Tagmezulino (ĉeĥe Polednice;suprasorabe Připołdnica;suprasorabe Pśezpołdnica;slovake Poludnica;pole Południca;ukraine Полудниця, Poludnicja, bulgare, ruse kaj serbeПолудница, Poludnica) estas laŭslava mitologio malica inademono ĉasanta tiujn, kiuj malatente restis tagmeze enkampo. Historioj pri tiu demona estaĵo aparte troveblas en la folkloro de laĉeĥa kaj lasoraba lingvoj.
Al tagmezulinoj ŝanĝiĝisanimoj de tiuj virinoj, kiu mortis dum aŭ tuj post geedziĝo. Al renkontitoj ili solvigis malfacilajnenigmojn kaj de la respondo dependis la sorto de la demandito. Ili mortigis aŭ vundis siajn viktimojn, sufokis falĉistojn dormantajn en kampoj kaj forkaptis infanojn, kiuj ludis rande de kampoj.
Tagmezulinoj prezentiĝis kiel junaj knabinoj aŭ maljunulinoj, tre palaj, vestitaj blanke, kun longaj malordaj haroj. Surdorse ili portis sakojn en kiujn metis la kaptitajn infanojn. Enmane ili kutime tenisfalĉilon,falĉileton aŭbastonon, per kiu ili turmentis la viktimojn.
Verŝajne slavoj opiniis ankaŭ, ke la alvenon de tagmezulino anoncis malgranda someratrombo, kreiĝanta dum varmaj tagoj antaŭŝtormo. La trombo aperas abrupte, atingas kelkmetran alton kaj post nelonge malaperas. Oni ankaŭ opiniis, ke se dum sunoplena, varmega kaj senventa vetero tigoj de grenoj moviĝis, oni devis eskapi la kampon por eviti atakon de tagmezulino.
|