Movatterモバイル変換


[0]ホーム

URL:


Saltu al enhavo
Vikipedio
Serĉi

Tajlando en la Olimpikoj

El Vikipedio, la libera enciklopedio
la tajlanda teamo en la malferma ceremonio de 2008 en Pekino
Tajlando en la Olimpikoj

Flago de Tajlando
IOK-kodo THA
NOKOlimpika Komitato de Tajlando
Retejowww.olympicthai.org (taje)
Olimpika historio
Someraj Olimpikoj
1952 ·1956 ·1960 ·1964 ·1968 ·1972 ·1976 ·1984 ·1988 ·1992 ·1996 ·2000 ·2004 ·2008 ·2012 ·2016 ·2020 ·2024
Vintraj Olimpikoj
2002 ·2006 ·2014 ·2018 ·2022
vdr

Tajlandaj sportistoj unue en 1952 partoprenisolimpikon - ekde tiam oficiala tajlanda teamo partoprenas la somerajn olimpikojn, kaj ne maltrafis eventon ekde tiam, krom en laSomera Olimpiko 1980, kiam la teamo aliĝis al bojkoto de la ludoj en protesto pri la invado de armeaj unuoj Sovetunio je Afganion fine de 1979. Vintrajn olimpikojn kompare malgrandaj teamoj de la nacia olimpika komitato partoprenas ekde 2002, kun escepto de la evento de 2010.

Ĝis inkluzive la vintra olimpiko de 2022, la teamo sume atingis 10 orajn, 3 arĝentajn kaj 17 bronzajn medalojn, atingitajn ekde laSomera Olimpiko 1976. Fine ĝi havis la57-an rangon inter ĉiuj partoprenintaj teamoj. El la entute 35 medaloj atingitaj ĝis inkluzive la vintra olimpiko de 2022, 14 estis enhalterlevo, 15 enboksado kaj 6 entekvondo. Ĉiuj tiuj disciplinoj apartenas al la someraj olimpikoj: en vintra olimpiko ĝis nun ne atingeblis medalo. Inter landoj en Sudorienta Azio, Tajlando estas unua laŭ la nombro da oraj medaloj (10), kaj dua en la nombro da sumaj medaloj (35), nur malantaŭ la teamo de Indonezio kiu havas 37 medalojn. La plej sukcesaj Ludoj de Tajlando ĝis nun estis laSomera Olimpiko 2004 en Ateno, kie ili gajnis ok medalojn, tri el ili estis oraj.

La nacia Olimpika Komitato de Tajlando, kiestaja nomoคณะกรรมการโอลิมปิกแห่งประเทศไทย ในพระบรมราชูปถัมภ์ substrekas la patronecon de la tajlanda reĝo, kunordigas la teamojn - la organizaĵo estis kreita en 1948 kaj rekonita de la Internacia Olimpika Komitato en 1950.

Someraj Olimpikoj

[redakti |redakti fonton]

1952

[redakti |redakti fonton]

En laSomera Olimpiko 1960 enHelsinko partoprenis 8 tajlandaj sportistoj. Medaloj ne atingiĝis.

1956

[redakti |redakti fonton]

En laSomera Olimpiko 1956 enMelburno partoprenis 35 tajlandaj sportistoj. Medaloj same ne atingiĝis.

1960

[redakti |redakti fonton]

En laSomera Olimpiko 1960 enRomo partoprenis 20 tajlandaj sportistoj. Medaloj ne atingiĝis.

1964

[redakti |redakti fonton]

En laSomera Olimpiko 1964 enTokio partoprenis 54 tajlandaj sportistoj. Medaloj ne atingiĝis (la unua tajlanda olimpika medalo venos en 1976).

1968

[redakti |redakti fonton]

En laSomera Olimpiko 1968 enMeksik-Urbo partoprenis 41 tajlandaj sportistoj. Medaloj ne atingiĝis.

1972

[redakti |redakti fonton]

En laSomera Olimpiko 1972 enMunkeno partoprenis 35 tajlandaj sportistoj. Medaloj ne atingiĝis.

1976

[redakti |redakti fonton]

En laSomera Olimpiko 1976 enMontrealo partoprenis 42 tajlandaj sportistoj.

La teamo atingis sian unuan bronzan medalon. Fine ĝi havis la37-an rangon inter ĉiuj partoprenintaj teamoj.

1984

[redakti |redakti fonton]

En laSomera Olimpiko 1984 enLos-Anĝeleso, post okjara paŭzo, partoprenis x tajlandaj sportistoj.

La teamo atingis arĝentan medalon. Fine ĝi havis la33-an rangon inter ĉiuj partoprenintaj teamoj.

1988

[redakti |redakti fonton]

En laSomera Olimpiko 1988 enSeulo partoprenis x tajlandaj sportistoj.

La teamo atingis bronzan medalon. Fine ĝi havis la46-an rangon inter ĉiuj partoprenintaj teamoj.

1992

[redakti |redakti fonton]

En laSomera Olimpiko 1992 enBarcelono partoprenis x tajlandaj sportistoj.

La teamo atingis bronzan medalon. Fine ĝi havis la54-an rangon inter ĉiuj partoprenintaj teamoj.

1996

[redakti |redakti fonton]

En laSomera Olimpiko 1996 enAtlanta partoprenis 37 tajlandaj sportistoj.

La teamo atingis oran kaj bronzan medalojn. Fine ĝi havis la47-an rangon inter ĉiuj partoprenintaj teamoj..

2000

[redakti |redakti fonton]

En laSomera Olimpiko 2000 enSidnejo partoprenis 52 tajlandaj sportistoj.

La teamo atingis oran kaj 2 bronzajn medalojn. Fine ĝi havis la47-an rangon inter ĉiuj partoprenintaj teamoj.

2004

[redakti |redakti fonton]

En laSomera Olimpiko 2004 enAteno partoprenis 42 tajlandaj sportistoj.

La teamo atingis 3 orajn, arĝentan kaj 4 bronzajn medalojn. Fine ĝi havis la25-an rangon inter ĉiuj partoprenintaj teamoj.

2008

[redakti |redakti fonton]

En laSomera Olimpiko 2008 enPekino partoprenis 47 tajlandaj sportistoj.

La teamo atingis 2 orajn, 2 arĝentajn kaj 2 bronzajn medalojn. Fine ĝi havis la31-an rangon inter ĉiuj partoprenintaj teamoj.
Panipak Wongpattanakit, ormedalinto de 2020/21 en virinatekvondo ĝis 49 kg post jam bronza medalo en 2016 (jen en foto el 2018)

2012

[redakti |redakti fonton]

En laSomera Olimpiko 2012 enLondono partoprenis 37 tajlandaj sportistoj.

La teamo atingis 2 arĝentajn kaj 2 bronzajn medalojn. Fine ĝi havis la59-an rangon inter ĉiuj partoprenintaj teamoj.

2016

[redakti |redakti fonton]

En laSomera Olimpiko 2016 enRio-de-Ĵanejro partoprenis 54 tajlandaj sportistoj.

La teamo atingis 2 orajn, 2 arĝentajn kaj 2 bronzajn medalojn. Fine ĝi havis la35-an rangon inter ĉiuj partoprenintaj teamoj.

2020

[redakti |redakti fonton]

En laSomera Olimpiko 2020 enTokio, prokrastita al 2021, partoprenis 41 tajlandaj sportistoj.

La teamo atingis oran kaj bronzan medalojn. Fine ĝi havis la59-an rangon inter ĉiuj partoprenintaj teamoj.

2024

[redakti |redakti fonton]

Informoj pri la reprezentantoj en laSomera Olimpiko 2024 ĝis la11-a de aŭgusto 2024 enParizo ankoraŭ ne kompletas.

Vintraj Olimpikoj

[redakti |redakti fonton]

En vintra olimpiko la teamo ankoraŭ neniam atingis olimpikan medalon.

2002

[redakti |redakti fonton]

En laVintra Olimpiko 2002 enSallaga Urbo partoprenis 1 tajlanda sportisto: La skikuristo ประวัติ นาควัชระ, en oficiala latinliterigoPrawat Nakwatchara [praŭat nakŭaĉara], per angla latinliterigoPrawat Nagvajara, estis la unua tajlanda sportisto kiu kvalifikiĝis por vintrosporta disciplino. Ne surprize li ambaŭfoje estis la teama flagotenanto.

2006

[redakti |redakti fonton]

En laVintra Olimpiko 2006 enTorino same partoprenis unusola tajlanda sportisto. Teama flagotenanto duafoje estis la skikuristo ประวัติ นาควัชระ, en oficiala latinliterigoPrawat Nakwatchara [praŭat nakŭaĉara].

2014

[redakti |redakti fonton]

En laVintra Olimpiko 2014 enSoĉio partoprenis 2 tajlandaj sportistoj. Teama flagotenanto estis la alpa skiisto คเณศ สุจริตกุล, en oficiala latinliterigoKhanet Sucharitakun. Dua partoprenanto estis la klasika violinistinoVanessa-Mae, ankaŭ en alpa skiado, finante enslalomego kiel 67-a el entute 89 konkurantoj. La internacia federacio de skiado post la eventon pridubis ŝian kvalifikiĝon por la olimpiko, sed la arbitracia kortumo por sporto kaj sekve ankaŭ la IOK konfirmis la ĝustan kvalifikiĝon.

2018

[redakti |redakti fonton]

En laVintra Olimpiko 2018 enPjonĉango partoprenis 4 tajlandaj sportistoj. Teama flagotenanto estis มรรค จันเหลือง, en oficiala latinliterigoMak Chanlueang, persona nomo italeMarco, kiu havas italan kaj tajlandan civitanecojn kaj ĝis la 20-a jaro en 2015 konkuris nome de Italio.

2022

[redakti |redakti fonton]

En laVintra Olimpiko 2022 enPekino partoprenis 4 tajlandaj sportistoj. Teama flagotenantoj estis la itala-tajlanda alpa skiistoNicola Zanon kaj la same itala-tajlanda skikuristino คาเรน จันเหลือง, en oficiala latinliterigoKharen Chanlueang, Karen, la pli juna fratino de Mak, flagotenanto de 2018.

Eksteraj ligiloj

[redakti |redakti fonton]

Vidu ankaŭ

[redakti |redakti fonton]
Elŝutita el "https://eo.wikipedia.org/w/index.php?title=Tajlando_en_la_Olimpikoj&oldid=9015292"
Kategorio:

[8]ページ先頭

©2009-2026 Movatter.jp