Tarn [taʁn],okcitanlingve Tarn [tar], estas unu el la departementoj de la franca regionoOkcitanio. Ĝia nomo devenas el lasamnoma rivero kiu alfluas alGarono. Ĝi etendiĝas sur surfaco de5 758 km2 kaj havas 393 872 loĝantojn. La ĉefurbo de Tarn estasAlbi. Aliaj notindaj urboj estas:Castres,Gaillac,Carmaux,Graulhet,Mazamet,Lavaur.
La departemento tute enhavas320 komunumojn.
La departemento dividiĝas al duarondismentoj:
Valoj de diversaj riveroj, montetoj,altebenaĵoj (1200 metrojn) konsistigas la pejzaĝon de la departemento.
Agrikulturo restas grava aktiveco : bredado, cerealoj, fruktoj kaj vinoj. La vinoj farataj ĉirkaŭ la urbo Gaillac estas konataj per ilia bongusta kvalito. La tradicia industrio de Tarn estis longtempe la minejoj, sed tiuj konas de kelkaj jaroj gravan krizon. Nun disvolviĝas novaj industrioj pli modernaj en la plej dinamismaj urboj kiel Albi aŭ Castres. Tarn nun ĝuas bonegan ligon per modernaj vojoj alTuluzo, ĉefurbo de la regiono kaj plej granda urbo en sudokcidenta Francio.
Turismo estas ankaŭ grava ekonomia sektoro, dank'al riĉa historia heredaĵo (mezepokaj vilaĝoj kaj kasteloj, malnova urbo Albi). La "verda turismo" nun ankaŭ rapide disvolviĝas: regiona natura parko de Alta Langvedoko, grotoj, gastronomia turismo.
- ↑ekde 1991 kaj daŭre laŭ la stato de 2014