Movatterモバイル変換


[0]ホーム

URL:


Saltu al enhavo
Vikipedio
Serĉi

Taja lingvaro

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Taja lingvaro
ภาษาไตp̣hās̛̄ātay
lingva familio • lingva subfamilio
Kam–Tai
Parolata enSudaĈinio (Gŭangŝjio,Gŭiĝoŭo,Junano kajGŭangdongo),Sud-Orienta Azio
Denaskaj parolantojĉ. 70 milionoj
Lingvistikaklasifiko
Kradaja
Taja lingvaro

Lingvaj kodoj
Lingvaj kodoj
  ISO 639-2tai
Angla nomoTai
Franca nomolangues taï
vdr
La tajaj lingvoj estas:
  •  Norda taja / Norda ĝŭanga
  •  Centra taja / Centra ĝŭanga
  •  Sudokcidenta taja / taja
  • Lataja lingvaro (ภาษาไต p̣hās̛̄ātay) estas branĉo de lakradaja lingvaro. Parolantoj nombras ĉirkaŭ 70 milionoj. La plej multnombraj popoloj de la familio estastajoj,laŭoj,ĝŭangoj kajŝanoj.

    Nomo

    [redakti |redakti fonton]

    Tai,Taja, kajDai estas ofte uzata de parolantoj de multaj tajaj lingvoj. Laŭaj lingvistoj, tamen, emas opinii ke la siama-taja apartenas al la laŭa lingvo. Kelkaj lingvistoj ŝatas nomi la norman tajan "siama lingvo". Same, aliaj povus nomi la taj-kadajan lingvaron "daja lingvo".

    La lingvaro foje nomatas "ĝŭanga lingvaro" en Ĉinio kaj "Nung" en Vjetnamio.

    Etnogeografia distribuo

    [redakti |redakti fonton]

    LaŭEthnologue

    [redakti |redakti fonton]

    Jen la listo de subgrupaj lingvoj laŭEthnologue:[1]

    • Kuan (lingvo de Laoso)
    • Rien (lingvo de Laoso)
    • Tai Do (lingvo de Vjetnamio)
    • Tai Pao (lingvo de Laoso)
    • Tay Lhang (lingvo de Laoso)
    • Centra taja lingvaro (Central Tai languages)
      • 6 diversaj ĝŭangaj (Ĉinio) kaj 4 aliaj lingvoj (Vjetnamio)
    • Nord-taja lingvaro (Northern Tai languages)
      • 10 diversaj ĝŭangaj kaj labujia (Ĉinio), laSaek kajTai Mène (Laoso), kaj laYoy (Tajlando)
    • Sudokcidenta-taja lingvaro (Southwestern Tai languages)
      • 33 lingvoj (Barato, Birmo, Laoso, Ĉinio kaj Vjetnamio)
    skribaĵo "bonkora elefanta rajdisto" en alfabetoj de diversaj tajaj lingvoj.

    Li (1977)

    [redakti |redakti fonton]

    La propono deLi (1977) (norma kategorio).

    Tai 

    Nord-taja lingvaro



    Centra-taja lingvaro



    Sudokcidenta-taja lingvaro



    La propono deGedney (1989).

    Tai 

    Nord-taja lingvaro




    Centra-taja lingvaro



    Sudokcidenta-taja lingvaro




    La propono deHaudricourt (1957).

    Tai 


    Nord-taja lingvaro



    Centra-taja lingvaro




    Sudokcidenta-taja lingvaro



    Alia

    [redakti |redakti fonton]
    Sen fontoj!
    Ĉi tiu sekciocitas neniun fonton.
    Vi povasplibonigi ĝin, aldonantefidindajn fontojn. Senfontaj asertoj povas esti forigitaj.
    Specifu la daton:{{Sen fontoj|temo|monato jaro|sekcio=jes}}

    Etnogeografia distribuo estas jena (mln):

    LingvogrupoSUEŭropoAzioAfrikoAmerikoOceanioMondo
    Golaŭoj--0.06---0.06
    Dung-ŝujoj--1.80---1.80
    Lioj--0.86---0.86
    Siamaj tajoj--66.74-0.05-66.79
    Totalo--69.46-0.05-69.51

    SU - Teritorio de iamaSovetunio senbaltaj landoj.[mankas fonto]

    Ĝŭangoj
    Pli detalaj informoj troveblas en artikoloĜŭangoj.
    Laŭoj
    Pli detalaj informoj troveblas en artikoloLaŭoj.
    • Popolo, ĉefloĝantoj deLaoso (2,95 mln). Loĝas ankaŭ en nordo kaj nordoriento deTajlando (15 mln) kaj en aliaj landoj kiuj estis enHindoĉinio. Totala kvanto: 18 mln (1992).
    • Lingvo: laŭa.
    • Kredantoj: budhistoj.
    Siamaj tajoj
    Pli detalaj informoj troveblas en artikoloTajoj.
    • Popolo de taja grupo, ĉefloĝantoj deTajlando (29,5 mln). Totala kvanto: 29,7 mln (1992).
    • Lingvo: Lasiama.
    • Kredantoj: budhistoj.
    Ŝanoj
    • Popolo de taja grupo en sudoriento deBirmo (2,85 mln), enTajlando kajLaoso. Totala kvanto: 2,93 mln (1987).
    • Kredantoj: precipe budhistoj.

    Referencoj

    [redakti |redakti fonton]
    1. Ethnologueangle
    Elŝutita el "https://eo.wikipedia.org/w/index.php?title=Taja_lingvaro&oldid=8935399"
    Kategorioj:
    Kaŝitaj kategorioj:

    [8]ページ先頭

    ©2009-2025 Movatter.jp