Movatterモバイル変換


[0]ホーム

URL:


Saltu al enhavo
Vikipedio
Serĉi

Tadorno

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Kiel legi la taksonomion
Kiel legi la taksonomion
Tadorno
Ordinara tadorno (ina)
Biologia klasado
Regno:AnimalojAnimalia
Filumo:ĤordulojChordata
Klaso:BirdojAves
Ordo:AnseroformajAnseriformes
Familio:AnasedojAnatidae
Subfamilio:TadornenojTadorninae
Genro:TadornoTadorna
Boie,1822
Specioj

Rusta tadornoTadorna ferruginea
Sudafrika tadornoTadorna cana
Aŭstralia tadornoTadorna tadornoides
Varia tadornoTadorna variegata
Kresta tadornoTadorna cristata
Ordinara tadornoTadorna tadorna
Blanka tadornoTadorna radjah

Aliaj Vikimediaj projektoj
vdr

LaTadornoj (Tadorna) estas genro debirdoj el la ordo deanseroformaj, familio deanasedoj, kun multkolora plumaro kaj ruĝaj beko kaj kruroj. La nomiga specio estas laOrdinara tadorno (Tadorna tadorna).

La tadornoj estas grupo de grandaj ofte duonsurteraj akvobirdoj, kiuj povas esti vidataj kiel intermezaj inter anseroj (Anserenoj) kaj anasoj. Ili estas mezgrandaj (ĉirkaŭ 50–60 cm longaj) akvobirdoj de laMalnova Mondo. Ambaŭ seksoj estas iom malsimile laŭkolore en plej specioj, kaj ĉiuj havas karakteran supraflugilan koloraron dumfluge: nome triarangaj formas verdanspeguleton, duarangaj kaj unuarangaj estas nigraj, kaj la flugilkovriloj estas blankaj. Ties dieto konsistas el malgrandaj akvobordaj animaloj (marajhelikoj,kraboj ktp.) same kielherboj kaj aliaj plantoj.

Sistematiko

[redakti |redakti fonton]

La genra nomoTadorna devenas el keltaj radikoj kaj signifas "makuleca akvobirdo", simile al laangla "shelduck".[1]

La tipa nomiga genro de la Tadornenoj, nomeTadorna estas tre proksima al laEgipta ansero kaj tiesformortintaj parencoj el la regiono deMadagaskaro, nomeAlopochen. Dum la klasikaj tadornoj formas grupon kiu evidente estasmonofiletika, la interrilatoj de tiuj, la aberacia Ordinara kaj ĉefe la Blanka tadornoj, kaj la Egipta ansero esta malmulte solvataj pere de analizoj deDNA;[2] tiu genro povus estiparafiletika.

Specioj

[redakti |redakti fonton]

Ostoj elfosilioj elDorkovo (Bulgario) priskribataj kielBalcanas pliocaenica povus fakte aparteni al tiu genro. Ili estis proponitaj eĉ kiel rilataj al la Ordinara tadorno, sed ties aĝo de komencaPlioceno faras tion ege malverŝajne.

Referencoj

[redakti |redakti fonton]
Portala ikonoPortalo pri Birdoj
  1. Kear, Janet. (2005)Ducks, Geese, and Swans. Oxford University Press, p. 420.ISBN 0 19 861008 4.
  2. Sraml, M.; Christidis, L.; Easteal, S.; Horn, P. & Collet, C. (1996): Molecular Relationships Within Australasian Waterfowl (Anseriformes).Australian Journal of Zoology44(1): 47-58. DOI 10.1071/ZO9960047 (HTML resumo)
v  d  r
Birdoj
Regno:Animalo  • Filumo:Ĥorduloj  • Subfilumo:Vertebruloj  • Infrafilumo:Makzeluloj  • Superklaso:Tetrapodoj  • Klaso:Birdoj
 
Birdoj laŭ ordoj(alfabete)
Ordoj de
Rilataj artikoloj:Birdomigrado ~Birdoprotektado ~Birdnestoj ~Birdkanto
Vidu ankaŭ:Dinosaŭraj birdoj
Elŝutita el "https://eo.wikipedia.org/w/index.php?title=Tadorno&oldid=8967103"
Kategorioj:
Kaŝita kategorio:

[8]ページ先頭

©2009-2025 Movatter.jp