Oni parolas pritalento, sepersono estas en iu rilato pli kapabla ol la granda plimulto de lahomoj. Talento estas denaska kvalito. Por atingi elstarajn rezultojn en iu kampo nepre necesas ankaŭlernado kajtrejnado.Talentoj montriĝas en la plej diversaj branĉoj de la homa agado, sed ĝenerale ili estas klasigeblaj al la sferojintelekta,arta kajsporta.
LaFondaĵon Talento establis la Ekonomikista Grupo deHungara Esperanto-Asocio en la jaro 1989. La fondaĵo okupiĝas pri kapablo-evoluigo de infanoj kaj mediprotektado. En septembro 1989 la fondaĵo ekfunkciigis lernejan klason por ses-jaraj infanoj en urbetoBudaörs (apudBudapeŝto).
Krome la fondaĵo probable apogis la mediprotektan organonLélegzet (Spiro) de la societoLevegő Munkacsoport (Aera Laborgrupo) de esperantistoAndrás Lukács.
La Talento-lernejo estis fondita en 1989 kaj funkciis en Budaörs, Hungario. Laŭ la ekzamenoj ĉe la komenco de la lernado la infanoj estis averaĝe kapablaj. Ekde tiam la lernantoj kaj la pedagogoj atingis elstarajn sukcesojn. La klaso specialiĝis primatematiko kaj fremdajlingvoj (kompreneble ankaŭ la lernobjektoj pri la gepatra lingvo havas gravan rolon). Post du jaroj ili adiciis kaj subtrahis nombrokolumnojn dum momentoj, mense multiplikis du duciferajn nombrojn kaj bone faris dividojn.
La instruprogramo emfazis ĉefe matematikon kaj fremdajn lingvojn. Kiel enkondukan fremdan lingvon la infanoj lernisEsperanton. 12infanoj en la unua kaj la dua studjaroj lernis Esperanton ĉiutage 3horojn. En la tria studjaro ili komencis lerni lafrancan lingvon.
En matematiko ili uzis la tradician japanan kalkulilonsorobano. Jam ĉe la fino de la unua lernojaro videblis laevoluo de la lernantoj kaj evidentiĝis la sukceso. Post 3-jara eksperimento komencis la lernadon la dua klaso. Tie la laboro baziĝis sur la spertoj de la unua klaso. Ekde tiu tempo oni jam povas paroli pri vera lernejo kaj ne nur pri eksperimenta klaso.
Ekde septembro de la 1993-a jaro Talento-lernejo havis tri klasojn:unuan, duan kaj kvinan. La lernejo funkcias en la sama konstruaĵo kiel la oficejo de Fondaĵo Talento, kiu subtenas la lernejon. Oni jam skribis multe en diversaj gazetoj pri la unua eksperimenta klaso (la nuna kvina klaso).
La iniciatinto estisAndrás Lukács, kies filo lernis en la eksperimento. Nun li estas fama en Hungario pro sia laboro pri mediprotektado. En la instruprogramo de Talento-lernejo kunlaborisPéter András Rados, la sama, kiu estas kunaŭtoro de la superintensaj kursoj.
Grave kontribuisEsperantina Mirska, kiu nuntempe sendas materialojn al edukado.net, ŝi do estas atingebla. Blazio Vaha (nacia skribo:Balázs Wacha) nun laboras ĉe la Lingvoscienca Instituto deHungara Scienca Akademio, li flegis la lingvoscion de infanoj en la tria studjaro kaj akompanis ilin al la eksterlandaj vojaĝoj. Cetere li gravege kontribuis, ke la Lingvoscienca Instituto de Hungara Scienca Akademio deklaru, ke Esperanto estas vivanta fremda lingvo.
Tiu ĉi eksperimento volis igi amasa la infanedukan metodon de familio de la patroLászló Polgár, kies tri filinojZsuzsa,Zsófia kajJudit nun estas inter la plej bonaj ŝakistoj.
La fondaĵo/lernejo protestis kontraŭ konstruota aĉetcentro apud la lernejo, kaj post tio la loka registaro ne plu apogis la lernejon.
La posta sorto de la lernejo estas nebula, sed verŝajne ĝi finiĝis en 1994.
Ekzistasproverbo pri talento en laProverbaro Esperanta deL. L. Zamenhof[1]:
![]() |
|