Movatterモバイル変換


[0]ホーム

URL:


Saltu al enhavo
Vikipedio
Serĉi

Tajbero

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Kiel legi la taksonomion
Kiel legi la taksonomion
tajbero

Biologia klasado
Regno:PlantojPlantae
Divizio:AngiospermojMagnoliophyta
Klaso:dikotiledonulojdicotyledones
Ordo:Rosales
Familio:Rozacoj ‘’Rosaceae
Genro:Rubuso Rubus
Specio:Rubus fruticosus x idaeus
'Rubus fruticosus x idaeus'
L.
Aliaj Vikimediaj projektoj
vdr
floro de tajbero

Tajbero (Rubus fruticosus x idaeus, angleTayberry) estas en la jaro 1962 surmerkatigitaberfrukto. Ĝi nomiĝas laŭ la skota riveroTay, skotgaeleTatha

Ĝi estas interkruciĝo elnigra rubuso kajframbo. Tajbero estis produktita en la jaro 1962 fare de Derek Jennings kaj David Mason en la „Skota Plantesplora Instituto (Scottish Crops Research Institute) en Invergowrie/Inbhir Ghobhraidh en Skotlando. Tajberaj arbustoj estas relative fortikaj kaj frostorezistaj, kial ili estas ŝatataj en Skotlando. La planto similas laŭ la habito al frambo kaj estas, kiel tiu, ĉ. 4m longaj kun firmajpikaĵoj kovritaj grimpotigoj. Ĝiaplurfrukto similas al la frukto de frambo, sed estas pli longa kaj iom konusa.

La rikolto estas ekde la mezo de julio. La fruktoj estas acidaj kaj tial ili estas malpli manĝataj freŝe. Ili bone taŭgas por farikonfitaĵon, saŭcojn, kaj aliaj fruktaĵojn.

Tajberoj estas fruktoz-malriĉaj fruktoj. Homoj kun fruktozo-alergio bone bone digestas la berojn.

La bierfarejoWilliams Bros Brewing Co enAlloa (Skotlando) faras bieron el tajbero. Ĝi nomiĝasRóisin.[1]

Referencoj

[redakti |redakti fonton]
  1. Arkivita kopio. Arkivita ella originalo je 2014-12-08. Alirita 2014-12-06 .
Elŝutita el "https://eo.wikipedia.org/w/index.php?title=Tajbero&oldid=8724843"
Kategorioj:

[8]ページ先頭

©2009-2025 Movatter.jp