Tekvondo (koree 태권도 aŭ 跆拳道; latinigetaegwondo) estas korealuktosporto kaj batalsporto moderna kreita de laGeneralo Choi Hong Hi en 1955. Ĝi karakteriziĝas pro siaj batoj kapaltaj, saltaj kaj turnaj batoj kaj rapidaj bataj teknikoj. En lakorea lingvo, Tae (跆) signifas "piedbati", Gwon (拳) signifas "manbati", kaj Do (道) signifas "vojo aŭ arto". Do tekvondo estas "la arto de la mano kaj piedo".
Ekzistas du tipoj, la stilo subtenita de WT (Monda Tekvondo, angle "World Taekwondo"), rekonita kiel olipia sporto, kaj la stilo subtenita de ITF (Internacia Tekwondo-Federacio, angle "International Taekwondo Federation"), kiu disvolviĝas siaj propraj konkursoj kaj estas tiu originale kreita de la Generalo Choi.
Inter luktosportoj kaj batalsportoj, tekvondo elstaras pro siaj diversaj kaj mirindaj piedbataj teknikoj, kaj nun ĝi estas unu el la batalsportoj pli konitaj, kaj tiu plej populara de la mondo. Ĝi estas bazita entaekjeono korea kajkarateo japana.
Kiel aliaj luktosportoj, ĉe tekvondo, niveloj estas prezentigitaj per kolorzonoj. Signifoj de ĉi tiuj estas bazitaj de cikloj naturaj. Ili spegulas procezon daŭran de maturiĝo emocia, kadre de respekto, konstanteco kaj disciplino.
Antaŭ plimalpli 2 miljaroj,Koreio havis Tri Antikvajn Regnojn;Kogurjo,Silla kajBaekje. Plimalpli en 60 a.K., la Kogurjanoj konstatis ke la lukta stilo uzita por defendiSilla efektive funkciis, tial decidis krei pli bonan kaj pli efektivanluktsporton. Ili plibonigis la tiamajn antikvajn teĥnikojn kaj kreis Tekvondon, tiel oni konkeris kajSilla-n kajBaekje-n kaj unuigisKoreion.
Nuntempe, la plejofta maniero por indiki nivelon de lerteco estas per kolorajzonoj. Ĉia strio havas sian signifon, sed la populareco de Tekvondo kaj sia disvastigado rezultis je malsimilaj koloroj tra la mondo. Laŭ la Internacia Federacio de Tekvondo (WTF, angle), la oficialaj koloraj zonoj uzataj en Tekvondo por indiki nivelon de lerteco estas:
blanka (blanka koloro montras la purecon de la komencanto)
blanka kun flava strio
flava (la komencanto ekricevis lumon por plibone vidi sian vojon)
flava kun verda strio
verda (tiel kielplanto, la lukttisto devas akiri bonajnradikojn por forte elteni la kreskadon)
verda kun blua strio
blua (la limon kiun havas la lukttisto estas la ĉielo)
blua kun ruĝa strio
ruĝa (luktisto atingas la sunon kaj ekkapablas rigardi la aferojn el supre, sekve plibone)
ruĝa kun nigra strio
nigra (luktisto havas launiverson kiel limon, ekzistas ĝis la 10-a grado de nigra zono)
(Sed iuj lernejoj uzas aliajn variaĵojn aŭ aldonas aliajn kolorajn nivelojn.)
EsperantistoCho Sung Ho en dupaĝa artikolo skizas la valoron de la koredevena sporto, emfaze al la tutmonda disvastigo kaj al la oportuno, ke danke al ĝi multaj landoj kiuj antaŭe ne sukcesis akiri olimpikajn medalojn, povis finfine aliri ilin tekvonde.[1]