Movatterモバイル変換


[0]ホーム

URL:


Saltu al enhavo
Vikipedio
Serĉi

Teresa Hoppe

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Tiu ĉi artikolo temas pri pola instruistino kaj politikistino. Vidu ankaŭ la tekston pri la rumanihungara verkistinoTeréz Hoppe.
Teresa Hoppe
Persona informo
Teresa Hoppe
Naskiĝola 13-an de septembro1947
en Kowalewo
Lingvojpolavd
ŜtatanecoPollandoRedakti la valoron en Wikidatavd
Alma materUniversity of Life Sciences in Poznań(en)TradukiRedakti la valoron en Wikidatavd
PartioCivitana Platformo
Profesio
OkupopolitikistoRedakti la valoron en Wikidatavd
Aktiva enVarsoviovd
 
Postenoj
Postenojmember of the Sejm(en)TradukiRedakti la valoron en Wikidatavd
 
Honorigoj
Honorigojvd
 
Membrecoj
MembrecojKashubian-Pomeranian Association(en)TradukiRedakti la valoron en Wikidatavd
Dumla 8-a de novembro2011
vdFonto:Vikidatumoj
vdr

Teresa Jadwiga HOPPE (naskiĝis la 13-an de septembro1947 enKowalewo, enPomerio) estas pola politikistino, instruistino, entreprenistino kaj aktivulino de la kaŝuba minoritato, vicprezidantino de Kaŝub-Pomeria Asocio, parlamentanino de laPola Sejmo de la2011 en la 7-a oficperiodo kaj la anino de la polaParlamenta Grupo Apoganta Esperanton (PGAE) ([1]).

Biografio

[redakti |redakti fonton]

Ŝi finis la Hortikulturan Teknikumon enPruszcz Gdański, kie en la jaro1965 ŝi ricevis abiturientan diplomon. En la jaro1979 ŝi finis Hortikulturan Fakultaton en Agrikultura Akademio (Universitato) enPoznano. En la jaro1991 ŝi akiris titolon de magistro pri teologio en laUniversitato je la nomo deStefan Wyszyński t.e. en laKatolika Teologia Akademio.

Postdiplomajn studojn pri ĵurnalistiko ŝi finis en Altlernejo de Socia Komunikado enGdynia.

Faklaboron ŝi komencis en la duono de la 60-aj jaroj de pasinta jc. Ŝi eklaboris en laStacio de Kultivado de Plantoj en Krokowa kaj en la Entrepreno pri Urbaj Vojoj kaj Verdaĵoj enGdynia, kie ŝi ekloĝis en la jaro1975. Poste ŝi havis privatan entreprenon. De la komenco de la 90-aj jaroj de pasinta jc ŝi dum dek kelkaj jaroj instruis religion en unu el la bazaj lernejoj enGdynia.

En la jaro1980 ŝi aliĝis al la Sendependa Memstara SindikatoSolidareco, poste kunlaboris kun la Civitana KomitatoSolidareco.En la unua duono de la 80-aj jaroj de la pasinta jc aliĝis al laKaŝub-Pomeria Asocio, kaj reaktivigis la Filion de la Asocio enGdynia. En la jaro2010 ŝi estis kandidatino por la posteno Prezidanto de la Asocio, tamen malvenkis kunŁukasz Grzędzicki[2]. Ŝi plenumis plurajn funkciojn en tiu Asocio i.a. vicprezidantino en la oficperiodo20112013[3]. Ŝi estis engaĝiĝinta en la popularigado de la kaŝubia folkloro kaj iniciatis la kreon de la Centro de Kaŝub-Pomeria Kulturo kaj ankaŭ promociis la eldonadon de la lokaj gazetoj kaj publikaĵoj kaj ankaŭ la popularigadon kaj disvastigon de la kaŝuba lingvo.

Dum la parlamentanaj balotoj en la jaro2011 ŝi estis senpartia kandidatino, sed de la listo deCivitana Platformo en la balotregiono n-ro 26 enGdynia. Ŝi akiris la mandaton la parlamentanino dePola Sejmo de la 7-a oficperiodo akirante 7552 da balotvoĉoj[4].

Oktobre 2015 ŝi estas kandidatino en parlamentaj balotoj alPola Sejmo de laCivitana Platformo en la balot-regiono n-ro 26 (Gdynia) en la distriktoj:Gdynia,Slupsko,Wejherowo kajRumia.

En la jaro2006 ŝi ricevis la ŝtatan ordenon -Bronza Kruco de Merito[5].

Esperanto

[redakti |redakti fonton]

En la jaro2012 ŝi renkontiĝis en sia parlamentana oficejo enGdynia kun la anoj dePola Asocio Eŭropo - Demokratio - Esperanto (EDE-PL) Kazimierz Krzyżak kajEduardo Kozyra kiuj konvinkis ŝin aliĝi al la polaParlamenta Grupo Apoganta Esperanton (PGAE). Kiam la 15-an de marto2013 okazis enGdynia la vernisaĝo de la Senata Ekspozicio "125 jaroj de la lingvo Esperanto" ŝi sendis tien sian asistantinon el sia parlamentana oficejo de Gdynia. Al la PGAE apartenas i.a. Prezidanto de Eŭropa Komisiono dePola Senato prof. d-ro habil.Edmund Wittbrodt (la prezidanto de PGAE), parlamentanino deSejmoLigia Krajewska (la vicprezidantino de PGAE), Vicprezidanto dePola SenatoJan Wyrowiński, Vic-Prezidantino dePola SenatoGrażyna Sztark, Ĉef-ministro de Pola RegistaroWłodzimierz Cimoszewicz, senatanoj:Roman Zaborowski,Andrzej Grzyb,Mieczysław Augustyn,Kazimierz Kleina,Stanisław Jurcewicz,Jan Maria Jackowski,Sławomir Preiss, du aliaj parlamentanoj dePola Sejmo: universitata prof., poligloto kaj esperantistoTadeusz Iwiński, alia poligloto kaj esperantisto d-roRobert Biedroń ... kaj pluraj aliaj.

Jen ligilo al la polaParlamenta Grupo Apoganta Esperanton (PGAE):http://www.senat.gov.pl/sklad/senatorowie/zespoly/parlamentarny,68,parlamentarny-zespol-wspierania-jezyka-esperanto.htmlArkivigite je 2013-07-01 per la retarkivoWayback Machine (en la pola).

Bibliografio

[redakti |redakti fonton]

Vidu

[redakti |redakti fonton]

Eksteraj ligiloj

[redakti |redakti fonton]

Notoj

[redakti |redakti fonton]
  1. https://www.salon24.pl/u/fromage/510877,parlamentarny-zespol-wspierania-jezyka-esperanto
  2. url=http://expresskaszubski.pl/aktualnosci/2010/12/lukasz-grzedzicki-prezesem-zrzeszenia-kaszubsko-pomorskiego[rompita ligilo]Łukasz Grzędzicki prezesem Zrzeszenia Kaszubsko-Pomorskiego Wojciech Drewka expresskaszubski.pl 5 grudnia 2010, 2011-10-10
  3. url=http://www.kaszubi.pl/?p=page&page_id=33Skład Zarządu Głównego XVIII kadencji 2011–2013 kaszubi.pl 2011-10-10.
  4. url=http://wybory2011.pkw.gov.pl/wyn/220000/pl/okr-26.html#tabs-1 Serwis PKW – Wybory 2011 2011-10-10.
  5. Monitor Polski 2007, 21, 242.
Elŝutita el "https://eo.wikipedia.org/w/index.php?title=Teresa_Hoppe&oldid=8476260"
Kategorioj:
Kaŝitaj kategorioj:

[8]ページ先頭

©2009-2025 Movatter.jp