Ĝi havas longon de 673 km, areon de ĉ. 32.900 km² kaj maksimuman profundon taksatan je 1470 metroj; pro tiu ĉi granda profundo ankaŭ ĝia volumeno estas sufiĉe granda, 18.900 km³. Oni konsideras ĝin la dua plej profunda kaj la dua plej akvohava lago de la mondo, postBajkalo enSiberio.[1] Ĝi estas ankaŭ la plej longa nesalakva lago en la mondo. Ĝia surfaco estas 773 metrojn supermarnivelo; ĝia fundo do estas profunde sub marnivelo.
Ĝia elfluaĵo estas riveroLukugo, kiu fluas al riveroLualabo kaj fine alKongo. Laste la fluo iras al laAtlantika Oceano. La riveroRuzizi (ankaŭ foje literumita Rusizi) longas 104 km; ĝi estas la ununura defluanto de la lagoKivuo (altitudo 1500 m) kaj unu el la alfluantoj de la lago Tanganjiko (altitudo 770 m).
La lago donis la nomon alTanganjikio, kiu nun estas parto de Tanzanio.
La lago Tanganjiko estas situanta ene deAlbert-Rifto, nome la okcidenta branĉo de laOrientafrika Rifto, kaj estas limigita de la montaraj muroj de la valo. Ĝi estas la plej grandarifta lago en Afriko kaj la dua plej granda lago laŭ volumo en la mondo. Ĝi estas la plej profunda lago en Afriko kaj tenas la plej grandan volumon denesala akvo; kio estas ĉirkaŭ 18% de la nesala akvo disponebla en la tuta mondo. Ĝi etendas al 676 km en ĝenerala nord-suda direkto kaj averaĝas 50 km laŭ larĝo. La lago kovras ĉirkaŭ 32 900 km², kun bordo de 1 828 km, averaĝa profundo de 570 m kaj maksimuma profundo de 1 470 m (en la norda baseno). Ĝi tenas ĉirkaŭkalkulitan 18 900 km³.[2] Ĝi havas averaĝan surfacan temperaturon de25°C kajpH averaĝe 8.4.
La enorma profundo kaj tropika loko de la lago povas eviti 'agitiĝon' de akvaj masoj, kio signifas ke multo el la plej profundaj akvoj de la lago estas la tiel nomita 'fosilia akvo' kaj estassenoksigena. La akvokolekta basena areo de la lago estas 231,000 km². Du ĉefaj riveroj fluas en la lago, same kiel nombraj pli malgrandaj riveroj kaj rojoj (kies longoj estas limigitaj de la deklivaj montoj ĉirkaŭ la lago). Estas unu ĉefa elfluo, nomeLukugo, kiu elfluas en la baseno de laKongo.
La ĉefa rivero kiu fluas en la lagon estas laRuzizi, formita antaŭ ĉirkaŭ 10,000 jaroj, kiu eniras ĉe la nordo de la lago el laLago Kivu. La riveroMalagarasi, kiu estas la dua plej granda rivero de Tanzanio, eniras ĉe la orienta flanko de la lago Tanganjiko. La Malagarasi estas pli malnova ol la lago Tanganjiko kaj, antaŭ la lago formiĝis, rekte dreniĝis en la riveroKongo.
La lago havas kompleksan historion de ŝanĝo de fluaj modeloj, pro sia alta altitudo, granda profundo, malalta takso de replenigo kaj montara situo en malkvieta vulkana areo kiu estis suferinta klimatajn ŝanĝojn. Ŝajne ĝi havis rare en la pasinto elfluon al la maro. Ĝi estis priskribita kiel 'praktikeendorea' pro tiu tialo. La laga konekto al la maro estas dependa el alta akvonivelo kiu permesas al akvo elflui tra la Lukungo en la Kongo.
Pro la tropika situo de la lago, ĝi suferas altan indicon de vaporiĝo. Tiele ĝi dependas el alta enfluo tra la Ruzizi el la la Lago Kivu por teni la lagon sufiĉe alta por elflui. Tiu elfluo estas ŝajne ne pli ol 12,000 jarojn aĝa, kaj rezultis el lafofluo kiu ŝtopis kaj ŝanĝis la antaŭan elfluon de la baseno de Kivu en laLagon Eduardon kaj poste en la sistemon deNilo, kaj ŝanĝis ĝin al la Lago Tanganjiko. Signoj de antikvaj akvobordoj indikas ke foje Tanganjiko povis esti ĝis 300 m pli malalta ol ties nuna surfaca nivelo, sen aliro al la maro. Eĉ ties nuna elfluo estas intermita kaj povis ne esti funkcianta kiam unuafoje ĝi estis vizitita de okcidentaj esploristoj en 1858.
La lago povis ankaŭ havi foje diferencajn enfluojn kaj elfluojn: oni proponis ke iam ekzistis interna enfluo el pli altaLago Rukva, aliro alMalavia Lago kaj al elirejo al la Nilo iam dum la historio de la lago.[3]
La lago enhavas almenaŭ 250 speciojn decikledajfiŝoj kaj 75 speciojn de ne-cikledaj fiŝoj,[4] plej el kiuj loĝas laŭborde de la linio je profundoj de proksimume 180 m. La plej granda biomaso de fiŝoj, tamen, estas en la pelaga zono (malfermaj akvoj) kaj estas hegemoniita de ses specioj: du specioj de "Tanganjika sardino" kaj kvar specioj de predantajLates (rilataj al, sed ne samaj kiel, laNila perko kiu estis formortiginta la cikledojn de laLago Viktorio). Preskaŭ ĉiuj (98%) el la tanganikaj cikledaj specioj estasendemiaj de la lago, kaj tiele la Lago Tanganjiko estas grava biologia rimedo por la studo despeciigo en evoluado.[1][5] Inter ne-cikledaj fiŝoj, 59% el la specioj estas endemiaj.[4]
Multaj specioj de cikledoj el la Lago Tanganjiko, kiaj fiŝoj el la brilkolora genroTropheus, estas popularaj fiŝoj inter posedantoj de akvarioj precize pro ties brilaj koloroj. Ankaŭ rekreibiotopon similan al tiu de la Lago Tanganjiko[6] por hejmigi tiujn cikledojn en vivmedio simila al tiu de ties natura medio estas populara en la akvaria hobio.
Konko de la endemia talasoida nesalakva helikoTiphobia horei kun sia prilaboritaj formo kaj pikostoj.
La Lago Tanganjiko estas hejmo de granda nombro de senvertebruloj, el kiuj multaj endemiaj.
Oni konas totalon de 68 specioj denesalakvaj helikoj (45 endemiaj) kaj 15 speciojn deduvalvuloj (8 endemiajn) el la lago.[7] Multaj el la helikoj estas maloftaj inter specioj loĝantaj en nesala akvo ĉar havas rimarkindajn dikajn konkojn kaj/aŭ distingajn reliefbildojn, karakteroj kiuj estas pli ofte vidataj en maraj helikoj. Ili estas referencataj kiel talasoidoj, kio povus esti tradukita kiel "marecaj".[8] Ĉiuj talasoidoj el Tanganjiko, kiuj estas parto deProsobranchia, estas endemiaj de la lago.[8] Dekomence oni supozis, ke ili estas rilataj al similaj maraj helikoj, sed nuntempe oni konas ke ili estas nerilataj. Ties aspekto nuntempe oni supozas kiel rezulto de la tre diversaj habitatoj de la Lago Tanganjiko kaj pro laevolua premo fare de helikomanĝantaj fiŝoj kaj, partikulare, de la kraboj de la genroPlatythelphusa.[4][8][9] Totalo de 17 genroj de nesalakvaj helikoj estas endemiaj de la lago, kiajLavigeria,Reymondia,Spekia,Tanganyicia kajTiphobia.[8] Estas ĉirkaŭ 30 specioj de ne-talasoidaj helikoj en la lago, sed nur kvin el tiuj estas endemiaj, kiajFerrissia tanganyicensis kajNeothauma tanganyicense.[8] Tiu lasta estas la plej granda heliko de Tanganjiko kaj ties konko estas ofte uzata de la malgrandaj konkoloĝantaj cikledoj.[10]
Ankaŭ la krustuloj estas tre diversaj en Tanganjiko kun pli ol 200 specioj, el kiuj pli ol la duono estas endemiaj.[4] Ili inkludas 10 speciojn denesalakvaj kraboj (9Platythelphusa kajPotamonautes platynotus; ĉiuj endemiaj), almenaŭ 11 specioj de malgrandaj salikokoj de la familioAtyidae aŭ Atiedoj kaj kelkajkopepodoj.[11][12]
Inter la lagoj deOrientafrika Rifto, la Lago Tanganjiko multe superas ĉiujn aliajn laŭ terminoj de riĉo de krustuloj kaj de nesalakvaj helikoj (kaj laŭ totala nombro de specioj kaj laŭ nombro de endemioj).[7] Por ekzemplo, la nura alia lago de la Rifta Valo kun endemiaj nesalakvaj kraboj estas la Lago Kivu kun nur du specioj.[13]
La diverseco de aliaj senvertebrulaj grupoj en la Lago Tanganjiko estas ofte ne bone konata, sed estas almenaŭ 20 priskribitaj specioj dehirudoj (12 endemiaj),[14] 9spongulo (7 endemiaj), 6bryozoa (2 endemiaj), 11platvermoj (7 endemiaj), 20nematodoj (7 endemiaj), 28anelidoj (17 endemiaj)[4] kaj la malgrandahydrozoa meduzoLimnocnida tanganyicae.[15]
Oni ĉirkaŭkalkulas ke 25–40% el la proteinoj de la dieto de proksimume unu miliono da personoj loĝantaj ĉe la lago venas el la lagaj fiŝoj.[16] Nuntempe, estas ĉirkaŭ 100,000 personoj rekte rilatas al lafiŝkaptejoj funkciantaj ĉe preskaŭ 800 lokoj. La lago estas ankaŭ de ŝlosila gravo al ĉirkaŭ 10 milionoj da personoj loĝantaj en la baseno.
La fiŝoj el la lago Tanganjiko povas troviĝi eksportita tra tutaOrienta Afriko. Komercafiŝkaptado ekis en la mezo de la1950-aj jaroj kaj havis tre fortajn konsekvencojn sur la specioj de lapelagaj fiŝoj; en 1995 la totalo de la kaptitaj fiŝoj estis ĉirkaŭ 180,000 tunoj. Iamaj industriaj fiŝkaptejoj, kiuj pintis en la1980-aj jaroj, sekve malpliiĝis.
La unuaj konataj blankuloj kiuj trovis la lagon estis la britaj esploristojRichard Burton kajJohn Speke, en 1858. Ili venis tien serĉante la fonton de la riveroNilo.
Speke pluis kaj trovis la veran fonton, nome laLago Viktorio.
PosteDavid Livingstone pasis ĉe la lago. Li notis la nomon "Liemba" por ties suda parto, vorto probable el laFipa lingvo, kaj en 1927 tiu estis elektita kiel nova nomo por la konkerita germana ŝipo de laUnua Mondmilito tiam nomeGraf von Götzen kiu estas ankoraŭ servante en la lago ĝis la nuntempo.[19]
Dum laUnua Mondmilito okazis du gravaj bataloj ĉe la lago. Dekomence la germanoj kontrolis la lagon kaj navigis ĝin por transporti trupojn de unu loko al alia kaj militi kontraŭ aliancanoj, ĉu belgoj, francoj aŭ britoj. Tiam Britio transportis per fervojo du ŝipojn al Albertville (poste renomita Kalemie en 1971) ĉe la okcidenta bordo de la Lago Tanganjiko. El Decembro 1915 li atakis surprize la germanojn kaj kaptis unu el ties ŝipoj kaj vrakigis alian, tiele ke la germanoj plutenis nur unu. Danke al tiu supero la aliancanoj atakis Kigoma en Junio 1916 el belga bazo de Albertville. Tamen la milito pluis surtere ĝis la germanoj abandonisKigoma.
En 1965 la argentina revoluciuloChe Guevara uzis la okcidentajn bordojn de la lago kiel trejnejo por gerilaj trupoj de Kongo. El tie, Che kaj liaj trupoj intencis renversi la tiaman registaron, sed abandonis tian klopodon post malpli ol unu jaro ĉar la usona National Security Agency (NSA) estis kontrolinte ilin la tutan tempon kaj helpinte la registarajn trupojn por ataki la gerilojn.
↑7,07,1Segers, H.; kaj Martens, K; eldonistoj (2005).The Diversity of Aquatic Ecosystems. p. 46. Developments in Hydrobiology. Aquatic Biodiversity.ISBN 1-4020-3745-7
↑West, K.; kaj Cohen, A. (1996).Shell microstructure of gastropods from Lake Tanganyika, Africa: adaptation, convergent evolution, and escalation. Evolution 50: 672–682.
↑Koblmüller; Duftner; Sefc; Aibara; Stipacek; Blanc; Egger; and Sturmbauer (2007).Reticulate phylogeny of gastropod-shell-breeding cichlids from Lake Tanganyika — the result of repeated introgressive hybridization. BMC Evolutionary Biology 7: 7.
↑Marijnissen; Michel; Daniels; Erpenbeck; Menken; Schram (2006).Molecular evidence for recent divergence of Lake Tanganyika endemic crabs (Decapoda: Platythelphusidae). Molecular Phylogenetics and Evolution 40(2): 628–634.
↑Fryer, G. (2006).Evolution in ancient lakes: radiation of Tanganyikan atyid prawns and speciation of pelagic cichlid fishes in Lake Malawi. Hydrobiologia 568(1): 131–142.
↑Segers, H.; kaj Martens, K; eldonistoj (2005).The Diversity of Aquatic Ecosystems. p. 44. Developments in Hydrobiology. Aquatic Biodiversity.ISBN 1-4020-3745-7
↑Salonen; Högmander; Langenberg; Mölsä; Sarvala; Tarvainen; kaj Tiirola (2012).Limnocnida tanganyicae medusae (Cnidaria: Hydrozoa): a semiautonomous microcosm in the food web of Lake Tanganyika. Hydrobiologia 690(1): 97-112.
DATZ-Sonderheft Tanganjikasee, Verlag Eugen Ulmer, 1998, ISSN 1616-3222
Damien Delvaux: Entwicklung des Tanganjikasee-Grabens. in DATZ-Sonderheft Tanganjikasee
Jos Snoeks, Mark Hanssens & Erik Verheyen: Vielfalt der Tanganjikaseefische. in DATZ-Sonderheft Tanganjikasee
Le lac Tanganyika, sa faune, et la pêche au Burundi. Marie José EVERT. Louvain, 1970 - Bujumbura, 1973 - Bujumbura, 1980.
Fish Communities in lake Tanganyika. Hiroya Kawanabe, Michio Hori, Makoto Nagoshi. Kyoto University Press.
Exploration hydrobiologique du lac Tanganyika (1946 - 1947). Résultats scientifiques, VOL. I extrait.
Le milieu géographique et géophysique. André Capart (Bruxelles). Bruxelles 1952.
Exploration hydrobiologique du lac Tanganika (1946-1947) Vol. III, fasc. 5 B. / poissons cichlidae. M. Poll. Institut royal des sciences naturelles de Belgique / Bruxelles 1956.
Lake Tanganyika and its Life. Eldonita de G. W. Coulter kun kontribuoj el J-J. Tiercellin, A. Mondegeur, R. E. Hecky & R. H. Spigel. Natural History Museum Publication. Oxford University Press. London Oxford & New York.
Catalogue des poissons d'eau douce d'Afrique. CLOFFA - I- II - III - IV. Coordinateurs: J. Daget. J. P. Gosse & D.F.E. Thys van den Audenaerde.
Ecological and limnogical study on lake on lake Tanganyika and its adjacent regions ii.Eldonita de Hiroya KAWANABE. Ministry of Education, Science and Culture of Japan, dum 1981 kaj 1982. (Marto 1983).
Le grand livre des cichlidés. Ad Konings. Cichlid Press, 1994.
Les secrets du Tanganyika. Cichlid Press, 1992.
Les Cichlides du Tanganyika dans leur milieu naturel. Cichlid Press, 1998. Adaptation française: Jean Marie Londiveau.