La TGV-trajnojn produktas la franca entreprenoAlstom. Ĝi servas kiel franca nacia simbolo kaj estas unu el la plej sukcesaj rapidtrajnoj. La unua TGV ektrafikis la 22-an de septembro 1981 en la itineroParizo-Liono.
La3-an de aprilo2007, la tipo V150 atingis mondan rekordon kun rapido de 574,8km/h kiu daŭre validas (japanamaglevo havas rekordon de 603 km/h, sed tio ne plu estas tradicia trajno sur reloj[1]).
TGV-teknologio estis adoptita sub diversaj nomoj en kelkaj aliaj landoj: [30] ekzempleThalys (Belgio), KTX (Sud-Koreio),Eurostar (Britio-Belgio-Francio).Acela Express/Avelia Liberty (Usono),Al-Boraq (Maroko), AGV (Italio).
Ouigo estas la malmultekosta rapidtrajna servo de SNCF (francaj fervojoj). Tiuj trajnoj havas reduktitajn entrajnajn servojn. La servoj tradicie haltas en malpli okupataj duarangaj stacidomoj, foje ekster la urbocentro[2]. La laŭvorta traduko de la markonomo estas "yes go", sed la nomo ankaŭ aludas la anglan homonimon "we go" (ni iras).