Movatterモバイル変換


[0]ホーム

URL:


Saltu al enhavo
Vikipedio
Serĉi

Teksaso

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Teksaso
Ŝtato
FlagoBlazono
subŝtato de Usono[+]

LandoUsono

Supermara alteco520 m[+]
ĈefurboAŭstino
- koordinatoj31° N,100° U(mapo)31-100Koordinatoj:31° N,100° U(mapo)[+]
Plej alta punktoGuadalupe Peak[+]
Plej malalta punktoMeksika Golfo[+]
Akvokolektejo696 241km² (69 624 100ha)[+]
Areo696 241km² (69 624 100ha)[+]

Loĝantaro29 145 505[+](1-a de aprilo 2020)
Denseco41,86 loĝ./km²[+][+]

GuberniestroGreg Abbott
(ekde 20-a de januaro 2015)

HorzonoUTC-06:00,centra horzono de Nordameriko,Ameriko/Ĉikago[+]
ISO 3166-2US-TX

Teksaso (Tero)
Teksaso (Tero)

Teksaso (Teksaso)
Teksaso (Teksaso)
DEC

Map
Teksaso

Vikimedia Komunejo:  Texas[+]
En TTT:Oficiala retejo[+]
vdr
Ses flagoj de Teksaso

Teksaso (angle Texas) estasusonasubŝtato. Ĝi estas geografie lokita en la suda centra parto de Usono, ĝi kunhavas internacian limon kun la Meksikaj ŝtatoj deChihuahua,Coahuila,Nuevo León, kajTamaulipas al sudo. Ĝi limas la usonaj ŝtatoj deNov-Meksiko al okcidente;Oklahomo al norde;Arkansaso al nordoriente, kajLuiziano al oriente. Teksaso estas la dua plej multhoma (postKalifornio) kaj la dua plej granda (postAlasko) de la 50 ŝtatoj de la Unuiĝintaj Ŝtatoj de Ameriko. Teksaso estas la plej granda ŝtato en la 48 apuda Usono.

Teksaso estis antaŭe parto de Meksiko (sub la prononcoteĥas), sed poste disiĝis. Ĝi estis laRespubliko de Teksaso inter1836 kaj1845. Ĝi fariĝis la 28-a ŝtato de Usono la29-an de decembro,1845.

Teksasanoj havas reputacion de granda aplombo (kaj fieras pro tio).

Historio

[redakti |redakti fonton]
Pli detalaj informoj troveblas en artikoloHistorio de Teksaso.

La historio de Teksaso kiel parto deUsono komencis en1845, sed homa ĉeesto en tiu regiono datiĝas de la fino de lapaleolitika periodo, ĉirkaŭ la jaro 10 000 a.K. La historio de Teksaso estis sinsekve influita de ses sendependaj ŝtatoj :Hispanio,Francio,Meksiko, laRespubliko de Teksaso,Usono, laKonfederaciitaj Ŝtatoj de Ameriko kaj denoveUsono.

Kiam en1821 Meksiko definitive sendependiĝis de laHispana Monarkio, Teksaso estis teritorio en la nordo de tiu nova amerika ŝtato. Cele provizi per loĝantaro tiun regionon, Meksiko favorigis la alvenon de novaj kolonianoj, plejmulte el iliusonanoj. En la jaro1836 la teksasanoj ribeliĝis kontraŭ Meksiko kaj en tiu jaro Teksaso fariĝis nova sendependa ŝtato. Sur la unua teksasa flago, kiel sendependa ŝtato, aperis sola flava stelo sub blua fono. En la jaro 1838 teksasa senatano William H. Wharton prezentis leĝon kun la celo adopti novan flagon. Tiu nova flago baziĝis sur la jam ekzistantausona flago, kvankam sur ĝi aperis nur unu stelo, kompreneble ĉar temis pri sola ŝtato. La uzo de tiu nova flago jam anoncis la estonton de la sendependa Teksaso, tio estas, ties integriĝo en la najbaran Usonon, kio okazis fine en la jaro1846.[1]

Geografio

[redakti |redakti fonton]

Demografio

[redakti |redakti fonton]
  • Loĝantaro:20 851 820 (2000)
  • Blankuloj:71,0 %
  • Nigruloj:11,5 %
  • Azidevenuloj:2,7 %
  • Indianoj kaj Alaskaj Indiĝenoj:0,6 %
  • Aliaj rasoj:11,8 %
  • Du aŭ pli da rasoj:2,5 %

Urboj

[redakti |redakti fonton]

Registaro

[redakti |redakti fonton]

La nunaŝtatestro de Teksaso estas RespublikanoGreg Abbott (de decembro2015); la usonaj senatanoj de Teksaso estas ambaŭ Respublikanoj:John Cornyn (de2002) kajTed Cruz (de2013)

Kantonoj

[redakti |redakti fonton]

La ŝtato Teksaso dividiĝas en 254kantonojn. Ĉiu kantono havas apartan demokratie elektitan registaron. Pro tio ke kantonoj formis dum la setlado de Teksaso, la konstitucie postulitaj oficoj de la kantono estas minimumaj. Ĉiu kantono devas havi elektitajn Kantonan Juĝiston, Prosekutiston (prokuroron), ŝerifon, kaj aktuaron. La kantono ankaŭ devas havi Kantonan Komisionon kun kvar ĝis ok Komisiitoj. La Kantona Juĝisto estas ankaŭ la prezidanto de la Kantona Komisiono. La Kantona Komisiono samtempe faras lokajn leĝojn kaj administras la Kantonon. La Ŝerifo ankaŭ povas estiImpost-kolektisto. Kantonoj en Teksaso ankaŭ havas kvar aŭ pli da elektitaj Juĝistoj de la Paco. Ili ne devas esti trejnitaj.

La kutima teksasa kantono estas kvadrato de 50 km x 50 km (2 500 km2). Tiu formo troveblas precipe en la nordo. Sed multaj ne havas tian formon. La plej malgranda havas 381 km2 kaj la plej granda havas 16.079 km2

Pedagogio

[redakti |redakti fonton]

Universitatoj:Universitato de Teksaso,Teksasa A&M,Teknologia Universitato de Teksaso, kajRice-Universitato

Vidu ankaŭ

[redakti |redakti fonton]

Notoj

[redakti |redakti fonton]
  1. José M. Rodríguez, "La Usona Flago, influita kaj influanta simbolo",VENTO, numero 10, Decembro 2021. p. 5.

Eksteraj ligiloj

[redakti |redakti fonton]
v  d  r
Teksaso
Ĉefurbo
Urbegoj
Kantonoj
Anderson |Andrews |Angelina |Anransas |Archer |Armstrong |Atascosa |Austin |Bailey |Bandera |Bastrop |Baylor |Bee |Bell |Bexar |Blanco |Borden |Bosque |Bowie |Brazoria |Brazos |Brewster |Briscoe |Brooks |Brown |Burleson |Burnet |Caldwell |Calhoun |Callahan |Cameron |Camp |Carson |Cass |Castro |Chambers |Cherokee |Childress |Clay |Cochran |Coke |Coleman |Collin |Collingsworth |Colorado |Comal |Comanche |Concho |Cooke |Coryell |Cottle |Crane |Crockett |Crosby |Culberson |Dallam |Dallas |Dawson |Deaf Smith |Delta |Denton |DeWitt |Dickens |Dimmit |Donley |Duval |Eastland |Ector |Edwards |El Paso |Ellis |Erath |Falls |Fannin |Fayette |Fisher |Floyd |Foard |Fort Bend |Franklin |Freestone |Frio |Gaines |Galveston |Garza |Gillespie |Glasscock |Goliad |Gonzales |Gray |Grayson |Gregg |Grimes |Guadalupe |Hale |Hall |Hamilton |Hansford |Hardeman |Hardin |Harris |Harrison |Hartley |Haskell |Hays |Hemphill |Henderson |Hidalgo |Hill |Hockley |Hood |Hopkins |Houston |Howard |Hudspeth |Hunt |Hutchinson |Irion |Jack |Jackson |Jasper |Jeff Davis |Jefferson |Jim Hogg |Jim Wells |Johnson |Jones |Karnes |Kaufman |Kendall |Kenedy |Kent |Kerr |Kimble |King |Kinney |Kleberg |Knox |La Salle |Lamar |Lamb |Lampasas |Lavaca |Lee |Leon |Liberty |Limestone |Lipscomb |Live Oak |Llano |Loving |Lubbock |Lynn |Madison |Marion |Martin |Mason |Matagorda |Maverick |McCulloch |McLennan |McMullen |Medina |Menard |Midland |Milam |Mills |Mitchell |Montague |Montgomery |Moore |Morris |Motley |Nacogdoches |Navarro |Newton |Nolan |Nueces |Ochiltree |Oldham |Orange |Palo Pinto |Panola |Parker |Parmer |Pecos |Polk |Potter |Presidio |Rains |Randall |Reagan |Real |Red River |Reeves |Refugio |Roberts |Robertson |Rockwall |Runnels |Rusk |Sabine |San Augustine |San Jacinto |San Patricio |San Saba |Schleicher |Scurry |Shackelford |Shelby |Sherman |Smith |Somervell |Starr |Stephens |Sterling |Stonewall |Sutton |Swisher |Tarrant |Taylor |Terrell |Terry |Throckmorton |Titus |Tom Green |Travis |Trinity |Tyler |Upshur |Upton |Uvalde |Val Verde |Van Zandt |Victoria |Walker |Waller |Ward |Washington |Webb |Wharton |Wheeler |Wichita |Wilbarger |Willacy |Williamson |Wilson |Winkler |Wise |Wood |Yoakum |Young |Zapata |Zavala
v  d  r
Subŝtatoj kaj teritorioj deUsono
Ŝtatoj de UsonoFlago de Usono
Federacia distrikto
Dependaj teritorioj

Bibliotekoj
Elŝutita el "https://eo.wikipedia.org/w/index.php?title=Teksaso&oldid=9036902"
Kategorioj:
Kaŝitaj kategorioj:

[8]ページ先頭

©2009-2025 Movatter.jp