Latemplo de Salomono (hebreeבית המקדש,Beit HaMiqdash, "ejo de sanktigado"), ankaŭ konata sub la nomo deunua templo estis laŭ laBiblio la unuajudatemplo deJerusalemo konstruita de la reĝoSalomono. Ĝi estis centro de religia kaj kultura vivo, la loko de la oferado priskribita en laTorao sub la nomokorban. Ĝi supozeble estis finkonstruita ĉirkaŭ la10-a jarcento a.K. kaj detruita de lababilonanoj en586 a.K.
Oni opinias, ke la templo de Salomono estis konstruita en la orienta parto de la nuna "malnova urbo deJerusalemo" en la kvartalo de la esplanado de la moskeoj. La parto la plej alta de la konstruaĵo, nuntempe kovrita de laKupolo de la Roko eble estis la enasanktejo.
La unua ago deDavido, kiel reĝo deIsraelo estis la konkero de Jerusalemo, tiam nomitaJebuso. Li deklaris ĝin ĉefurbo de sia reĝlando. Tiu malnova urbo, elektita pro sia neŭtraleco, mezvoje inter la nordaj kaj sudaj triboj, iĝis laurbo de Davido. Laŭ la israela tradicio, sur unu el la ĉirkaŭaj montoj, la monto Moria,Abrahamo oferis sian filonIsaak.
Plano de la suda antaŭo de la templo de JerusalemoLa reĝo Salomono tenas la templon inter siaj manoj. Skulptaĵo de la pordego de la katedralo deLaon,Francujo
La konstruado de la templo de Salomono estas rakontita en laTanaĥo, ĉapitroj 6 ĝis 8 de la1-a libro de la Reĝoj.
James Ussher, irlanda episkopo dum la 17-a jarcento, kalkulis, ke la Templo de Salomono estis fine konstruita en 1004 aK; estis surbaze de tiu dato kaj de lia taksado por la naskiĝo de Jesuo Kristo kiun li eksterpolis la kreadon de la mondo kiel okazinta en 4004 aK, kaj fiksis la daton de kreado kiel la komencan epokon de hebrea kalendaro por tiu jaro, t.e., je la sunsubiro kiu anticipis al la tago la23an de oktobro4004 aK.
Isaac Newton, en sia propono por reformi la antikvan kronologiondatis la templan konstruadon je 1015 aK. Laŭ siaj kalkuloj, ĉiuj aliaj temploj de la mondo, inkluzive la piramidoj de Egiptio, estis konstruitaj inter 901 aK kaj 788 aK, kaj la temploj de Grekio, Mesopotamio kaj Persio, kiuj estis konstruitaj post la templo de Salomono.
Newton sin bazis en la tekstoj de la Biblio kaj estas priskribitaj en sia laboro “The Chronology of Ancient Kingdoms” (La kronologio de Antikvaj Regnoj”)(Projekto Gutenberg:http://www.gutenberg.org/files/15784/15784-h/15784-h.htm)