Taragono (hispane kajkataluneTarragona) estas urbo enKatalunio,Hispanio. Ĝi estas ĉefurbo de samnoma provinco (la plej suda en Katalunio) kaj de distrikto (comarca)Tarragonès.
Taragono estis tre grava en laRomiaj tempoj, kiam ĝi estis nomataTarraco kaj estis la ĉefurbo de la provincoHispania Tarraconensis.
Ankoraŭ bone konserviĝas la restaĵoj de tiu epoko, kiuj fariĝis turisma altiraĵo, kune kun la Arkeologia Muzeo. Tiu parto estis agnoskita kielMonda Kulturheredaĵo de UNESKO.
Tarragona havas tre gravanhavenon, unu el la plej gravaj en Hispanio, gravan industrian areon, kaj novan universitaton,Universitat Rovira i Virgili.
Katedralo de TaragonoRomia akvedukto, konata kielPont del Diable, kiu provizis akvo alTarraco ekde la epoko deAŭgusto.
Taragono estas ĉefurbo de samnoma provinco, havanta 930.000 loĝantojn. Ĝi estas turisma altiraĵo, ĉefe pro la marbordo, la t.n.Costa Daurada (Ora Marbordo).Ĉefaj urboj:Reus,Tortosa,Salou kajAmposta.