Movatterモバイル変換


[0]ホーム

URL:


Saltu al enhavo
Vikipedio
Serĉi

Teologio

El Vikipedio, la libera enciklopedio
(Alidirektita elTeologo)

Teologio (greke: θεoςtheos = Dio, λoγoςlogos = parolo) signifas laŭvortediscienco, doinstruo priDio, pli ĝenerale instruojn pri lakredosistemoj kaj sanktaj skriboj kadre de iu certa fido. Ekzemple:kristana teologio.

La scienco, kiu studasreligiojn de ekstere nomiĝasreligioscienco.

La historio de la studo de teologio en institucioj de pli alta edukado estas tiel malnova kiel la historio de tiaj institucioj. Ekzemple, la Platonika Akademio fondita en Ateno en la 4-a jarcento a.K. ŝajnas inkluzivi teologiajn temojn en ĝia submetata afero.

Politika teologio estas parto kaj depolitika filozofio kaj de teologio kiu priserĉas la vojojn laŭ kiuj teologiaj konceptoj aŭ pensomanieroj rilatas al politiko, socio, kaj ekonomiko. Kvankam la rilato inter kristanismo kaj politiko estis pristudita ekde jam la epoko deJesuo mem, politika teologio kiel akademia fako komencis dum la lasta parto de la 20-a jarcento, parte kiel reago al la verkaro kaj deCarl Schmitt kaj de la Frankfurta Skolo.

Domina teologio estas aro de kristanaj politikaj ideologioj, kiuj celas starigi ŝtaton regata de kristanoj kaj bazita sur siaj propraj komprenoj de la biblia juro.

Fundamenta teologio estas, en kristana teologio, la disciplino kiu traktas la revelacion de Dio kiel tia, kune kun ĝia kredindeco kaj akcepto de la kredo fare de homoj.

Kruca teologio (latine:theologia crucis) estas faktermino uzata ekz. en 1518 fare deMarteno Lutero en kunteksto kun la kvereloj priindulgencoj, kie centras la pasiono kaj la Sankta Kruco por pentfaremuloj.

Literaturo

[redakti |redakti fonton]
  • Antonio Livi,Verra e falsa teologia. Come distinguere l'autentica "scienza della fede" da equivoca "filosofia religiosa", Casa Editrice Leonardo da Vinci, Romo 2012.

Vidu ankaŭ

[redakti |redakti fonton]


Ĝermo pri {{{1}}}
Ĉi tiu artikolo ankoraŭ estasĝermo.
Helpu al Vikipedioplilongigi ĝin. Se jam ekzistas alilingva samtema artikolo pli disvolvita, traduku kaj aldonu el ĝi (menciante la fonton). Bonvolu aldoni parametron por plibone kategoriigi la paĝon.
Elŝutita el "https://eo.wikipedia.org/w/index.php?title=Teologio&oldid=9215050"
Kategorio:
Kaŝita kategorio:

[8]ページ先頭

©2009-2025 Movatter.jp