Tenoro (de laLatina vortotenere „teni“) oni nomas la altan virankanto-registron, kaj ankaŭ kantistojn de tiu kantoregistro.[noto 1] La nomo formiĝis pro la komencaplurvoĉeco, kiam oni nomis la voĉontenantan laCantus firmus (kanto firma)tenor, dum kiam la ĉirkaŭludantaj voĉoj nomiĝiscontratenor (kontratenoro) .
Lasonamplekso de la tenorvoĉo etendiĝas ekde c ĝis a’ – la kvazaŭ proverbaalta C situas eĉ malgrandan tercion supere.
Lanotacio normale montras la notojn laŭ laviolona klefo kun malsupren metita malgranda „8“, kiu indikas laoktavigon malsupren.
Lavoĉregistron de tenoristo oni povas subdividi en jenajnvoĉfakojn laŭ sia kvalito, amplekso, volumeno kaj respekte al la kantaj kaj dramaj postuloj:
- tenore di grazia aŭleĝera tenoro: La voĉo estas svelta, leĝera kaj movema. Tipaj roloj: pasionoj (Bach) – evangeliisto, Barbiere di Siviglia (Rossini) – grafo, La Cenerentola (Rossini) – Don Ramiro, Rigoletto (Verdi) – Duca di Mantova
- lirika tenoro: mola, leĝera kaj movema voĉo; tipaj roloj: Zauberflöte (Mozart) – Tamino, Entführung aus dem Serail (Mozart) – Belmonte
- (bufontenoro): karakterizema kaj movema voĉo, kantisto lerte rolas. Tipaj roloj: Entführung aus dem Serail (Mozart) – Pedrillo, Zauberflöte (Mozart) – Monostatos)
- karaktertenoro: speciala karakterizkapablo, t.n.interfako. Tipaj roloj: Siegfried (Wagner) - Mime, Rheingold (Wagner) - Mime kaj Loge)
- junula herotenoro: metale sona voĉo, foje lirika, foje drameca. Tipaj roloj: Fidelio (Beethoven) – Florestan, Der Freischütz (Weber) – Max
- Tenore spinto (de la ital. "spingere" - puŝi): itala malo al junula herotenoro: mola voĉsono, movemo de la voĉo kaj brila alteco. Tipaj roloj: Aida (Verdi) – Radames; Il Trovatore (Verdi) – Manrico; La Bohème (Puccini) – Rodolfo, Tosca (Puccini) – Cavaradossi, I Pagliacci (Leoncavallo) – Canio
- herotenoro: peza kaj volumena voĉo kun forta meza kaj malalta registroj, ofte kun baritona nuanco. Tipaj roloj: Tristan und Isolde (Wagner) – Tristan, Tannhäuser (Wagner) – Tannhäuser, Siegfried (Wagner) – Siegfried, Otello (Verdi) – Otello
La subdivido de la tenorvoĉo en fakoj ne estas strikta, ĝi nur estas rezulto el la operpraktikaj postuloj por asigni al la kantistoj la konvenajn rolojn.
Tamen apenaŭ ekzistas kantistoj kiuj dum la tuta kariero nur kantis partiojn el ununura fako. Ekz. Fritz Wunderlich laŭdevene estis lirika tenoro, sed fine de sia vivo li regis la fakojn tenore lirico spinto kaj eĉ de la junula herotenoro.Plácido Domingo, principe tenore spinto, dum sia longa kariero ankaŭ kantis partiojn el ĉiuj aliaj kategorioj – ekde Nemorino (Liebestrank, tenore di grazia) trans Don Ottavio (Don Giovanni, lirika tenoro), Max (Freischütz) kaj Lohengrin (junula herotenoro) ĝis Parsifal kaj Tannhäuser (herotenoro).