Tawakkul Karman aŭTawakel Karman (araba: توكل كرمان Tawakkol Karman), Ta'izz,Jemeno, n. la7-an de februaro1979) estasjemenaĵurnalisto,politikaaktivulo, kaj defendanto dehomaj rajtoj. Ŝi iĝis la internacia vizaĝo de la jemena ribelo en 2011, kiu estis parto de laAraba Printempo. Ŝi estis nomata la "Fer-Virino" kaj la "Patrino de la Revolucio" fare de la jemenanoj.
Ŝi estas la kun-gajninto de laNobel-Premio pri Paco de 2011 pro tio, ke ŝi estis grava figuro en la Araba Printempo, fariĝante la unua jemenano, la unua araba virino, la dua islama virino kaj la dua plej juna kiu gajnis Nobel-premion pri paco. En2011 ŝi gajnis la Nobel-Pacpremion kune kun la liberiaLeymah Roberta Gbowee kajEllen Johnson "for their non-violent struggle for the safety of women and for women’s rights to full participation in peace-building work" (pro sia neperforta batalo favore al la sekureco de virinoj kaj iliaj plenrajtaj rajtoj en la plena partopreno de la konstruaj laboroj de la paco)[1]. Karman estis en 2011 la plej juna persono premiita (hodiaŭ ŝi estas la tria plej juna postMalala Yousafzai kajNadia Murad) kaj ŝi ankaŭ estas la unua kaj ĝis nun sola araba virino.
Karman gajnis gravecon en sia lando post siaj roloj kiel ĵurnalisto kaj defendanto ĉar poŝtelefona kompanio neis licencon en 2007, pro protestoj favore allibereco de esprimo. Tawakkul organizis semajnajn protestojn post kio okazis en majo 2007, vastigante la reformajn temojn. Ŝi redirektis la protestojn en Jemeno por subteni la "Jasminan Revolucion", kiel ŝi nomas la Araban Printempon, post kiam tuniziaj civitanoj renversis la registaron deZine El Abidine Ben Ali en januaro 2011. Ŝi ĉiam kontraŭis kaj protestis kontraŭ la reĝimo de prezidantoAli Abdula Saleh.
Tawakkul Karman estas membro de la jemena islama partioAl-Islah kiu kontraŭas lahutian movadon kaj la registaron, kiun ĝi konsideras porokcidenta[2]. Ŝi estas unu el la plej famaj aktivulinoj de Jemeno, ricevis mortminacojn kaj estis plurfoje arestita.
En 2011, ŝi atingis la unuan lokon en la listo deForeign Policy de la 100 plej bonaj "tutmondaj cerboj"[3].
Women Peacemakers (Virinaj pacistinoj)