Tariq Ramadan | |
---|---|
![]() Tariq Ramadan - foto de Joshua Sherurcij (2009) | |
Persona informo | |
Naskiĝo | 26-an de aŭgusto1962 (1962-08-26) (62-jaraĝa) en Ĝenevo |
Lingvoj | franca • angla |
Ŝtataneco | Svislando![]() |
Alma mater | Al-Azhar-universitato Universitato de Ĝenevo ![]() |
Familio | |
Patro | Said Ramadan(en)![]() ![]() |
Frat(in)o | Hani Ramadan(en)![]() ![]() |
Infanoj | 4 |
Okupo | |
Okupo | islamologo teologo ![]() |
TTT | |
Retejo | http://www.tariqramadan.com/ |
Tariq RAMADAN (n. la26-an de aŭgusto 1962 enĜenevo; en araba lingvo طارق رمضان, DMG Ṭāriq Ramaḍān) estassvisaislamasciencisto.
Tariq Ramadan estassvisa islama sciencisto kajĵurnalisto, kies familio venis deEgiptio.
Li estas nepo deHasan al-Banna (kiu fondis la asocionIslama Frataro) kaj filo de Said Ramadan, li havas kvin gefratojn. Li estas gravafilozofo pri eŭropa Islamo, sed li ne uzas la nocion „Eŭroislamo“ deBassam Tibi. Tariq Ramadan estas grava por junaj islamanoj enEŭropo kaj li propagandas la partoprenon de islamanoj en la okcidenta societo.
Tariq Ramadan propagandis, en intervjuo dum stel-hora elsendo de la svisa televido SF1, la partoprenon de islamanoj en la svisa societo laŭ la 3 "L":leĝo,lingvo kaj lojaleco.
Li konsideras, ke la islamanoj ne havas nacian identecon, ĉar islamo estas universala intregrante tamen diversecon.
Vidu la oficialan paĝon kaj en Germana Nacia Biblioteko en eksteraj ligiloj. Vidu ankaŭ la interesan glosaron pri islamaj nocioj en oficiala paĝo.