Movatterモバイル変換


[0]ホーム

URL:


Saltu al enhavo
Vikipedio
Serĉi

Tczew

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Tczew,esperante:Tĉevo
germane:Dirschau

Blazono

Blazono
urba komunumo • historia reĝa urbo de Pollando-Litovio
 
Ĝemelurboj
Werder (Havel) • Lev Ha Ŝaron • WittenKurskBiržaiBarking and DagenhamDębnoBeauvaisĈornomorskAizkrauklevd
Tczew (Pollando)
Tczew (Pollando)
DMS

Map

Mapo
Mapo
Mapo
Genitivo de la nomoTczewa
ProvincoPomeria provinco
Distriktodistrikto Tczew
Komunumokomunumo Tczew
Speco de komunumoUrba
Urba komunumoJes
Urborajtoj1260
Koordinatoj54° 6′ N,18° 43′ O(mapo)54.118.716666666667Koordinatoj:54° 6′ N,18° 43′ O(mapo)
Alto super lamarnivelo25 m
Areo22,26 km²
Loĝantaro60660 (en 2004)
Loĝdenso2 701,2 loĝ./km²
Poŝtkodo83-100 do 83-110
Telefona antaŭkodo58
AŭtokodoGTC
TERYT6222914011
EstroMirosław Pobłocki
Titolo de estroUrbestro
Adreso de estraropl. J. Piłsudskiego 1
Poŝtkodo de estraro83-110
Ĝemelaj urbojvidu supre!
Komunuma retejowrotatczewa.pl
Domajnotczewskie.pl, tczewa.pl, tczew.net.pl, tcz.pl, tczew.pl
vdr
Panoramo de la urboTĉevo flanke de la riveroVistulo
Vistulo kun la pontoj, la monda teknik-heredaĵo deUnesko

Tczew (prononcu: Tĉef) (germane:Dirschau;kaŝube:Dërszewò;latine:Trsovia;esperante:Tĉevo) estas urbo enPomeria provinco dePollando ĉe la riveroVistulo. Ĝi apartenas al komunumo Tczew en samnomadistrikto Tczew.

Situo

[redakti |redakti fonton]

La urbo situas ĉe la plej granda pola riveroVistulo en la regiono Koĉevio. Najbare situas alia regionoKaŝubio kaj la tuta regiono nomiĝas laGdanskaPomerio.Tĉevo estas unu el la plej malnovaj urboj dePomerio, ĉar ekzistas jam spuroj de la jaro1198. Tĉevo estas la trafik-nodo en norda Pollando, ĝi situas ĉe la vojoSilezio -Balta Maro kajBerlino -Kenigsbergo. Tie kruciĝas la landvojo n-ro 91Gdansko -Toruno kaj la vojevodia vojo n-ro 224 Tĉevo -Wejherowo, proksime estas laaŭtovojo A1 - la enirejo Stanisławie kaj la landvojo n-ro 22Kostrzyn nad Odrą - Grzechotki.

Prahistorio

[redakti |redakti fonton]
Delto deVistulo
Malnova Urbo deTĉevo, vido flanke deVistulo
Haller-placo enTĉevo
La ruinaĵoj deMezepoko en la Malnova Urbo
Turo de la paroĥa preĝejo deSankta Kruco enTĉevo

La setlado en Tĉevo estis unu el la plej fruaj en laGdanskaPomerio. Arkeologiaj trovaĵoj montras, ke la ĉirkaŭaĵo de Tĉevo estis setligita de la homoj jam antaŭ 3000 -1700 jaroja.K., t.e. enneolitiko kajĥalkolitiko /kuproepoko t.n.funelpokalkulturo kiu situis en la sudaSkandinavio kaj nordaEŭropo (ekdeNederlando ĝis la hodiaŭaUkrainio). Lafunelpokalkulturo estis kulturo en laneolitiko /Nova Ŝtonepoko de ĉ. la 4350 jaroja.K. ĝis la 2800 - 2700 jaroja.K. La nomofunelpokalkulturo estas kolektiva nomo. Estis granda nombro da parencaj komunumoj en laNova Ŝtonepokoneolitiko, kiuj situis en sudaSkandinavio kaj nordaEŭropo (ekdeNederlando ĝis la hodiaŭaUkrainio t.e. orienten deVolinio kaj laŭ tutaDanubo. Oni trovas ankaŭ ornamaĵojn kaj ilojn el laHallstatt-epoko / halŝtata ferepoko la (500-400 jaroja.K.). Poste el labronzepoko kaj laferepoko estas la lasta etapo de la homaraprahistorio. La nomoferepoko devenas de la fakto, ke iloj trovitaj el tiu epoko estis faritaj elfero. Oni trovis ĉi tie la tombejon de romiaj tempoj kaj la romiajn restaĵojn el la1-a jarcento kaj la2-a jarcentop.K. de la t.n. laSukcena Vojo (vidu la sube alkroĉitan mapon) kiu ligis laMediteraneon kun laBalta Maro.Sukceno estas fosilia rezino depinofitoj, rara enMediteraneo kaj tre aprezata de la antikvuloj, kiuj vidis en ĝi resanigan kajmagiangemon kaj bruligeblan ŝtonon. De labronzepoko, lamediteraneaj etnoj (egiptoj,grekoj,fenicoj)importis sukcenon deBalta Maro, laŭ teraj vojoj, kiuj sekvis la valojn deVistulo kajDnepro. Oni trovis, en la tombo deTutanĥamono, aĵojn elsukceno de laBalta Maro, oni scias, keoferaĵoj de sukcenaĵoj estis senditaj deNorda Maro al laApolona sanktejo deDelfo.

En la2-a jarcentop.K. venis de sudaSvedio lagotoj kiuj havas orient-ĝermanan devenon, ili praloĝis en suda parto de la nuntempaSvedio kaj enGotlando kaj de tie translokiĝis alriverdelto / riverbuŝo deVistulo ili migris en la3-a jarcentop.K. suden kaj disiĝis al du partoj: la okcidentaj gotoj (visigotoj) setlis enDakio, la orientaj (ostrogotoj) en norda parto de laNigra Maro.Gotoj estinte en tiu regiono kreis t.n. Wielbark-kulturon. La suba mapo montras la disvastiĝon de la Wielbark-kulturo en la 3a jcp.K. / la nomo Wielbark-kulturo estas de la kvartalo Wielbark en Malborko /Malbork. (Sur la suba mapo la verda koloro:gotoj en sudaSvedio, la viola koloro:Gotlando, la ruĝa koloro: Wielbark-kulturo, la bruna:ostrogotoj en norda parto de laNigra maro kaj la blua koloro: laRomia Imperio. Restaĵojn degotoj kiel Wielbark-kulturo oni trovas en kvartalo Wielbark kaj en la apuda vilaĝo Gościszewo kaj apud la vilaĝo Odry enKaŝubio enDistrikto Chojnicki (tie konata ekzemplo de la Wielbark-kulturo kielkromleĥoj, tio estas ŝtoncirkloj, parto de grandanekropolo degotoj, vidu la alkroĉitan foton).Ankaŭ oni trovis tie la frumezepokan setlejon.

Historio

[redakti |redakti fonton]

La unua informo pri Tĉevo devenas de la jaro1198 kiam la princo de urboŚwiecie Grzymisław (legu: Gĵimisŭaf) faris la ter-donacion enPomerio al laMalta Ordeno (Suverena Kavalira Ordeno deSankta Johano deJerusalemo,Rodiso kajMalto). En la donaci-dokumento li menciis la setlejon Tĉevo. Komence de la 13-a jarcento jam estis tie paroĥejo. Etimologie la vorto Tczew (Tĉevo) devenas de la balta lingvo - t.e. lapraprusa lingvo aŭ eĉ la deveno estas de laetruska lingvo.

En la 12-a - 13-a jc la kreskanta ekonomia funkcio de la riveroVistulo kaj de kelkaj setlejoj jam ekzistantaj sur la tereno de hodiaŭa urbo decidis ke la princo dePomerio Sambor la Dua translokigis sian ĉefurbon de proksima Lubiszewo (legu: Lubiŝevo) al Tĉevo kaj konstruis tie sian kastelon dum la jaroj1252 -1253. Princo Sambor la Dua establigis en la jaro1258 la Urban Konsilantaron en Tĉevo, tio okazis la unuan fojon en Pollando. La dua Urba Konsilantaro aperis enVroclavo en la jaro1261, enKrakovo en1264, enPoznano en1280, do aperis kelkaj aŭ dekkelkaj jaroj post la ricevo de laurborajtoj en tiuj urboj. Do la Urba Konsilantaro en Tĉevo estas la plej aĝa kaj la unua en Pollando.

Laurborajton Tĉevo ricevis de la princo Sambor la Dua laŭ la juro deLubeko en1260. En la urbo rapide disvolviĝis la metio kaj komerco. Riĉecon de la urbo donis ankaŭ doganejo lokita ĉe la riveroVistulo. Tie aperas ankaŭ riverhaveno al kiu venadis la maraj komercaj ŝipoj de okcidentaEŭropo, la urbo havas ankaŭ la arĝentajndenarojn de propra monfarejo. La lasta princo de Pomerio Mestwin la Dua (legu: Mestfin) en la jaro1289 invitis al Tĉevo ordenon dedominikanoj, kiuj konstruis sian preĝejon kaj klostron.

En la jaro1308 urbon konkeris laOrdeno de germanaj kavaliroj deMarienburg. La Ordeno transprenis ĉiujn urbajn dokumentojn, t.e.urborajto-dokumenton, la urban stampilon, la libron de juro deLubeko. La Urba Konsilantaro estis devigita ĉesi funkcii dum la duono de jarcento. Nur en la jaroj1364 -1383 laOrdeno de germanaj kavaliroj donis al la urbo 4 privilegiojn kiuj reguligis la rajtojn kaj la devojn de la urbanoj rilate al la Ordeno (i.a. oni ŝanĝis la juron deLubeko al la juro deKulm (nun Chełmno). Post la jaro1308 la Ordeno konstruis la kastelon kiu estis la sidejo de la Ordeno kaj de la urbavokto.

En la1410 post laBatalo de Grunwald la urbo por momento estis sub la pola regado. Post la unua pac-traktato deToruno tamen Dirschau kaj la tutaPomerio restis en la Ordena Ŝtato. En la jaro1440 Dirschau aliĝis al la germanlingvaPrusa Konfederacio.

Haller-Armeo, t.n. "Blua Armeo", centre pola generalo Jozefo Haller
La pontoj enTĉevo eksplodigitaj fare de polaj saperoj (sapeistoj) la 1-an de septembro1939 - kaj ĝuste tie okazis la komenco deDua Mondmilito - kiam provis kapti la pontojn la germanaj taĉmentoj
Tabulo ĉe la domo apud laHaller-placo kie naskigĥisJohann Reinhold Forster (prononcu: Johan Rajnhold Forste) - la germano skotdevena, sciencisto prinatura historio /naturalisto
Johann Reinhold Forster kun filoGeorg Forster dum la scienca ekspedicio
La memortabulo ĉe la muro de domo kie naskiĝis Grzegorz Ciechowski (str. Nowy Rynek en Tĉevo)
la germana futbalisto poldevenaPiotr Trochowski (prononcu: Pjotr Troĥowski), naskita en Tĉevo, la foto el la2009
La mondfama fotografisto naskita en Tĉevo Alfred Eisenstaedt dum sia lasta fotado - sur la foto ni vidas lin fotantan la familionClinton en aŭgusto1993 por la People Magazine
La Urba Biblioteko de Aleksander Skultet / Sculteti
La Urba Oficejo
Poŝtoficejo
Perdoj de teritorio de Germanio pro laTraktato de Versajlo
  •  Administrita deLigo de Nacioj
  •  Donita al najbaraj landoj
  •  Restis ĉe Germanio
  • Curzon-linio kaj ŝanĝoj de la teritorio de Pollando post laDua Mondmilito
    Lagotika stelavolbo de ĉefaltarejo de la preĝejo deSankta Kruco
    La urba akvoturo
    La urba parko

    Dum laDektrijara milito (1454 -1466) la urbo kelkfoje estis sub aŭ pola aŭ teŭtona regado, kaj finfine post la dua pac-traktato deToruno en la jaro1466 la urbo kun la tuta germanlingvaPrusa Konfederacio venis al Pollando. De la1468 jaro Tĉevo estis la sidejo de starosto kaj la ĉefurbo de distrikto. La urbo revenis al la ĉe-vistula karaktero, ĝi fariĝis komerca kaj metia centro kaj estis ankaŭ grava centro de la eksportado de pola greno (t.n. la grena merkato). Dum la polaj tempoj multfoje en la urbo okazadis la kunvenoj de la soci-reprezentantoj (delegitoj) de la tuta polaReĝa Prusio. En la jaro1577 okazis grandaincendio farita pro la nesingardeco de la soldatoj de pola reĝoStefano Batory, la incendio detruis preskaŭ la tutan urbon, restis nur la sakralaj konstruaĵoj. En la jaro1623 jam rekonstruitan urbon post la incendio vizitis alia pola reĝoSigismondo la 3-a Vasa.

    Dum la militoj kunSvedio (Sveda diluvo) kaj dum laGranda Nordia Milito (1700 -1721) la urbo estis multe detruita pro la kelkfoje trairantaj urbon la armeoj. Ankaŭ maltrankvilaj porPomerio kaj Tĉevo estis la saksiaj tempoj tuj antaŭ ladispartigoj de Pollando (1772) kaj poste la prusa regado.

    Post la unuadispartigo de Pollando

    En la jaro1772 post la unuadispartigo de Pollando la urbo troviĝis enPrusio. Tiam la centro de pola kulturo restis la ordeno dedominikanoj (ĝis la kasacio de la ordeno en la jaro1818). Privigliĝo de la espero por la baldaŭa liberiĝo de la prusia regado okazis dum laInsurekcio de Kościuszko en la jaro1794, kaj denove en la jaroj1806-1807 kiam eniris la armeo deNapoleono Bonaparto kaj la polajlegioj alGrandpolio kaj alGdanskaPomerio. Ĉe Dirschau la armeo deBonaparto /Napoleono Bonaparte kaj polaj legioj deDąbrowski staris la 17-an de januaro1807. La urbon konkeris lalegioj de pola generaloDąbrowski la 23-an de februaro1807; parte helpis en tio la lokaj poloj, kiuj vidis en la legioj la protektanton kaj la reprezentanton de la pola regado. Laŭ la rekomendo deNapoleono Bonaparto la urbo post la konkero estis tuj pli fortikigita kaj oni krome aldonis 12 novajn redutojn. Dum la jaroj1807 -1812 kelkfoje restadis en la urboBonaparto.

    Post la falo de laNovembra ribelo en Dirschau restadis la partoprenantoj de la ribelo kiuj estis fare de prusia registaro internigitaj tie, parto de ili eĉ setlis tie por ĉiam.En la unua duono de 19-a jarcentoPrusio parte malkonstruis la urbajn fortikaĵojn kun la turpordegoj, ekz. oni malkonstruis la duonon de la fortikaĵoj de la svedaj kaj napoleonaj militoj kaj oni malkonstruis la tĉevan kastelon.

    Dum la dua duono de la 19-a jarcento Dirschau komencis disvolviĝi industrie kaj kiel voja kaj fervoja nodo. En la jaroj1851 -1877 oni konstruis la unuan ponton super laVistulo. La pilierojn oni ornamis per lanovgotikaj turoj (vidu la foton). Ĉe la pontokapoj oni konstruis la riĉe ornamitajn enirej-pordegojn. En tiu tempo ĝi estis la plej longa ponto en nordaEŭropo (ĉ. 800 m). Baldaŭ ĝi ne sufiĉis kaj dum la jaroj1888 -1890 oni konstruis tutapude (nur 30 m) la duan ponton kaj ĝi ekfunkciis nur por la fervojo kaj la unua ekfunkciis por la aŭtomobiloj kaj piedirantoj.

    En la dua duono de la 19-a jc kaj komence de la 20-a jarcento estis konstruita en Dirschau vapor-muelejo, maŝin-fabriko "Muscat", fabriko kaj maŝin-riparejo de "Kriesel", fabriko de metal-faraĵoj "Kelch", la reĝa maŝin-entrepreno, fer-fandejo, cement-entrepreno "Hoffman", 2 sukerfabrikoj, vaflo-fabriko, bierfarejo, gasfarejo, urbaj akvoduktoj, kanalaro. Disvolviĝis ankaŭ la grenmerkato kaj la navigado sur la riveroVistulo.

    Antaŭ la akiro de sendependeco de Pollando jam estis aktivaj polaj organizaĵoj en Dirschau. En la jaro1897 establis la Pola Fajrobrigado, Pola Faka Ligo (1905), Popola Banko (1906), Kantista Asocio deSankta Cecilio (reaktivigita en la jaro1918). Polaj asocioj grupiĝis ĉe la Katolika Eklezio kiu firmigis kaj apogis la polecon.

    Intermilita periodo

    Post laUnua Mondmilito kaj post laTraktato de Versajlo Germanio perdis multajn teritoriojn por siaj najbaroj - la plej multon akirisPollando interalie pro laribelo de Grandpollando.La 30-an de januaro de la1920 jaro – enmarŝis al Dirschau la Pola Armeo de generalo Haller - denove la urbo nomiĝis Tczew kaj estis en la limoj de Pollando. De la jaro1918 establis kaj aktivis la Pola Konsilantaro transprenante la regadon de la "germanaj manoj". La Konsilantaro pretigis la loĝantaron de Tĉevo por la solena kaj oficiala transdono de la urbo al la polaj taĉmentoj deHaller-Armeo t.n. "Blua Armeo" de pola generalo JozefoHaller kiu persone venas al jam libera urbo la 4-an de februaro ("Blua Armeo" - la nomo estas de la koloro de soldat-uniformoj).

    Famaj urbanoj

    [redakti |redakti fonton]

    Internacia kunlaboro

    [redakti |redakti fonton]

    Esperanto en Tĉevo

    [redakti |redakti fonton]

    En malnova centro de Tĉevo apud laHaller-placo, ĉe la strato Kościelna 2 (legu: Koŝcjelna) plurajn jarojn estis "TEO-TRINKEJO" - tiu E-nomo ne estas hazarda, posedantino de ĝi iam lernisEsperanton kaj patrino de la posedantino estas konata esperantistino Jadwiga Wasiuk kiu loĝas en apuda urboPelplin. Fine de decembro2008 jaroEsperanto-aranĝoAgo-Semajno2008 okazis en najbara urboMalborko. Al Tĉevo organizita estis tiam la unutaga vizito. Ĉe bivak-fajro manĝante kolbasetojn (kaj ne nur) - kolektiĝis ĉirkaŭ 230 junaj esperantistoj el 28 landoj el 4 kontinentoj - tio okazis en Tĉevo apud la Ponto deEjfelo ĉeVistulo (la ponto estas monda teknik-heredaĵo deUnesko konstruita de la franca inĝenieroEjfelo, fama pro la Turo deEjfelo enParizo). La bivak-fajron organizis la lokaj esperantistoj Daniela Zając kaj Jozefo Lis el Rokitki-Tĉevo kun skoltoj kaj kun granda helpo de granda amiko deEsperantoLudwik Kiedrowski, la Estro de Promociig-fako de Urba Oficejo de Tĉevo.

    De la 26-a de februaro2013 ĝis 14-a de marto2013 gastis en Tĉevo dum sia turneo traPollando la SenataEsperanto-ekspozicio ([1]), kiu unue estis oktobre2012 enVarsovio en la PolaSenato kaj organizita okaze de la 125-jara Jubileo de Esperanto fare dePola Asocio Eŭropo - Demokratio - Esperanto (EDE-Pollando) kun financa helpo de Mecenato de EsperantoEtsuo Miyoshi. Post laSenato la ekspozicio estis enMalborko,Nova Stavo kaj alTĉevo la ekspozicion invitis kaj organizis la granda E-amikoLudwik Kiedrowski de la Urba Oficejo de Tĉevo, kunorganizis la Kultur-Societo "Brama" ("Pordego") enTĉevo kaj la Kooperativa Kultur-Domo S.M., la vernisaĝo de la ekspozicio okazis la 26-an de februaro2013. La 15-an de marto la E-ekspozicio veturis al la sekvonta urboGdynia.La 5-an de aprilo2013 okazis la inaŭguro de rapida E-kurso 6-semajna, ĉiu-vendrede po 4 lecionaj horoj, aliĝis al la kurso 19 personoj. La organizanto de la kursoLudwik Kiedrowski aliĝis laEDE-PL kaj jam la 7-an de aprilo kunKazimierz Krzyżak, Krystyna Mikołajczak kajEduardo Kozyra partoprenis en la renkontiĝo kunMembro de Eŭropa ParlamentoTadeusz Cymański en lia Parlamenta Oficejo enGdynia. Dum la renkontiĝoEDE-anoj invitis laMEP Cymański al Ambasado de Eŭropa Komisiono enVarsovio por la E-seminario kiu okazos en oktobro2013. La seminarion organizisEDE-PL kaj prof. d-ro habil.Edmund Wittbrodt la Prezidanto deParlamenta Grupo Apoganta Esperanton kun financa helpo de Mecenato deEsperantoEtsuo Miyoshi. Ĉeestis la seminarion la reprezentantoj de la Viŝegrada Grupo (V4) t.e. parlamentanoj, ministroj, ambasadoroj, diplomatoj, Membroj de Eŭropa Parlamento kaj Vicprezidanto de Federacio-EDE d-roEugen Macko kaj komprenebleLudwik Kiedrowski.

    Interno de la paroĥa preĝejo de laSankta Kruco
    Labarokaambono en la preĝejo deSankta Kruco[2]
    La preĝejo deSankta Jozefo– ekzemplo de tĉeva arkitekturo de la intermilita tempo, t.e. inter laUnua kajDua Mondmilitoj

    Referencoj

    [redakti |redakti fonton]
    1. Arkivita kopio. Arkivita ella originalo je 2016-02-03. Alirita 2016-01-11 .
    2. Pri labarokaambono en la preĝejo deSankta Kruco kunpolikromio, riĉe orumita, arĝentita, ege atentindas labaldakeno de la ambono kun la kvin anĝeloj kiuj personigas homajn rasojn: negro, arabo, ĉino, eŭropano kaj indiano

    Eksteraj ligiloj

    [redakti |redakti fonton]
    Bibliotekoj
    Elŝutita el "https://eo.wikipedia.org/w/index.php?title=Tczew&oldid=9039378"
    Kategorioj:
    Kaŝitaj kategorioj:

    [8]ページ先頭

    ©2009-2025 Movatter.jp