TeX (la ĝusta voĉlego estas «teĥ»[1], tial laesperantigoTeĥo), kutime tajpataTeX en simpla teksto, estas prespretiga sistemo kreita deDonald Knuth, kiu estas populara en la universitata mondo, aparte en komunumoj primatematiko,fiziko, kajkomputiko. Ĝi jam plejparte anstataŭistroff, la alian popularan tekstaranĝilon, en multajUniksaj distribuoj.
TeX estas ĝenerale konsiderata la plej taŭga rimedo por prespretigi komplikitajn matematikajn formulojn, aparte en la formo deLaTeX kaj aliaj ŝablonpakaĵoj, sed ĝi estas ankaŭ uzata por multaj aliaj prespretigaj taskoj.
Knuth iniciatis Teĥon ĉagrenite pri la miskvalita kompostado de volumoj I-III de sia granda verkoThe Art of Computer Programming (angle). Laŭ la kutima komputilemula maniero solvi problemon unu fojon por ĉiam, li komencis plani sian propran prespretigan sistemon. Li planis fini ĝin dum longa ferio en1978; sed miskalkulis je 8 jaroj. La lingvo estis fine fiksita ĉirkaŭ1985.
Guy Steele hazarde ĉeestis Stanford dum la somero de 1978 kiam Knuth prilaboris la unuan version deTeX. Kiam li aŭtune reiris alMIT, li reverkis Teĥon por ke ĝi funkciu ĉe la operaciumoITS.
La unua versio de Teĥo estis verkita en la komputillingvo SAIL kaj funkcias en maŝinoPDP-10 ĉe laWAITS operaciumo de universitato Stanford. Por postaj versioj de Teĥo, Knuth kreis la koncepton de literuma programado, maniero krei kunfunkciantan fontkodon kaj altkvalitajn interligitajn helpajn dokumentojn (kompreneble aranĝitajn perTeX) de ununura originala dosiero. La uzata komputillingvo nomiĝasWEB kaj ĝi produktas programojn enPaskalo.
ĈeTeX oni nekutime numeras versiojn. De post versio 3, ĝisdatigon indikas aldono de ankoraŭ unu cifero ĉe la fino de la on-parto, tiel ke la versia numero asimptote alirasπ. La nuna versio estas 3.14159. Ĉi tio respegulas la fakton, keTeX estas nun tre stabila, kaj oni antaŭvidas nur etajn aktualigojn.