Lasunleviĝo (maldekstre) kajsunsubiro (dekstre) de unu tago estas kune metitaj en la sama fotokadro.Laŭ la landoj kaj kulturoj la diversaj kalendaroj prezentas la tagon de la semajno kun fino endimanĉo kie en tiu ĉi aŭ kun la dimanĉo ĉe la komenco.Mapo de taglumo sur la tero.
Tago estas unu el multaj unuoj detempo. Ĝi ankaŭ povas signifi la tempon inter leviĝo kaj subiro de lasuno. Ankaŭ vorto "tago" povas signifi plenan (24-horan) ciklon delumo kaj mallumo, tamen por la lasta pli preciza termino estasdiurno. LaŭSistemo Internacia de Unuoj, unu diurno egalas al 86400sekundoj, aŭ 86401 sesupersekundo estas necesa (pro la plimalrapidiĝo deTero).
La hodiaŭa tago estas la16-a de marto2025. Indikon de konkreta tago oni nomasdato. La tago komenciĝas je meznokto kaj havas 24 egalajnhorojn.
Oni nomastago (de lagermanaTag) la tempodaŭron kiun uzas laTero ekde laSuno estas en la plej alta punkto super lahorizonto ĝis ĝi revenas al sama punkto. Temas pri unu el la formoj por mezuri latempon — la unua kiun havis la homo — kvankam la disvolvigo de laAstronomio montris ke, depende de la referenco uzata pora mezuri unu rond-iron, temas prisuntempo aŭ desidera tempo — la unua uzas kiel referenco laSunon dum la dua uzas kiel referenco lastelojn —. Se oni mencias simple nur la terminon "tagon" sen alia kromtermino, oni subkomprenas, ke temas priaveraĝa suntago, bazo de la civila tempo, kiu estas dividata en 24 horoj, de po 60minutoj, de po 60sekundoj, kaj daŭras tiele 86 400sekundojn.
Pli detalaj informoj troveblas en artikoloSuntempo.
Sur planedo kiel la Tero, la "astronomia[1]" tago estas pli mallonga ol suntago. Al unua momento, Suno kaj malproksima stelo situas fronte el lokaĵo sur la Tero (ruĝa punkto). Al dua momento, la planedo turniĝis unufoje ĉirkaŭ si mem kaj la malproksima stelo situas denove fronte la lokaĵo (1 → 2 = Astronomia tago). Sed iom da tempo restas antaŭ ol la suno estu denove fronte (1 → 3= Suntago).
Lasuntempo aŭvera tempo estastempkalkulado bazita laŭ lasuna pozicio enĉielo.La ŝajna suntempo baziĝas sur la ŝajna suntago. La ŝajna suntago varias tra la jaro, kaj la efektoj de la variaĵoj produktas 16-minutajn sezonajn dekliniĝojn el la signifa suntago. Estas du kialoj de la varioj de la ŝajna suntago:
Averaĝa suntago estas la koncepto uzita por ĉiuj ĉiutagaj aferoj. Ĝi difiniĝas kiel la tempodaŭro kiun uzas la Suno por alveni du sinsekvajn fojojn en lameridiano de la observanto, laŭ jara averaĝo. La tagoj havas varian daŭron, laŭ la jarepoko en kiu oni estas. Tiu varieblo estas kaŭzata de la ekstercentreco de la tera orbito kaj de la oblikveco de la ekliptiko. Je praktika konsidero oni uzas la koncepton de averaĝa suntago, kiu havas daŭron de 24 horoj aŭ kio egalas, de 86.400sekundoj.
Laŭ la sama referenco, nome la Suno, estas la koncepto detropika jaro aŭ tropikjaro, nome daŭro kiun uzas la Tero por sia jara movo. Dum unu tropikjaro la Tero faras 365,242189 rondiron ĉirkaŭ sia akso, kaj tiele unu tropikjaro daŭras 365,242189 averaĝaj suntagoj.
Pli detalaj informoj troveblas en artikoloSidera tago.
Lasidera tago estas la tempodaŭro inter du sinsekvaj transiroj de la mezaekvinokso, aŭ egale, estas la tempodaŭro inter du sinsekvaj transiroj destelo en la lokameridiano. Por difinita observanto la sidera tago ekas kiam laVerna punkto trapasas sianmeridianon.
En unutropikjaro la Tero faras 365,242189 rondirojn ĉirkaŭ siaakso rilate al la Suno, sed rilate al la steloj ĝi faras unu plian rondiron: nome 366,242189. Oni povas akiri alproksimigon sufiĉe akuratan de la valoro de la sidera tago jene:
La sidera tago rezultas esti iomete malpli ol 24 horoj: nome 23 h 56 min 4 s, proksimume.
En observaastronomio oni uzas la koncepton desidera tempo. Supozinte ke hodiaŭ oni liniigas stelon kaj oni notu la horon, morgaŭ tiu stelo atingos la saman linigon ĉirkaŭ 3 min 55,9 s antaŭe.
Aliflanke, oni devas distingi inter la periodo de rondiro de la Tero rilate al la steloj kaj la sidera tago propre dirita. Ĉar la meza ekvinokso estas movebla punkto pro laprecesio, la sidera tago estas 0,0084 sekundojn pli mallonga ol la rondira periodo rilate al la steloj.
Rezume:
Rondira periodo rilate al la steloj: 23 h 56 min 4,0989 s
Tiu tempopeco, rigardata rilate al la uzo, kiun ni faras el ĝi.[3]
En pluralo, kieltagoj: Periodo de la homa vivo.[3]
Tiu diverseco okazas ankaŭ en aliaj lingvoj. Por eviti konfuzojn inter la unuaj signifoj, enEsperanto kaj en kelkaj lingvoj oni uzas la terminon "diurno", kiu pli precize signifas la tempoperiodon de 24 horoj (unua kaj tria signifo sed ne la dua en PIV, kiun oni rezervas por "diurno", egale al tago plus nokto, laŭ tiu dua signifo).
Estas sep tagoj ensemajno laŭ lagregoria kalendaro, kun diferencaj, sinsekvaj kaj ciklaj nomoj: iliaj esperantaj nomoj devenas plejparte de lalatina lingvo (trans lafranca) krom "sabato", kiu devenas de lahebrea lingvo. La tagojn de la semajno oni nomis el epoko deRomio reference al la sep planedoj de la klasikaastronomio. Ankaŭ oni nombras ilin, starte ĉu el dimanĉo, ĉu el lundo aŭ el sabato laŭ la koncerna socio kaj tradicio. Ekzemple inter eŭropaj lingvoj nur laportugala lingvo nombras el dua ĝis sesa por lundo ĝis vendredo, kiel heredo de araba kulturo; ankaŭ enaraba lingvo oni nomas la tagojn de la semajno.
La plej antikva referenco al asocio inter la sep tagoj de la semajno kun ĉielaj korpoj estas en la titolo de la verko (perdiĝinta) dePlutarko (46-120 n.e.) titolitaKial la tagoj de la semajno nomumitaj laŭ la planedoj sekvas ordon diferencan disde la realo?[4]Inter la 1-a kaj 3-a jarcentoj laRomia Imperio anstataŭis laŭgrade la romian kalendaron (semajno de la merkato) de ok tagoj per la semajno septaga. La ordo de la tagoj estis Suno, Luno, Ares, Hermes, Zeŭso, Afrodita, kaj Ĥronos, nomitaj laŭ la ĉielaj korpoj kiu prezidis la unuajn horojn de ĉiu tago, laŭ laastrologio de lahelenisma epoko. El Grekio la planedaj nomoj de la semajno pasis al romianoj, kaj de la latina al aliaj lingvoj de la sudo kaj okcidento de Eŭropo, kaj siavice al aliaj lingvoj kiuj estis influitaj de tiuj.
Laptolemea sistemo de planedaj sferoj asertas, ke la ordo de la ĉielaj korpoj, el plej malproksima al plej proksima al la Tero estas jena:Saturno,Jupitero,Marso,Suno,Venuso,Merkuro,Luno, aŭ, objektive, la planedoj ordiĝas el plej malrapidaj al plej rapidaj laŭ ili aperas en la nokta ĉielo.[5]
Vendredo (fr:vendredi, la:dies Veneris), tago de diinoVenera
Sabato (it:sabato, he:ŝa'bat), tago por ripozo kaj adoro dedio (ŝabato)
Dimanĉo (fr:dimanche, la:dies dominicalis), tago de laSinjoro (dominus)
Pli malpli la samon oni disvolvigas en Esperanto per dupaĝa artikolo, sed aldone estas komparoj inter diversaj lingvoj, kaj ĉefe de familioj latinida, ĝermana kaj slava. Krome estas interesa poeziaĵeto de Vilho Setala nome "La semajno":
La kalendaro sekvas lasunon, ne lalunon, tiel ke la komenco de printempo estas fiksita je la 21-a de marto.
Februaro kutime havas 28 tagojn, sed en lasuperjaro ĝi havas 29 tagojn. Do, en la jaroj 1992,1996, 2000 kaj 1600 ĝi havis 29 tagojn, sed en la jaroj 1993,1994, 1900 kaj 1700 ĝi havis 28 tagojn. En la julia kalendaro,kontraste, februaro havis 29 tagojn en la jaroj 1900 kaj 1700.
Pro tio, la meza gregoria jaro havas 365,2425 suntagojn, dum la julia havas 365,2500. La suna jaro mem estas 365,24219878 suntagoj. La gregoria jaro estas 25,96sekundojn tro longa (kio fariĝos unu tago post 3320 jaroj).
La koncepto de tago ne formas parton de laInternacia sistemo de unuoj, IS,[7] sed oni akceptas ĝian uzadon.[8] La difinon de tago oni faras laŭ la unuo de tempo de la Internacia Sistemo, nome lasekundo, kaj tiukadre unu tago samvaloras al 86 400 sekundoj. Ĉar la difino de sekundo estas la daŭro de 9 192 631 770periodoj deradiado korespondaj al la transiro inter du niveloj de la hiperfajna strukturo de la fundamenta stato decezio 133,[9] unu tago samvaloras al 794 243 384 928 000 periodoj.[10]
Unu tago en la tempa skalo nomitaUniversala Tempo Kunordigita (UTC aŭ UTK) povas inkludi kroman unualdonan sekundon ĉu pozitivan ĉu negativan, kaj tial ĝi povas havi 86 399 aŭ 86.401 sekundojn.
Decimal clock face, made in around the start of the 19th century
Variajn proponojn oni faris pridekuma tempo kajmetra tempo, sed ili ne redifinas tagon, kaj uzas la konceptojn de tago aŭ desidera tago kiel baza unuo. Dekuma tempo estas la reprezentado de tempo de la tago uzanta unuojn, kiuj rilatas dekume. Oni ofte uzas tiun terminon aparte por la franca revolucia tempo, kiu disigas la tagon en dek dekumajn horojn, kiuj konsistas el po 100 dekumaj minutoj po 100 dekumaj sekundoj, kontraŭe al la pli kutima tempo. Metra tempo estas la mezuro de tempintervalo uzanta la metran sistemon, kiu difinas lasekundon kiel bazo de la tempounuo kaj obloj kaj malobloj unuoj formitaj de metraj prefiksoj, kiel kilosekundoj kaj milisekundoj. Ĝi ne difinas la tempon de la tago, ĉar tion difinas multaj temposkaloj, kiuj povas esti bazitaj je metra difino de la sekundo. Aliaj tempomezurunuoj, kiel minuto, horo kaj tago estas akceptitaj por uzado kun la moderna metra sistemo, sed ne kiel parto de ĝi.
Metra tempo uzas metrajn prefiksojn por refenci tempon. Ĝi uzas la tagon kiel bazan unuon, kaj pli malgrandaj unuoj estas frakcioj de tago: metra horo (deci) estas 1⁄10 (unu dekono) de tago; metra minuto (milli) estas 1⁄1000 (unu milono) de tago; ktp.[11] Simile, en dekuma tempo, la longo de tago estas stata por normala tempo. Unu tago estas dividita ankaŭ en 10 horoj, kaj 10 tagoj estas tagdeko – ekvivalenta al semajno. Tri tagdekoj faras unu monaton.[12]: 35. Variaj dekumtempaj proponoj kiuj ne redifinas la tagon: la propono de Henri de Sarrauton retenas tagojn, kaj subdividas horojn en 100 minutoj;[12]: 42; en la propono de Mendizábal kaj Tamborel, la sidera tago estis la baza unuo, kaj oni faras subdividojn el tio;[12]: 42–43; kaj la propono de Rey-Pailhade dividis la tagon en 100cés.[12]: 42.
Luno kaj suno en suna eklipso de la 7a de oktobro 2010.
Por la plej granda parto de latagaj animaloj, la tago ekas nature en lasunleviĝo kaj finiĝas je lasunsubiro. La homaj estaĵoj, pro siaj kulturaj normoj kaj scienca sciaro, uzis tre diversajn limojn por la koncepto de tago.
En laAntikva Egipto kaj enMezopotamio, la tagon oni ekkalkulis el la sunleviĝo. En laAntikva Grekio, la startpunkto estis la noktiĝo. En laAntikva Romo, la tago ekis meznokte, kiel en la aktualo.[13] Lajuda tago startis je la sunsubiro aŭ je la noktiĝo (kiam aperas tri steloj de duamagnitudo). Mezepoka Eŭropo sekvis tiun tradicion, konata kielflorenca alĝustigo: en tiu sistemo, referenco kiel «du horojn en la tago» signifis «du horojn post la sunsubiro» kaj, tial, la tempon dum la nokto oni devis ŝanĝi al unu antaŭa tago laŭ la kalendaro de lamoderna kalkulo. Tial, tagoj kielKristnaska Antaŭtago,Halloween aŭ la Antaŭtago de Sankta Agneso estas la restaĵoj de la malnovaj tradicioj kiam la religiajn festojn oni iniciatis la antaŭtagojn. La komuna aktuala konvencio referenca al civila tago startas noktomeze, tio estas je la 00:00 (inkluzive) kaj daŭras 24 horojn, ĝis la 24:00 (ekskluzive).
La tagon oni povas kompreni laŭ koncepto de la tempo en kiuoni laboras: nome la laboro de unu persono en unu tago. De tie devenas la terminoj kaj esprimojlabortago,laborebla tago,dungi personojn por unu tago kaj derivitaj konceptoj kieltagpago (salajro por unu labortago) kajtaglaboristo. Ĝenerale unu labortago estas komponita de ĝis ok horoj, laŭ la validalaborjuro en multaj landoj, kvankam tio dependas de la propra laborjuro de ĉiu lando.[14][15][16] Fakte laokhora labortago estis unu el la plej malnovaj postuloj de lalaborista movado. Tamen antaŭ tiu postulado en landoj kie okazis laIndustria Revolucio estis oftaj labortagoj de multe pli ol ok horoj, eĉ ĝis duoble. Ankoraŭ tio okazas en nedisvolvigitaj landoj, ĉefe en apartaj sektoroj (ekzemple en agrikulturo] porrikoltado de specifaj kultivoj necesas plenumi la taskojn antaŭ ŝanĝo de la vetero, de la stato de maturiĝo ktp.).
Festotago esta la malo de labortago, tio estas, tago kiun la oficialajuro agnoskas oficiale por la ripozo kaj la distro (escepte ĉe urĝaj servoj kaj profesioj nepraj aŭ kun specifaj horaroj). Pro historiaj tialoj, kutime oni konsideras festotago unu fiksitan tagon en la semajno; tiu tago koincidas kun ladimanĉo (en landoj de kristana tradicio), lavendredo (ĉe la landoj de islama tradicio), kaj lasabato (ĉe Israelo kaj judaj komunumoj). Ĝenerale tio estas memoro pri la rakonto de la kreado de la mondo laŭ la religioj de laBiblio (Abrahamaj religioj), kiam Dio ripozis post sep tagoj de kreado.[17]
Krom la semajnaj ripoztempoj, estas festotagoj la datoj markitaj en ĉiu lando, por ekzemplo kiel memoro de historiaj okazaĵoj (bataloj, malkovroj, unuigoj, sendependigoj ktp.), la tago de sankta patrono aŭ de aliaj religiaj aŭ politikaj figuroj adorataj. En tiuj tagoj, krom malpermeso labori, kutime oni celebras ilin per specifafesto.[18] Aparta sistemo estas en landoj de kristana tradicio, nome laSankta Semajno en kiu aparta okazaĵo de lapasiono deKristo estas rilatita kulture al specifaj tagoj, nome laSankta Vendredo al lia morto kaj laSankta Dimanĉo al liaresurekto; krome la antaŭa dimanĉo estas tago rilata al la triumfa eniro deJesuo enJerusalemon. Alia aparta festotagaro estas la tuta monatoRamadano en la landoj de laIslama mondo, en kiu ĉefe la starta kaj la fina tagoj estas speciale celebritaj.
La festotagoj estas agnoskitaj en la laboraljuro kiel pagendaj tagoj, kvankam oni ne laboras tian, kielrajto de la laboristoj. La festotagojn de ĉiu jaro (la oficiala laborkalendaro) oni fiksas oficiale per registara dekreto (ĉu ŝtata ĉu subŝtata), sed ĉiu sektoro aŭ entrepreno povas decidi la fiksadon de aldonaj festotagoj. Oni devas ne konfuzi la festotagon kun la jaralibertempo, periodo kutime pli longa de labora ripozado, en multaj landoj de unu monato.[19][20]
Oni indikas en teraj tagoj la daŭron de lasidara tago de la diversaj planedoj (kaj ne la daŭron de lasuna tago). La indikitaj ciferoj estas rondigitaj je nur du dekumaj ciferoj.
Internacia tago estas tago dediĉita al aparta temo. Ili estas aŭ internaciaj tagoj, aŭ mondaj tagoj dekretitaj deUnuiĝintaj Nacioj por atentigi pri gravaj internaciaj aferoj, ĉefe problemoj solvendaj, aŭ subtenitaj de institutoj aŭ asocioj kaj vaste agnoskitaj tra la mondo. Kutime temas pri la ĝeneraligo de lokaj datrevenoj kaj postuloj de la civila socio. En tiuj tagoj kutime oni realigas kampanjojn de konsciigo, kunsidoj kaj interkonsentoj.[26][27]
LaZamenhofa Tago (15-a de decembro) estas la naskiĝtago deL. L. Zamenhof (1859-1917), la iniciatinto deEsperanto, kaj la plej vaste celebrata festotago enEsperantujo. Ĝi estas samtempe la Tago de la Esperanto-libro kaj la Tago de la Esperanto-kulturo. En tiu tago (aŭ en alia konvena semajntago ĉirkaŭ ĝi) esperantistoj tra la mondo okazigas specialajn renkontiĝojn por festi la okazon. La idearo de Esperanto kaj la proksimeco de la Zamenhofa tago alKristnasko instigas la kunvenintojn interŝanĝadi donacojn (prefere librojn verkitajn en Esperanto) kaj bondezirojn. Foje okazas dum tiaj kunvenoj ankaŭ prelegoj pri L. L. Zamenhof.
EnUniversalaj Kongresoj de Esperanto specifaj tagoj estas aparte dediĉitaj al unuopaj programoj kaj aferoj. En la lastaj jar(dek)oj tiujn kongresojn oni organizas laŭ laŭtaga strukturo. Ĉio startas per Solena Malfermo okazanta endimanĉo (kutime matene); lalundo estas kromnmita "Kleriga Lundo", kun specifaj programeroj dediĉitaj al klerigado;mardo estas kromnomita "Tago de Lernado" kun programo specife zorgita deILEI; enmerkredo okazas tuttagaj ekskursoj kaj kutime oni ne organizas oficialajn programerojn, do estas libertempa tago; enĵaŭdo okazas la Esperantologia Konferenco kaj envendredo oni organizas KER-ekzamenojn, kiam kandidatoj jam praktikis la lingvon dum la kongresa semajno kaj plibonigis siajn lingvonivelojn. Pro similaj tialoj en vendredo okazas ankaŭ la Internacia Arta Vespero, kiam la diversaj artistoj povis provludi kaj organiziĝi dum la semajno. Sabate matene okazas Solena Fermo kaj adiaŭo. Tiun strukturon adoptas ankaŭ aliaj kongresoj kaj Esperanto-eventoj.
↑(Mapping Time, The Calendar and History, Richards, E.G. Oxford 1999. p. 269)
↑Falk, Michael (19a de marto 1999). «Nombres astronómicos para los días de la semana». Journal of the Royal Astronomical Society of Canada 93 (1999-06): 122-133. Bibcode:1999JRASC..93..122F.
↑"De kie venas la nomoj de la tagoj?",Kontakto, nº 304, aprilo 2021, pp. 18-19.
↑angleThe International System of Units (SI) BIMP, 8a eldono 2006, pp. 123-125.
↑Veitch, Harriet (2008-04-02)."Why don't we have metric time?". The Sydney Morning Herald. Arkivita el la originalo en 2022-08-21. Alirita en 2022-08-21.
↑Jérôme Carcopino, Vida cotidiana en Roma en el apogeo del Imperio, Ediciones Temas de hoy, S. A., Madrid, 1988. ISBN = 84-7880-917-1 p. 188
↑En Hispanio Leĝo 30/1992 deRégimen Jurídico de las Administraciones Públicas y del Procedimiento Administrativo Común, de 26a de novembro:Ekstera ligilo
↑Reasoning from the Scriptures, eldonoejo "Watchtower Bible and Tract Society of Pennsylvania", 1985, reviziita en 1989, pp. 176-182
↑Barbara Klebanow kaj Sara Fischer,American Holidays: Exploring Traditions, Customs, and Backgrounds, eldonejoPro Lingua Associates, 2005. ISBN = 0-86647-196-0
↑Susan E. Richardson,Holidays & Holy Days: Origins, Customs, and Insights on Celebrations Through the Year, eldonejo Ven Books, julio 2001. ISBN = 0-8307-3442-2
↑Kirk Munsell; Smith, Harman; Harvey, SamanthaMercury: Facts & Figures en Solar System Exploration,NASA, 28a de majo 2009, alirita la 07-04-2008 Arkivita la 8an de aprilo 2014 en[2]
↑23,023,1Seidelmann, P. Kenneth; Archinal, B. A.; A'hearn, M. F. et al. [url =http://adsabs.harvard.edu/doi/10.1007/s10569-007-9072-y Report of the IAU/IAGWorking Group on cartographic coordinates and rotational elements: 2006] en Celestial Mech. Dyn. Astr. 2007, volumo 90, pp. 155-180 doi = 10.1007/s10569-007-9072-y