inter terkrusto kaj suba termantelo estas laMalkontinuo de Mohorovičić (mallongiteMoho), kies profundo varias de loko al loko. Ĝi estas kutime ĉirkaŭ 35km sub la surfaco, do kutime la terkrusto estas ĉ. 35km dika; sed la terkrusto povas esti multe pli dika, ĝis 80-90km sub kelkaj montaraj areoj, kaj multe pli maldika, eĉ malpli ol 10km, sub la oceanoj.
La detala esploro pri la terinterno komenciĝis antaŭ proksimume 200 jaroj. Sed jam la grekajnaturfilozofoj pensadis pri la strukturo de la tero,Newton kalkulis ĝianplatiĝon per simpla fizika modelo, kaj ankaŭvulkanismo kajtertremo jam frue permesis kelkajn konkludojn. Ĉirkaŭ 1900 fine evoluis la modernaj mezurmetodoj de lagravimetrio, de lasismologio kaj de lageomagnetiko.
En 1909 la kroata sciencistoAndrija Mohorovičić eltrovis ke la konduto de iuj sismaj ondoj postulis la ekziston de subita ŝanĝo en la denso de la profundaj rokoj. Tiu malkontinuo, konfirmita de la postaj esploroj, portas nun lian nomon (Malkontinuo de Mohorovičić).
Laszlo Egyed,Physik der festen Erde ["fiziko de la firma tero"], 370 p., Akadémiai Kiadó,Budapeŝto 1969.
Karl Ledersteger,Astronomische und physikalische Geodäsie ["astronomia kaj fizika geodezio"], 871 p., J.E.K. volumo 5, eldonejo J. B. Metzler,Stutgarto 1969.
Walter Kertz,Einführung in die Geophysik, Teil I ["enkonduko en la geofizikon, parto 1"], Hochschul-TB, 240 p., akademia eldonejo Spektrum 1970/1992.
F. Press, R. Siever,Understanding Earth ["komprenante la teron", popularscienca], eldonejo W. H. Freeman,Novjorko 2000.