Movatterモバイル変換


[0]ホーム

URL:


Saltu al enhavo
Vikipedio
Serĉi

Taiz

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Koordinatoj:13° 34′ 44″ N44° 01′ 19″ O / 13.57889 °N, 44.02194 °O /13.57889; 44.02194(mapo)
Taiz
arabe تعزTaʿizz
urbo
Fortreso Kairo en Taiz
Provinco Ta'iz • urbego
Oficiala nomo: تعز
ŜtatoJemeno Jemeno
DuoninsuloAraba duoninsulo
GubernioGubernio Taiz
Historiaj regionoj
4
 - Ajubidoj
 - Ŝarabo
 - Reĝlando Jemeno
 - Suda Jemeno
MontaroMontaro Sabir
MemorindaĵojMoskeo Mudhaffar,Aŝrafija-moskeo
SituoTaiz
 - alteco1 370 m s. m.
 - koordinatoj13° 34′ 44″ N44° 01′ 19″ O / 13.57889 °N, 44.02194 °O /13.57889; 44.02194(mapo)
Loĝantaro615 467 (2005)
Unua skribmencio6-a jarcento heĝiro
HorzonoUTC (UTC+3)
Taiz (Taiz (urbo))
Taiz (Taiz (urbo))
DEC
Situa mapo de Taiz
Taiz (Jemeno)
Taiz (Jemeno)
DEC
Situo enkadre de Jemeno
Vikimedia Komunejo: Ta'izz
vdr
Ĝardeno de Kastelo Kairo en Taiz
La urbocentro kun la Aŝrafija-moskeo

Taiz (arabe تعزّ, latinliterigoTaʿizz) estas urbo deJemeno. Laŭ la stato de 2005 en la urbo vivis615 467 loĝantoj.

La urbo situas en la samnoma gubernio Taiz kaj estas ties ĉefurbo.

Geografio

[redakti |redakti fonton]

La urbo Taiz situas en la montara parto de Jemeno en alteco de 1370 metroj super la marnivelo inter la urbojAdeno kajSanao, sed ankaŭ havas ligojn al la jemenaj havenoj ĉe laRuĝa Maro,Al-Hudaida kajMokha.

Historio

[redakti |redakti fonton]

Sub la regado de la egiptia dinastioAjubidoj (1178-1228) kaj la turkmendevena dinastioRasulidoj (1228-1454), la urbo estis unu el la ĉefurboj de Jemeno. Tiu fakto kaŭzis signifan nombron de historiaj konstruaĵoj. Ekzemplo estas la Aŝrafija-moskeo, konstruita en la epoko de la Rasulidoj. La berbera esplorvojaĝistoIbn Battuta en la 14-a jarcento nomas la loĝlokon "floranta urbo".

En la 16-a jarcento la urbo plurfoje estis okupata fare de la armeo de laOtomana Imperio. Tiutempe en la urbo ankaŭ ekzistis grava islama edukejo. Sub la regado de la jemena reĝoAhmad ibn Jahja (1948-1962) la urbo lastfoje iĝis reĝa rezidejo kaj nacia ĉefurbo deNorda Jemeno.

Ekonomio

[redakti |redakti fonton]

La urbo estas la centro de jemenakultivo de kafo. Krome floras la produktado deteksaĵoj, la metio detanado kaj lajuvelarto.

Elŝutita el "https://eo.wikipedia.org/w/index.php?title=Taiz&oldid=9035833"
Kategorioj:
Kaŝitaj kategorioj:

[8]ページ先頭

©2009-2025 Movatter.jp