Latelevida turo de Berlino –germaneBerliner Fernsehturm – altas 368 metrojn kaj sekve estas la plej alta konstruaĵo deGermanio. EnEŭropo ĝi estas la kvare plej alta konstruaĵo, ne sekurigita per aldonaj kabloj. La turo dum la epoko de la socialisma ŝtatoGDR elbetono kajŝtalo konstruiĝis en la historia centro deBerlino, en la urbopartoBerlin-Mitte, rekte apud lamezepokaMaria Preĝejo de Berlino, tuj okcidente de laAleksandra Placo de Berlino kaj en relativa proksimeco al la "Ruĝa Urbodomo". Dum la epoko de GDR la turo estis simbolo de la moderna, "socialisma" konstruarto enOrienta Berlino, la ĉefurbo de GDR: Ofte ĝi prezentiĝis en televidaj bildoj, kaj eĉpionira kanto temis pri ĝi. Nuna posedanto estas filia firmao de la tutgermania telefona konzernoDeutsche Telekom, kiu havas sian sidejon en la multe pli okcidenta urboMonastero.
Oni ne konfuzu la konstruaĵon kun laBerlina Radioturo en la okcidenta parto de la urbo, kiu en konstrumaniero iom komparebla al laEiffel-Turo enParizo konstruiĝis sur la areo de la berlina ekspoziciejo (Messegelände).
Jam dum la1950-aj jaroj ekzistis planoj por la starigo de televida turo en Berlino, kiun oni komence planis lokigi en la sudorienta urbodistriktoBerlin-Köpenick. Tamen necesis ĉesi la jam komencitan konstruadon de tiu turo, ĉar ĝi signifintus danĝeron por la aviadiloj flugantaj al kaj el laflughaveno Berlin-Schönefeld. Tiam oni planis starigon range de la popola parkoFriedrichshain, sed neniam oni konkretigis tiun planon.
Dum la jaro1964 la registaro de GDR sub signifa influo de la unua sekretario de la ŝtata partioSED,Walter Ulbricht, decidis la starigon de la televida turo en la pleja urba centro. La historiaj domoj de la areo escepte de la Maria Preĝejo kaj la Ruĝa Urbodomo estis malkonstruitaj, kaj ankaŭ la stratoj de la areo, kies situo fontis el la mezepoko, komplete forprenitaj favore al vasta moderna placo, en kiu centru la nova betona turo.
La konstruaj laboroj komenciĝis la4-an de aŭgusto1965. La konstrugvidanto jam estis maldungita fine de la jaro 1965, ĉar la konstrukostoj de proksimume 200 milionoj damarkoj de GDR montriĝis sesfoje pli altaj ol origine kalkulite. Kialo por tio estis inter alie, ke multaj materialoj devis esti aĉetitaj en okcidenteŭropaj ŝtatoj: la materialo por la ekstera tavolo de la turo kaj la lampegoj el okcidenta Germanio, liftoj kaj la klimatiza sistemo elSvedio, kaj fenestroj elBelgio. Oni neniam publikigis detalan finkalkulon de la elspezoj.
Komence oni betonigis la interne kavan turan trunkon, poste grunde muntis la ŝtalan skeleton de la kuglo, kies partegoj sekve per pinte de la turotrunko fiksigitagruo estis suprenportitaj. La gruo ankoraŭ nuntempe troviĝas turopinte. La anteno plej supre estis kunmetita el proksimume 4 metrojn altaj partoj.
Post iom pli ol 4 jaroj da konstrutempo, la televida turo estis inaŭgurita kaj ekuzita la3-an de oktobro1969. Ĝi rapide iĝis unu el la plej konataj konstruaĵoj enOrienta Berlino.
Per la starigo de la turego la tuta areo inter la urbotrajna stacidomoAleksandra Placo, la stratoKarl Liebknecht, laRuĝa Urbodomo kaj la riveroSpree iĝis vasta placo kun fontano, arbogrupoj kaj florbedoj. La placo estis ĉirkaŭigita pere de grandaj betonaj domegoj en moderna, "socialisma" stilo. Krom la Maria Preĝejo kaj la Ruĝa Urbodomo nenio place memorigas pri tio, ke oni troviĝas en la historia kerno de la urbo Berlino.
krucoforma reflektiĝo ĉe la tura kuglo ("venĝo de la papo")
Se sunradioj atingas la turan kuglon kunprismaj platoj elkorodimuna ŝtalo, videbliĝasreflektiĝo en formo dekruco. Ironie aludante al laateisma sinteno de la socialisma ŝtato GDR kaj al la diskriminacio de la kristanaj eklezioj en tiu ŝtato, multaj berlinanoj moke nomis la brilan krucon la "venĝo de lapapo" aŭ "SanktaWalter". Pluraj politikaj ŝercoj kaj ironiaj komentoj ligiĝis al tiu fenomeno, kaj dum la jaro1987 eĉ la tiamaprezidanto de UsonoRonald Reagan aliĝis al la mokantoj.