Tardigradoj ('ursbestetoj') estasmikroskope etaj, segmentitajbestetoj.Ili unuafoje estis priskribitaj en 1773. Ekzistas pli ol 1000 diversajspecioj.
Tardigradoj havascilindran formon kun kvar segmentoj, ĉiu kun du piedoj. Ĉiu el iliaj membroj havas etajnkrifojn. La plej grandaj plenkreskuloj povas atingi longon de1,2 mm, la plej malgrandaj malpli ol0,1 mm. Tardigradoj sin nutras perplantajĉeloj penetrante laĉelmuron kaj manĝante la internon. Kelkaj tardigradoj estaskarnovoruloj.
Tardigradoj troviĝas en multajhabitatoj:musko,riverakvo, laHimalajo kaj laoceanoj. Ili estas unu el la malmultaj bestoj kiuj troviĝas sur la plej altajmontoj kaj en la plej profundajmaroj. Proksimume 83 elcento de la specio vivas surtere, la alia 17 elcento en akvo.
Tardigradoj povas vivi enmedioj kiuj mortigus la plejmulton de la bestoj. En 2007sciencistoj malkovris ke kelkaj tardigradoj povassupervivi dek tagojn en lakosmo. Tardigradoj povas supervivi pli ol dek jarojn senakvo. Ili ankaŭ povas supervivi kelkhore entemperaturoj proksime al laabsoluta nulo kaj superbolpunkto.