Manifestacio de telekinezo pruvita estifraŭdo kreita de franca fotisto en 1875
Telekinezo (el lagreka : "Tele" - for, kaj "Kinezo" - movado) estas fako enparapsikologio kiu traktas la mensan influon sur la konduto de lamaterio, kaj kutime rilatas al la kapablo movi objektojn de malproksime, sen tuŝi ilin, t.e. nek tiri nek puŝi kun la korpo. La moderna esprimo en parapsikologio por telekinezo estas psikokinezo (aŭ PK mallonge).
Laŭ la klasika difino, tiu kiu posedis telekinezan kapablon kapablas movi objektojn per la potenco de sia penso sole. En la lastaj jaroj ankaŭmalproksima efiko al biologiaj sistemoj (homoj, bestoj, plantoj kaj ĉeloj) estis inkluzivita en la difino de la termino. La persono kun la telekineza kapablo povasŝajne kaŭzi ŝanĝon, pozitivan aŭ negativan, sur la sistemo pri kiu li ekzercas sian kapablon. Ekzemple, persono kun telekineza kapablo povas ŝajne influi la sentojn de alia persono koncentriĝante nur sur la ago mem de ŝanĝigo.
Malgraŭ multaj asertoj, la ekzisto de telekinezo neniam estis science pruvita, kaj la kampo estas konsideritapseŭdo-scienco. Multaj el la ŝajnaj telekinezaj efikoj povas esti faritaj per konvenciaj rimedoj, kiel ekzemplemagiistaj riskagoj. En bone organizitaj sciencaj testoj, asertoj pri telekinezo malsukcesis.[1]
↑Bösch, Holger; Fiona Steinkamp, Emil Boller (July 2006). "Examining psychokinesis: The interaction of human intention with random number generators--A meta-analysis". Psychological Bulletin 132 (4): 497–523. doi:10.1037/0033-2909.132.4.497.PubMed.