Movatterモバイル変換


[0]ホーム

URL:


Saltu al enhavo
Vikipedio
Serĉi

Talpo

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Kiel legi la taksonomion
Kiel legi la taksonomion
Talpo
Eŭropa talpo, (Talpa europaea)
Eŭropa talpo, (Talpa europaea)
Biologia klasado
Regno:bestojAnimalia
Filumo:ĤordulojChordata
Klaso:MamulojMammalia
Ordo:SorikomorfojSoricomorpha
Familio:TalpedojTalpidae
Subfamilio:TalpenojTalpinae
Tribo:Talpini
TalpoTalpa
Linnaeus, 1758
Aliaj Vikimediaj projektoj
vdr

Talpo (Talpa)[1] estas genro demamuloj, preskaŭ blindaj, el la ordo desorikomorfoj. La specoj vivas en la tero, kie ĝi fosas koridorojn kaj difektas de sube la radikojn de plantoj. Tial apero de "talpaj montetoj" en ĝardeno estas malgranda katastrofo por la kultivisto. "Talpofelo", kies mallonga, densa, brila hararo forstaras sen klino en kiu ajn direkto (tio ebligas al la besteto moviĝi en la subteraj koridoroj antaŭen kaj reen preskaŭ same rapide) estas uzata en peltindustrio. "Talpejo" konsistas el talpaj galerioj kaj talpaj teramasoj en la tuta ĝardeno.

En Esperanto

[redakti |redakti fonton]

Talpo fariĝis proverba pro sia blindeco ("blinda kiel talpo"), pro sia laboremo ("talpa laborado") kaj pro sia malgrandeco ("fari monton el talpejo" - troigi la aferon).

En la rakonto deĤristina KozlovskaFabelo pri talpo[2] oni literaturigas pri la vivo de talpo konstante fosanta subtere.

Referencoj

[redakti |redakti fonton]
  1. talpo en vortaro.net
  2. Ĥristina KozlovskaFabelo pri talpo (trad.Petro Palivoda)Beletra Almanako (BA29|29), junio 2017. paĝoj 80-82.
Ĉi tiu artikolo estas verkita en Esperanto-Vikipedio kiel la unua el ĉiuj lingvoj en la tuta Vikipedia projekto.
Elŝutita el "https://eo.wikipedia.org/w/index.php?title=Talpo&oldid=9048782"
Kategorio:
Kaŝita kategorio:

[8]ページ先頭

©2009-2025 Movatter.jp