Spurojn de la homa aktivado tie oni trovas jam en la fina periodo de laglaciepoko. Tiam sur la tereno de la hodiaŭa Tarnów setlis rangifer-ĉasistoj. Signife pli poste, ĉar lime de la 4-a kaj 5-a jarcentoj antaŭ de nia erao la regionon atingis keltoj, kies tombejon antaŭnelonge retrovis arkeologoj. La kreiĝinta lime de la 11-a kaj 12-a jarcentojvilaĝo, estis la ĝermo de la hodiaŭa urbo. Ĝi ekde la komenco estis reĝa setlejo, kiun reĝino Judyta transdonis al la benediktana abatejo enTyniec, pri kiu cetere ni parolis antaŭ unu semajno. Tiun fakton pruvas la dokumento de la papa legato, kardinalo el Toucy, kiu estadis en Pollando verŝajne en la 1124-jaro. Temas pri la la unua skriba informo pri Tarnów, ankoraŭ kiel la setlejo. La sekva mencio pri la urbo devenas nur el la komenco de la 14-a jarcento. La 7-an de marto de la 1330-a jaro la pola reĝoLadislao la Ulnolonga per sia privilegio altigis la vilaĝon Tarnów ĝis la rango de la urbo. Ĝiaj loĝantoj akiris la samajn rajtojn, kiujn ĝuis la loĝantoj deKrakovo, tiam la ĉefurbo de Pollando. En la sama jaro oni finikonstruiskastelon por Spycimir Leliwita, la krakova vojevodo la dua - post la reĝo - figuro en Pollando. La konstruaĵo, kies sole imponaj restaĵoj konserviĝis ĝis hodiaŭ troviĝis tuj apud la hodiaŭa urbo sur la monto de laSankta Marteno. Sed, la familioLeliwita estis tre firme ligita kun urbo. Iuj ĝiaj reprezentantoj ekde la 15-a jarcento alprenis kiel la familian nomon, Tarnowski. Ili zorgis pri la evoluo de la urbo ia. atribuante apartajn rajtojn al komercistoj kaj metiistoj.
En la urbon ekde ĝia komenco alvenas poliĝintaj germanoj el Krakovo kajNowy Sącz. En la 15-jarcentaj kronikoj troviĝas informoj pri judo Kalef, kiu translokiĝis ĉi tien el Lvovo kaj okupiĝis prisilko-komerco. La urbon Tarnów celis ankaŭ riĉaj skotaj familioj: Nikiels, Dun, Huyson, kiuj komercis kun preskaŭ tuta Eŭropo. Ĝuste laŭ ilia iniciato en la urbo kreiĝis la unuaj bankoj kaj komercaj kompanioj. Tamen la plej granda disfloro de la urbo ligiĝas kun la silueto de Jan Tarnowski, granda reĝa hetmano. Li estis renesancstila homo: elstara komandanto, politikisto, verkisto. Inter la jaroj 1554-1560 liajn konsilojn oni notis en la urbaj libroj. Ili koncernis la funkciadon de la urbooficejoj, defendon kontraŭ malamiko kaj dumincendiajn kondutregulojn por la loĝantoj. En la 16-a jarcento jaro en la urbo troviĝis 200 domoj, en kiuj loĝis 1200 personoj. Samtiom kiom nun nur en la Malnovurba Kvartalo de Tarnów. Jam tiam funkciis en la urbo kanalizo kaj lignaj akvokonkundukiloj, lernejo, sinagogo kaj kalvinana preĝejo. Post la morto de hetmano Jan Tarnowski en 1561 italo Giovanni Maria Mosca alivorte Padovano skulptis por li en la katedralo de Dipatrino sarkofagon, kies alteco atingas preskaŭ 14 metrojn. Ĝi estas la plej granda ĉi speca monumento en Pollando kaj unu el la plej grandaj enEŭropo. La troviĝantajn figurojn de la hetmano kaj lia filo laŭ la natura grando oni skulptis 12 jarojn. Giovanni Maria Mosca Padavano projektis ankaŭ la urbodomon en Tarnów. Tamen la urboevoluon haltigis incendioj kaj militoj antaŭintaj la dispartigojn de Pollando.
Fine de la 18-a jarcento en Tarnów enmondiĝisJózef Bem, pli posta generalo en la hungara kaj feldmarŝalo en la turka armeoj. La 19-a jarcento signas lavangan urboevoluon. Oni konstruis akvokondukilojn kaj instalis en la urbogaslanternojn, aperis la unua gazeto, estis konstruitaj moderna elektrejo, kaj stacidomo. Tarnów fariĝis la distrikta ĉefurbo kaj laŭvice diocezosidejo. La urbo alportis ankaŭ kontribuon al la reakiro de sendependeco de Pollando. Ĉiu kvina legiano deJózef Piłsudski devenis ĝuste el tiu ĉi urbo. Tarnów estis ankaŭ la unua urbo liberigita post la 123-jaraj dispartigoj, nokte inter la 30-a kaj la 31-a de oktobro de la 1918-a jaro.
La nunaj loĝantoj de la urbo asertas, ke se iu nur foje ekvidos ilian urbon sopiros al ĝi ĝis la vivfino. Ne sole pro ĝia aparta atmosfero, tipa por multaj polaj urboj en la sudo. Ne nur pro tio, ke la Malnovurba Kvartalo konservis mezepokan konstruplanon kaj najbaras en ĝi konstruaĵoj gotikaj kaj renesancaj. Nome, Tarnów rolis kiel rifuĝejo por pluraj nacioj: judoj, germanoj, ukrainanoj, skotoj, aŭstroj, ĉeĥoj kaj aliaj kaj ties reprezentantoj lasis en la urbo siajn firmajn spurojn.