Taksila (Taksilo) estas grava arkeologia loko enPakistano kiu enhavas la ruinojn de la urboGandhara kaj la lernejo Taksashila (Taksilo), gravahinduisma kajbudhisma edukejo de la 5-a jarcento a.K ĝis 2-a jc. p.K.
Hodiaŭ Taksilo estas situanta en la regiono de la Ĉefurba teritorio de Islamabado; nordokcidente deRawalpindi kaj en la landlimo dePanĝabo; je 30 kilometroj nordokcidentee deIslamabado.
En la regiono troviĝas pluraj spuroj de hinduismo kaj budhismo, la restaĵoj de mogolaj ĝardenoj kaj spuroj de la konstruaĵoj de la imperiestro Ŝer Ŝaho Ŝuri, en la 15a kaj 16a jarcentoj. Ĝi ankaŭ havas gravan muzeon pri la civilizo deGandhara. Taksilo estasMonda heredaĵo de Unesko ekde la jaro 1980.
Lamuzeo de Taksilo (urdue ٹیکسلا عجائب گھر; angleTaxila Archaeological Museum) estas ĉe Taksilo kaj gastigas gravan kaj ampleksan kolekton pri Gandara arto.