Movatterモバイル変換


[0]ホーム

URL:


Saltu al enhavo
Vikipedio
Serĉi

Telefonio

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Komerca IP telefono fare de CISCO, kun klavaro, kontroloj, kaj surekranaj funkcioj.
La plej simpla centralo, kie estas videbla la 1-a kaj la 6-a uzantoj povas paroli
Aluminia aerkonduktilo sur porcelana izolaĵo
Kovrilpaĝo de faklibro pri Telefonio

Telefonio estas sistemo de transsendado desonoj je distanco per elektraj kurentoj aŭ ondoj (nuntempe ankaŭ per lumo-signaloj).

Ekde kiamAlexander Graham Bell komencis uzi latelefonon dum la19-a jarcento, multaj el ĝiaj aspektoj tute ŝanĝiĝis. Ekstera formo, grandeco, pezo, ktp, eĉ la elektronika strukturo kiu funkciigas la telefonan sistemon. Aperis sen-kablajtelefonoj por en-hejma uzado kaj nuntempe oni eĉ uzas latelefonlineon por konekto alInterreto.

Telefonsistemo

[redakti |redakti fonton]

Telefonsistemo estas tutaĵo de la eroj necesaj por estigi komunikadon inter uzantoj de la servo.Oni povas tamen dividi ĝin je tri precipaj elementoj:

De centralo ĝis la hejmo de ĉiu uzanto iras plej ofte du dratoj, la medio por propagado de la voĉo kodigita kielelektra kurento.

Ĝeneraligante, oni povas aserti, ke ekzistas almenaŭ 4 specoj de centraloj:

  • Mana aŭ malaŭtomata centralo
  • Duonaŭtomata centralo (la interligon oni faras permane, sed la sonorado, komputado de tarifoj estas aŭtomata)
  • Elektro-mekanika (antikva) – Analoga.
  • Elektronika (moderna) – Diĝita, programebla.

La tasko de centralo estas, laŭ laciferklavoj premitaj en telefonaparato de al-vokanta telefonanto, estigicirkviton inter al-vokanto kaj al-vokato, por ke ili povu inter-paroli. Post la fino debabilado, la centralo malfaras lakonekton inter ambaŭ telefonintoj.

Povas ekzisti pluraj centraloj en la sama urbo. Kompreneble, ekzistas multegajteknologioj de fiksaj telefonsistemoj, sed tiu æi bazo estas pli malpli komuna al ĉiuj, kaj nepra por komprenado de la ĉela sistemo.

Vidu ankaŭ

[redakti |redakti fonton]
Elŝutita el "https://eo.wikipedia.org/w/index.php?title=Telefonio&oldid=8475663"
Kategorioj:

[8]ページ先頭

©2009-2025 Movatter.jp