Szczytno | |||||
germane:Ortelsburg | |||||
Flago | Blazono | ||||
![]() | |||||
urba komunumo | |||||
---|---|---|---|---|---|
| |||||
Genitivo de la nomo | Szczytna | ||||
Provinco | Varmio-Mazurio | ||||
Distrikto | Distrikto Szczytno | ||||
Komunumo | Komunumo Szczytno | ||||
Speco de komunumo | Urba | ||||
Urba komunumo | Jes | ||||
Fondita en | 1359 | ||||
Urborajtoj | 1720 | ||||
Koordinatoj | 53° 34′ N,20° 59′ O(mapo)53.56277777777820.985277777778Koordinatoj:53° 34′ N,20° 59′ O(mapo) | ||||
Areo | 9,96 km² | ||||
Loĝantaro | 22389 (en 2021) | ||||
Loĝdenso | 2 035 loĝ./km² | ||||
Poŝtkodo | 12-100 ĝis 12-102 | ||||
Telefona antaŭkodo | 89 | ||||
Aŭtokodo | NSZ | ||||
TERYT | 6283617011 | ||||
Estro | Danuta Górska | ||||
Titolo de estro | Urbestro | ||||
Adreso de estraro | ul. Sienkiewicza 1 | ||||
Poŝtkodo de estraro | 12-100 | ||||
Ĝemelaj urboj | (Pollando)Żywiec (Usono)Bridgeview | ||||
Komunuma retejo | http://www.um.szczytno.pl | ||||
Szczytno ( aŭskulti) estas urbo enprovinco (vojevodio)Varmio-Mazurio dePollando. Ĝi apartenas al samnoma komunumo kaj estas la administra centro de samnomadistrikto Szczytno. Ĝis la jaro 1945 la urba teritorio estis germanlingva, administre apartenis al laGermana Regno kaj estis la suda parto de la historia regionoOrienta Prusio. La urbo ĝis tiu jaro nomiĝisOrtelsburg. Fine de 2021 en la urbo vivis22 389 loĝantoj.[1]
En 14-a jarcento en tiu ĉi loko estis konstruita brika kastelo de lagermana ordeno surloke de antaŭa ligna gvatoturo el la 13-a jarcento.
La urborajtojn Szczytno ricevis en 1723. Dum 17 jarcento okazis tie incendioj, epidemioj kaj detruoj kaŭzitaj de militoj. En 19-a jarcento la urbo disvolviĝis, en la jaro 1818 r. ĝi iĝis ĉefurbo de distrikto. Oni konstruis multajn domoj por oficejoj, estis fonditaj lernejoj. Ekfunkciis fervojo. Dum ladua mondmilito la urbo estis detruita en 45%.
Antikvaĵoj:
- Laurbodomo - konstruita en la jaroj 1936-1937.
- Ruinoj de brika kastelo de lagermana ordeno konstruita ĉ. la jaro 1370. Dum la mezepoko la kastelo estis sidejo de komandisto kaj de 1525 (post sekularigo dePrusio) la sidejo de starosto. En 16-a jarcento la kastelon oni alikonstruis. Ĝi iĝis ĉasista kastelo por princo Georgo Frideriko. Fine de 18-a jarcento ĝi ruiniĝis kaj oni malkonstruis ĝin. En 1924 parto de la muroj estis rekonstruitaj kaj en la jaro 1938 surloke de antaŭkastelo oni konstruis oficejon kaj unu jaron poste la lastajn kastelajn fragmentojn oni adaptis por muzeo.
- Mazuria Muzeo troviĝas en la parto de laurbodomo. Ĝi funkcias de la jaro 1945 kaj daŭrigas tradiciojn de la antaŭa germana etnografia muzeoHeimatmuseum. Oni prezentas en ĝi kulturon de la mazuria popolo. Precipe unika kaj interesa estas ekspozicio de mazuriaj fornaj kaheloj.
- Baroka preĝejo – protestanta el la jaro 1718.
- Mazuria kabano el la 19-a jarcento.
- Kelkaj tombejoj, el inter kiuj oni devas specjale mencii la judan tombejon. Ĝi estis fondita en la jaro 1815 kaj sufiĉe bone konservita. La plej malnovaj estas tomboŝtonoj ("Mazeva") de Eske Itzig (1782-1827) kaj Israel Aronson (1779-1833). La lasta entombigo okazis tie fine de 30-jaroj de 20a jarcento. Ĝis nun restis spuroj de 202 tomboj. Bone konservitaj estas 68 mazevoj. La juda tombejo malgraŭ parta detruo estas unu el la plej bone konservitaj judaj tombejoj en iamaOrienta Prusio. Ĝi estas registrita en la jaro 1988 kiel historia monumento.
Religiaj komunumoj: En la urbo funkcias kelkaj religiaj komunumoj:Baptistoj,Protestantoj,Rom-Katolikoj,Pentekostanoj,Adventistoj kaj ankaŭAtestantoj de Jehovo.
![]() | Ĉi tiu artikolo ankoraŭ estasĝermo priPollando. Helpu al Vikipedioplilongigi ĝin. Se jam ekzistas alilingva samtema artikolo pli disvolvita, traduku kaj aldonu el ĝi (menciante la fonton). |