Movatterモバイル変換


[0]ホーム

URL:


Saltu al enhavo
Vikipedio
Serĉi

Taghaza

El Vikipedio, la libera enciklopedio
ŝtonsalo sur la foiro deMopti

Taghaza (ankaŭ:Tghaza aŭ:Terhazza) estas ne plu funkcianta subĉiela minejo, nomata en la regiono (sabĥo,sebkha, en iamasallago de laSaharo en la nordo deMalio, 800 km nordo deTimbuktuo.

Signifo

[redakti |redakti fonton]

Taghaza estis grava komerca stacio de la komerca vojo alSidŝilmaso alValato (Watta), respektive ekde ĉ. 1400 al Timbuktuo. Ĝia signifo por latra-sahara komerco inter laMagrebo kajokcidenta Afriko baziĝas zur la cirkonstancoj, ke ĝi troviĝas duondistance inter Sudmaroko kaj Niĝero. Tie troviĝas altkvalitaŝtonsalo, kiu estas eksportita kiel salblokoj. La salo estis apud luksaĵoj el la Mediteraneo grava interŝanĝa artikolo por la oro el la arbaraj regionoj deGvineo, kiu estas interŝanĝita trans la regnoj de laSahelo (vidu ankaŭ:imperio de Ganao,imperio de Malio kaj laSonhaja regno)

Historio ĝis 1600

[redakti |redakti fonton]
komercaj itineroj en la okcidenta Saharo inter 1000–1500. Oraj kampoj havas helbrunan koloron.

„Taghaza“ estis menciita unuafoje ĉ. la jaro 1275 en dokumento (kun la nomoTaghara) de la persa geografoZakariya Qazwini. Li rakontis, ke la muroj de la urbo estis el salplatoj, kiujn la sklavoj fosis. 1352 atingis post 25 taga karavana vojaĝo la vajaĝantoIbn Battuta. Li raportis, ke la kabanoj de la sklavoj estis konstruitaj el salplatoj kun kamelaj haŭtoj kiel tegmentoj, kaj ekzistas nur duonsala akvo kaj multaj muŝoj sed neniu arbo. Sed vigla komerco kun oropolvo okazis. 1375 Taghaza estis menciita en laKataluna Mondatlaso. En la 15a jarcento laSonhaja regno transprenis la kontrolon pri Taghaza. Ĉirkaŭ la jaro 1510 la araba geografoLeo Africanus estis tri tagoj en Taghaza. En sia verkoDescrittione dell’Africa („priskribo de Afriko“) plendis prI La malbona fontakvo kaj malmultaj nutraĵoj, kiuj dependas de rajdado daŭranta 20 tagoj. Kiam en 1540 laSaadioj subAhmad al-Mansur elMaroko konkeris la salminejojn la Sonhajoj retiriĝis el Taghaza kaj iris pli sudorienten al la 150 km fora salminejo deTaŭdenio en la "valo de la gazeloj". Kvin jaroj poste laSonhaja regno pereis post atako de la Saadianoj. La ĉefa itinero de la komerco estis nun labornuvojo inter laĈada lago kajTripolo.

Historio post 1600

[redakti |redakti fonton]

En 1828René Caillié atingis en akompano de karavano kun 1400 dromedaroj el Timbuktuo; la karavano kunportis sklavojn, oron, eburon, gumrezinon, strutajn plumojn.

Metodoj de la salfosado

[redakti |redakti fonton]

Taoudenni liveras plu salon por la gregoj en Timbuktuo. Ĝi estis tie subĉiele ekspluatata: Sub tavolo de 1,50 m dikeco el argilo estas tavolo kun malplivalora salo.

Hodiaŭa situacio

[redakti |redakti fonton]

En la jaro 2007 alĝeraj kaj italaj naftofirmaoj komencis serĉi nafton proksime de Taoudenni.

Vidu ankaŭ

[redakti |redakti fonton]

Literaturo

[redakti |redakti fonton]
  • RenéCaillié:Travels through Central Africa to Timbuctoo and across the Great Desert to Morocco, performed in the years 1824-1828. 2 Bände. Colburn & Bentley, London 1830. Google books:Volume 1,Volume 2
  • John Hunwick:Encyclopaedia of Islam, Band 10, 2. Brill, Leiden 2000,ISBN 90-04-11211-1 (englisch)
  • Die Reisen des Ibn Battuta. Herausgegeben und übersetzt von Horst Jürgen Grün; 2 Bände. Allitera-Verlag, München 2007.ISBN 978-3-86520-229-1 undISBN 978-3-86520-230-7
  • Ibn Battuta:Die Wunder des Morgenlandes. Reisen durch Afrika und Asien. Nach der arabischen Ausgabe von Muhammad al-Bailuni ins Deutsche übertragen, kommentiert und mit einem Nachwort versehen von Ralf Elger. München 2010,ISBN 978-3-406-60068-5.
  • Dietrich Rauchenberger (Hrsg.):Johannes Leo der Afrikaner. Seine Beschreibung des Raumes zwischen Nil und Niger nach dem Urtext. (Orientalia biblica et christiana 13) Wiesbaden 1999,ISBN 3-447-04172-2
  • Karl Schubarth-Engelschall (Hrsg.):Beschreibung Afrikas. Leipzig 1984 (unvollständige Volksausgabe, aber von einem der besten Kenner der islamischen Afrikaforschung herausgegeben)
  • Raymond Mauny:Tableau géographique de l’ouest africain au moyen age. Institut français d’Afrique Noire, Dakar 1961,OCLC6799191
  • Théodore Monod:Teghaza, La ville en sel gemme. In:La Nature, Ausgabe 3025, 15. Mai 1938, S. 289–296
  • Hans Ritter:Salzkarawanen in der Sahara. Atlantis-Verlag, Zürich 1980,ISBN 3-7611-0580-0
  • Rudolf Fischer: Gold, Salz und Sklaven. Die Geschichte der grossen Sudanreiche Gana, Mali und Son Ghau. Stuttgart, Edition Erdmann, 1986.ISBN 3522650107
Elŝutita el "https://eo.wikipedia.org/w/index.php?title=Taghaza&oldid=8930442"
Kategorioj:
Kaŝita kategorio:

[8]ページ先頭

©2009-2025 Movatter.jp