Ĉi tiu artikolo temas pri la nuna ŝtato "Respubliko Ĉinio" situanta sur insulo Tajvano. Por historia periodo antaŭ "Ĉina Popola Respubliko" rigardu la paĝonRespubliko Ĉinio (1912-1949). Por la insulo legu la artikolonGeografio de Tajvano. Koncerne aliajn signifojn aliru la apartigilonTajvano (apartigilo).
Tajvano (ĉine臺灣 aŭ 台灣; pinjine: Táiwān), antaŭe konata kielFormozo, oficialeRespubliko Ĉinio (ĉine中華民國,pinjine:Zhōnghuá Mínguó) estasparte agnoskita ŝtato, situanta sud-oriente de la kontinentaĈinio.
Tajvano estas la plej popolriĉa ŝtato kaj la plej granda ekonomio ne membranta en Unuiĝintaj Nacioj.
En la insulo Tajvano loĝis ĉefe indiĝenaj popoloj, antaŭ ol ĉinoj komencis enmigri al la insulo en la16-a jarcento. Eŭropaj kolonioj kaj la Reĝlando Dongning establiĝis mallonge antaŭ ol laDinastio Qing, la lasta dinastio de Ĉinio, aneksis la insulon. Poste, Tajvano estis regata de Japanio dum longa tempo, antaŭ ol Respubliko Ĉinio gajnis la administradon de insulon. Nuntempe, Tajvano, kun kelkaj pli malgrandaj insuloj (precipe la insularojĜinmenoj,Macuoj kajPenghuoj), farasRespubliko Ĉinio.
La nomo Tajvano devenas de indiĝena lingvo. Estis indiĝena tribo kun la nomoTayouan, kaj nederlandana koloniisto nomis la insulon per la vorto, kiam ili unue renkontis indiĝenojn.
Alia malnova sed konata nomo de Tajvano estisFormozo, el la portugala vortoFormosa. Onidire ĝi signifas "bela insulo", sed por tio ne estas sufiĉa pruvo.[1]
La oficiala nomo de la lando estasRespubliko Ĉinio. Sed en diplomataj situacioj, oni ofte mencias ĝin kiel "Ĉina Tajpeo", "Tajvano, Ĉinio", aŭ simple Tajvano.
Indicoj de homasetlado en Tajvano datiĝas ĝis antaŭ 30.000 jaroj, sed la unuaj loĝantoj de Tajvano estis eblegene malsimilaj de ajna grupo nun loĝanta sur la insulo. Antaŭ ĉirkaŭ 4.000 jaroj, prauloj de la nunaj tajvanajindiĝenoj setlis en Tajvano. La indiĝenoj havas genan rilaton kunmalajoj kajpolinezianoj. Ili parolas diversajn lingvojn, kaj lingvistoj klasas iliajn lingvojn kielaŭstroneziajn. Oni teorias ke eblas spuri la praularon de polinezianoj ĝis Tajvano.
Hanajĉinoj eksetlis en la insularoPenghuoj (nomata ankaŭ Peskadoroj aŭPescadores) en la12-a jarcento, sed la malamikajtriboj de Tajvano kaj portempa manko de komercaj riĉoj igis Tajvano nealloga al setlistoj ĝis la16-a jarcento, krom "okazaj aventuristoj aŭ fiŝistoj emaj al interŝanĝado de varoj".
Registraĵoj el antikva Ĉinio montras, ke hanaj ĉinoj eble konis la ekziston de la ĉef-insulo Tajvano jam de la periodo de laTri Reĝlandoj (3-a jarcento,230 p.K.), doninte al proksimaj insuloj nomojn kiel GrandaLiuqiu kaj EtaLiuqiu (etimologie, sed eble ne semantike, identaj alRyūkyū en lajapana), kvankam neniun el tiuj nomoj oni povis rilatigi definitive kun la ĉef-insulo Tajvano. Oni asertis sed ne pruvis, ke admiraloZheng He de ladinastio Ming vizitis Tajvanon inter1403 kaj1424.
En1624 laNederlanda Orient-hinda Kompanio instalis sin en la insulo, ĉar sur la kontinenta Ĉinio tio estis malpermesata. La administrado de la nederlanda Formozo estis organizata ekde fortikaĵo nomataFort Zeelandia, en nunaTainan. La insulo ne estis okupata, sed oni kunlaboris kun la lokaj estroj. La Kompanjo organizis edukadon kun la celo kristanigi la indiĝenojn. La Kompanjo ankaŭ konstruigis sukero-plantejojn.
Pro la ekonomia sukceso de la Kompanjo en la kansukera komerco, ekde1635, ekloĝis tie pli kaj pli da ĉinaj migrantoj. Poste, kiam ĉirkaŭ1645 civila milito eksplodis sur la kontinento, tiel ke la dinastion Ming renversis ladinastio Qing, granda armeo de ribela gvidantoZheng Chenggong (Koxinga), movis sin al la insulo kaj ekbatalis kontraŭ la nederlandanoj. Fine, kun la kapitulaco deFort Zeelandia en januaro1662 venis fino de nederlanda Formozo.
Ribeloj estis sange supremitaj, se ne fare de la nederlandanoj do fare de la hispanoj aŭ de la ĉinoj. La kulturo de la indiĝenoj de Tajvano, tiam ankoraŭ nomata Formozo, estis en tiu tempo plejparte forviŝita de la tero[2][3].
La posteuloj de Koxinga mallonge regis la insulon kielReĝlandon Dongning. En1683 ladinastio Qing konkeris la insulon, kaj el administra vidpunkto ĝi fariĝis parto de la ĉina provincoFujian.
Tajvano estis cedita al la Japana Imperio en1895, post kiam dinastio Qing estis venkita en laUnua Ĉina-Japana Milito. Por kontraŭstari al japana okupado, la Qing-a guberniestro de Tajvano deklaris ĝin sendependa, kiel Respubliko Tajvano. Sed la sendependeco daŭris tra nur 184 tagoj.
Respubliko Ĉinio establiĝis sur la kontinento en1912 post la falo de la dinastio Qing. Post la japana kapitulaco al laAliancanoj en1945 je la fino de laDua Mondmilito, RĈ transprenis regadon de Tajvano.
En1949, laKomunista Partio de Ĉinio prenis al si plenan regadon de la kontinento kaj fondis laĈina Popola Respubliko. La RĈ-registaro fuĝis al Tajvano kaj daŭre asertas sin la laŭleĝa registaro de tuta Ĉinio. Hodiaŭ, la ĉefa insulo Tajvano konsistigas 99% de ĝia efektiva teritorio.
Respubliko Ĉinio reprezentis "Ĉinion" en Unuiĝintaj Nacioj ĝis1971. Ĉijare, laRezolucio 2758 rekonis konstantan membrecon de laPopola Respubliko enKonsilio pri Sekureca de UN, kaj RĈ eliris el UN. Post la perdo de UN-membreco, internacia rekono de Respubliko Ĉinio grade erodiĝis, dum plej multaj landoj ŝanĝis sian agnoskon de "Ĉinio" al ĈPR. Hodiaŭ, 21 UN-aj membroŝtatoj kajVatikano vivtenas oficialajn diplomatiajn rilatojn kun RĈ. Diplomatoj tutmonde evitas mencii la oficialan nomon "Respubliko Ĉinio" kaj anstataŭe uzas diversajn aliajn nomojn kiel "Ĉina Tajpeo", "Tajvano, Ĉinio" aŭ simple "Tajvano" por mencii RĈ.
En la1980-aj kaj fruaj1990-aj jaroj Tajvano ŝanĝiĝis de la unu-partiamilitreĝimo deKuomintango al plurpartia sistemo kun universala voĉdonado. Lablanka teroro, kiu la militreĝimo faris estas malkaŝita.
Tajvano vivtenas stabilan industrian ekonomion kiel rezulto de la rapida ekonomia kresko kaj industriigo kiu nomiĝis la "Tajvana Miraklo". Tajvano estas unu el la "Kvar Aziaj Tigroj" kaj membro deMonda Organizaĵo pri Komerco kajAzia-Pacifika Ekonomia Kunlaborado. La 21-a plej granda ekonomio en la mondo, ĝia alt-teknologia industrio okupas ŝlosilan rolon en la monda ekonomio. Tajvano klasiĝas alte rilate al libereco de la gazetaro, sanservo, publika eduko, ekonomia libereco, kaj homa disvolviĝo.
La komplikaĵoj de Tajvana historio ekde 1945 kreis kelkajn praktikajn problemojn por ĝiaj civitanoj. Ŝlosilaj inter tiuj estas la preciza naturo deTajvana nacia identeco, la dubasenca internacia politika statuso de Tajvano, kaj la malfacilajtrans-markolaj rilatoj. En Tajvano, tiuj aferoj generas debaton inter politikaj partioj kaj kandidatoj. ĈPR daŭre asertas la Politikon pri Unusola Ĉinio, laŭ kiu ĝi estas la sola laŭleĝa registaro de "Ĉinio" kaj Tajvano estas provinco de Ĉinio. ĈPR minacis uzi militforton kiel respondon al ajna formala deklaro de Tajvana nacia sendependeco aŭ ajna decido de ĈPR-aj gvidantoj ke paca ĉina unuiĝo ne plu eblas.
Ruĝa: Tajvano. Malhela: Landoj kun ambasadejoj de Tajvano. Malhelblua: Landoj kaj regionoj kun reprezentejoj de Tajvano. Hela: Landoj kaj regionoj kie reprezentejoj estas malestablitaj.
OrigineUsono kaj kelkaj aliaj landoj agnoskis Respublikon Ĉinion kiel la solan reprezentanton de la ĉina popolo kaj ĝis 1971 Tajvano estis membro de laUnuiĝintaj Nacioj. Sed ekonomia kaj politika fortiĝo de laPopola Respubliko Ĉinio (ĈPR) detruis iliajn esperojn pri baldaŭa kolapso de la komunista reĝimo en Pekino, kaj la1-an de januaro1979 Usono oficiale starigis diplomatiajn rilatojn kun ĈPR. Lokon de Tajvano en Unuiĝintaj Nacioj kaj la aliaj internaciaj organizaĵoj okupis ĈPR. Pekino oficiale proklamis politikon de "Unueca Ĉinio", kadre de kiu agnosko de ĈPR kiel la sola reprezentanto de la ĉina popolo iĝis antaŭkondiĉo de ladiplomatiaj rilatoj kun ĈPR. Pro tio preskaŭ ĉiuj landoj rompis diplomatiajn rilatojn kun Tajvano kaj agnoskis ĝin nura provinco de ĈPR[4].
En 2023 nurVatikano kaj 12 landoj-membroj de la Unuiĝintaj Nacioj havis kompletajn diplomatiajn rilatojn kun Tajvano kaj plejparte tio estis landoj etaj kaj malriĉaj, do influeblaj per la tiel nomata "dolara diplomatio" kiel amaskomunikiloj nomis klopodojn de Tajvano ricevi diplomatian agnoskon interŝanĝe al ekonomia subteno. En 2005 diplomatiajn rilatojn kun Tajvano rompisSenegalo kajGrenado, en 2006 —Ĉado, en 2007 —Kostariko, en 2008 —Malavio, en 2013 —Gambio, en 2016 —Santomeo kaj Principeo, en 2017 —Panamo, en 2018 —Salvadoro,Domingo kajBurkino, en 2019 — laSalomonoj kajKiribato, en 2023 —Honduro[5].
Iuj landoj plurfoje rompadis kaj restarigadis la diplomatiajn rilatojn kun Tajvano, sekvante ŝanĝojn de siaj registaroj kaj ekstera politiko. Tiel Burkino establis la rilatojn kun Tajvano en 1961 (sekvan jaron post sia sendependiĝo), rompis ilin post puĉo en 1973, reestablis post alia puĉo en 1994 kaj denove rompis en 2018[6]. Ekde tiamLesoto estas la sola lando en Afriko, kiu ankoraŭ havas diplomatiajn rilatojn kun Tajvano[7].
Tamen por iel praktike interagi kun Tajvano, ĉirkaŭ 50 landoj havas tie reprezentejojn, kiuj efektivigas plejparton de la funkccioj propraj al ambasadejo aŭ konsulejo. Tajvano reciproke havas reprezentejojn en pluraj landoj, kutime nomanate ilin "reprezentejo de Tajpejo". Ofte aliaj landoj kaj internaciaj organizaĵoj por priskribi Tajvanon uzas la vortumon "Ĉina Tajpejo"[4]. En amaskomunikiloj de ĈPR oni kutime parolas pri "alia bordo" dum al la internaciaj amaskomunikiloj kaj neregistaraj organizaĵoj estas rekomendite uzi vortumon ne "Ĉina Tajpejo" (kio povus esti traktata kiel identigo etna, ne nacia), sed "Ĉinio Tajpejo", kio klare difinas la insulon kiel unu el la regionoj de ĈPR[8].
Tajvano partoprenas la Olimpikojn ekde 1932, sed en 1976 kaj 1980 ĝi bojkotis la Ludojn, ĉar al ĝia teamo estis malpermesite uzi la nomonRespubliko Ĉinio. En 1981 enLaŭzano inter la Tajvana Olimpika Komitato kaj la Internacia Olimpika Komitato estis subskribita interkonsento. Ekde tiam anstataŭ laflago de Tajvano estas uzata laflago de la Ĉina Tajpeja Olimpika Komitato[8].
Por la parolingva ortografia sistemo : viduPe̍h-ōe-jī
La ĉefaj lingvoj parolataj en Tajvano estas laĉina normlingvo (oficiala lingvo de Respubliko Ĉinio), lahokiena (ofte nomata ankaŭ "la tajvana"), lahakaa, kaj la diversajindiĝenaj lingvoj. Dum en ĈPR oni adaptis la simpligitan skribon, tiuj reformoj ne okazis en Tajvano. El tio sekvas, ke oni skribas la ĉinajn lingvojn en tradicia skribo en Tajvano.
mapo de Tajvano farita perradaro, kiu kolore vidigas la insulan reliefon
Lajilana (ĉine: 寒溪語) estas kreoligitajapana lingvo parolata en kelkaj vilaĝoj de la distrikto Jilan [aŭ Lian, ndlr.], en nordorienta Tajvano. Ĝi estas kreola lingvo, kiu ekestis el lingva kontakto inter japanoj kaj la lokajatajaloj dum la kolonia periodo. La jilana estas listigita kiel endanĝerigata lingvo pro la malgranda nombro da restantaj denaskaj parolantoj kaj la kreskanta uzo de la ĉina, la oficiala lingvo de Tajvano.
Estis aperita en 1913, en tiama Formoso, dum la Japano regada, ESPERANTA LIBRETO eldonita per hektografio. Enhavis unuan paĝon, skribitan per la ĉina lingvo. Dua paĝo enhavas vortojn kaj notojn de himno al Mikado; tria paĝo “ La Espero". Sekvas proverboj, fabeloj kaj legendoj, kaj humoraĵoj. Lasta paĝo, reklamoj de Esperantaj Gazetoj.” Ekzistas grupo de Esperanto-parolantoj en Tajvano kiu interalie jam organizis Esperantan Festivalon de la Tajvana Literaturo.
Tajvano estas karakterizita kiel eksport-orientitakapitalisma-entreprenista ekonomio, kun malaltainflacio kaj senlaborecoprocento. Dum la lastaj tri jardekoj, la ekonomio de Tajvano kreskis kun rapideco de ĉirkaŭ 8% jare. Ekde la1950-aj jaroj, kiam Tajvano ricevis masivan ekonomian helpon deUsono, ĝia industrio disvolviĝis rapide. La parto de agrikulturo en lamalneta enlanda produkto malpliiĝis de 35% en la 1950-aj jaroj al nur 2.7% hodiaŭ.
Rilate al siaj aliaj najbaroj, Tajvano ne estis grave trafita de lafinanca krizo de 1997 en Azio. Alia faktoro, kiu distingas ĝin de siaj najbaroj, estas la fakto, ke ĝia ekonomio baziĝas ĉefe sur malgrandaj kaj mezgrandaj entreprenoj, kaj ne sur gigantaj korporacioj, kiuj regas la ekonomiojn deJapanio kajSud-Koreio, ekzemple.
La ekonomia prospero rezultigis investon de tajvana kapitalo en la najbaraj landoj enOrienta Azio, inkluzive de Ĉinio, kiu provizas tajvanan industrion per granda kvanto da laborantaj manoj. La interspaco inter la ekonomia graveco de Tajvano por ĝia granda rivalo, kaj la konstanta politika streĉiĝo kiu regas inter ĝi kaj Ĉinio, finfine kondukas al la recesio de la politika konflikto, kaj la konservado de la streĉastatus quo inter la landoj. Tajvano estas inkludita en la listo de la kvar tigroj de Azio kune kun Honkongo, Sud-Koreio kaj Singapuro.
La telekomunika merkato en la Respubliko estas regata de Chunghwa Telecom, kiu antaŭe estis parto de registara ministerio kaj estis privatigita dum 1996. La nacia flugkompanio de Tajvano estasChina Airlines.
Laŭ la Tutmonda Feliĉo-Raporto 2022, publikigita de la Reto de Solvoj por Daŭripova Evoluo de la Unuiĝintaj Nacioj, Tajvano estas la 26-a plej feliĉa nacio en la mondo kaj la plej feliĉa en Orienta Azio[9].
La ĉefaj etnaj grupoj en Tajvano estasĉinoj (96.45%) kaj tajvanaj indiĝenoj (2.45%). Krome estas minoritataj etnoj el Kontinenta Ĉinio,Honkongano,Makaano, kaj eksterlandanoj (1.10% entute).
Inter etnografiaj grupoj de ĉinoj estas hokloj, la hakaoj (19.3%), kaj postmilitaj migrintoj. La postmilitaj migrintoj signifas la popoloj, kiuj venis al Tajvano kun la Kuomintanga registaro post la Dua Mondmilito kaj la sekva Enlanda Milito de Ĉinio.
Sub la indiĝenoj estas diversaj popoloj. La ĉefaj grupoj estasAmis,Atajaloj,Paiwan,Bunun,Pujumoj,Rukai,Cou,Saisiyat,Yami,Thau,Kebalan,Truku,Sakizaya,Sedekoj,Hla’alua,Kanakanavu. Ankaŭ estasebenlandaj indiĝenoj.[10]
↑(eo) Abdulrosheed Fadipe,La jilana kreola lingvo de Tajvano: Revigligante la solan japan-bazitan kreolan lingvon en la mondo,Global Voices en Esperanto, la 21-an de majo 2025.