Movatterモバイル変換


[0]ホーム

URL:


Saltu al enhavo
Vikipedio
Serĉi

Tajera mevo

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Kiel legi la taksonomion
Kiel legi la taksonomion
Tajera mevo

Biologia klasado
Regno:AnimalojAnimalia
Filumo:ĤordulojChordata
Klaso:BirdojAves
Ordo:ĤaradrioformajCharadriiformes
Familio:LaredojLaridae
Genro:MevojLarus
Specio:L. thayeri
Larus thayeri
WS Brooks, 1915,Buchanan Bay,Ellesmere Island
Konserva statuso
{{{220px}}}
Konserva statuso: Malplej zorgiga
Sinonimoj

Larus glaucoides thayeri

Aliaj Vikimediaj projektoj
vdr

LaTajera mevo (Larus thayeri) estas granda blankokapamevo, tio estasbirdo de la familio deLaredoj kaj ordo deKaradrioformaj.

Disvastiĝo

[redakti |redakti fonton]

Ĝi estas birdo propra deNorda Ameriko kaj reproduktiĝas en la rokaj arktaj insuloj deKanado kaj vintras ankaŭ en tiuj insuloj sed ĉefe en la marbordo de laPacifiko, el sudaAlasko al laKalifornia Golfo, kvankam estas vintraj loĝantaroj en laGrandaj Lagoj kaj la alta parto de la riveroMisisipo. Tiu specio estis iam kiel eventuala vaganto ĉeTamaulipas enMeksiko,Danio kaj aliaj partoj de okcidentaEŭropo kajJapanio.

Aspekto

[redakti |redakti fonton]

Intermeza interAmerika arĝentmevo kajBlankflugila mevo laŭ koloro kaj aspekto laTajera mevo (Larus thayeri) estis foje konsiderata kiel samspecia kun unu aŭ ambaŭ el la du menciitaj specioj. En nereprodukta plumaro ĝi havas helgrizajn suprajn partojn, kun rimarkindaj nigrecaj flugilpintoj kaj sufiĉe da bruna striado en kapo kaj kolo. En reprodukta plumaro ĝi havasmalhelgrizajn suprajn partojn, kun rimarkindaj nigrecaj flugilpintoj. Kapo, kolo, brusto, ventro kaj subflugiloj estas ĉefe blankaj kaj la kruroj estas rozkoloraj. La beko estas flava kaj estasruĝa makuleto en la suba makzelo antaŭ la bekopinto. La koloro de la irizo estas plej ofte malhela. Plenkreskulo pezas ĉirkaŭ 1 kg (900 ĝis 1100 g) kaj estas 52 ĝis 60 cm longa kun enverguro de 125 ĝis 135 cm. Somere kapo kaj kolo estas blankaj kaj la beko pli brilflava. Ambaŭ seksoj estas identaj. Junuloj estas brunaj, kun nigraj bekoj kaj kruroj kiuj poste rozkoloriĝas; ili atingas plenkreskan plumaron post kvar jaroj.

Kutimoj

[redakti |redakti fonton]

Vintre ĝi troviĝas en etaj grupoj demiksitaj aroj de grandaj mevoj, kvankam la specio povas ariĝi en grandaj aroj per si mem en kelkaj lokoj. Somere la specio troviĝas en tundro de altaj arktaj insuloj. Ili reproduktiĝas ankaŭ en miksitaj kolonioj ĉe klifoj aŭ rifoj. La ino demetas 2 aŭ 3 bluajn aŭ brunverdajn ovojn en nestoj kovritaj de herbo, musko aŭ likenoj. Ambaŭ gepatroj kovas dum 23 ĝis 27 tagojn kaj manĝigas la idojn.

La voĉo konsistas el miaŭo kaj kriantaj notoj “kiu-kiu-kiu”, simila al tiu deAmerika arĝentmevo.

Ili manĝasfiŝojn,kalmarojn,krustulojn, ovojn kaj birdidojn, berojn, kadavraĵojn kaj aliajn putraĵojn aŭ rubaĵojn. Ili povas plonĝi.

Taksonomio

[redakti |redakti fonton]

Okazas longdaŭra debato pri la taksonomia statuso de tiu specio, ĉar kelkaj fakuloj konsideras laTajera mevo kiel la malhelan formon de laBlankflugila mevo, kaj laKumliena mevo (foje konsiderata kiel subspecio ĉu de laTajera mevo ĉu de de laBlankflugila mevo) kiel intermeza ekzemplo, formante geografianmutacion pli ol aparta specio. LaAsocio de Amerikaj Ornitologoj konsideris la specionTajera mevo kiel subspecion de laAmerika arĝentmevo el 1917 ĝis 1973, kiam ili decidis ke ĝi estu separata specio disde la Arĝentmevo. Dum multfoje oni pludaŭre sugestis ke tiu specio estu pli bone subspecio aŭ eĉ formo deBlankflugila mevo, la AAO kaj la kampogvidistoj de Nordameriko plukonsideras la specionTajera mevo kiel separata specio. LaAsocio de Britaj Ornitologoj samopinias kun la periodaĵoBirds of North America konsiderante la tri birdojn kiel formojn deBlankflugila mevo.

Kaj la komuna kaj la scienca nomoj omaĝas la ornitologonJohn Eliot Thayer.

Referencoj

[redakti |redakti fonton]

Literaturo

[redakti |redakti fonton]

Eksteraj ligiloj

[redakti |redakti fonton]
Elŝutita el "https://eo.wikipedia.org/w/index.php?title=Tajera_mevo&oldid=8070143"
Kategorioj:
Kaŝitaj kategorioj:

[8]ページ先頭

©2009-2025 Movatter.jp