Movatterモバイル変換


[0]ホーム

URL:


Saltu al enhavo
Vikipedio
Serĉi

Symbolum Apostolorum

Nuna versio (nereviziita)
El Vikipedio, la libera enciklopedio

Page version status

The page has not been checked

Estas neniuj versioj de ĉi tiu paĝo, do ĝi eblene estiskvalite kontrolita.

LaSymbolum Apostolorum (Apostola Kredo aŭ laApostola Kredo-Konfeso) estas kredokonfeso uzata en lakristana okcidento. Ĝi evoluis inter la1-a jarcento al la6-a.Ĝi estis starigita kiel la kredo, kiunkristano konfesis antaŭbapto. Sed kiel oficiala kredo, ĝi estas tro nepreciza, kion montris la herezoj de la 6-a jarcento. Do kiel oficiala kredo, ĝi estis anstataŭigita dela Kredo Nicea.

La unua teksto de tiu kredo estas komento pri ĝi de Rufino elAquileia de la komenco de la 5.a jarcento. La nuna formulado, diratagalikana, troviĝas, preskaŭ integra, ĉe sanktaCezario el Arles.

Latina origino

[redakti |redakti fonton]
    Credo in Deum Patrem omnipotentem, Creatorem caeli et terrae. Et in IesumChristum, Filium eius unicum, Dominum nostrum, qui conceptus est de SpirituSancto, natus ex Maria Virgine, passus sub Pontio Pilato, crucifixus,mortuus, et sepultus, descendit ad infernos, tertia die resurrexit amortuis, ascendit ad caelos, sedet ad dexteram Dei Patris omnipotentis, indeventurus est iudicare vivos et mortuos. Credo in Spiritum Sanctum, sanctamEcclesiam catholicam, sanctorum communionem, remissionem peccatorum, carnisresurrectionem et vitam aeternam. Amen.

Esperanto

[redakti |redakti fonton]
(La jena teksto estas de la diserva libro «Adoru»):
Mi kredas je Dio, la Patro ĉiopova,
la kreinto de la ĉielo kaj de la tero;
kaj je Jesuo Kristo,
Lia unu-nura Filo, nia Sinjoro,
koncipita per la Sankta Spirito,
naskita el Maria la Virgulino,
suferinta sub Poncio Pilato,
krucumita, mortinta, kaj entombigita,
sobirinta en la regnon de la morto.
La trian tagon Li releviĝis el la mortintoj,
supren-iris al la ĉielo,
sidas dekstre de Dio, la Patro ĉiopova,
de kie Li venos, por juĝi la vivantojn
kaj la mortintojn.
Mi kredas je la Sankta Spirito,
la sankta katolika[1] eklezio,
la komuno de la sanktuloj,
la pardono de la pekoj,
la releviĝo de la mortintoj,
kaj la vivo eterna.
Amen.[2]
(Jen alia traduko):
Mi kredas je Dio, la Patro ĉiopova,
Kreinto de la ĉielo kaj la tero.
Mi kredas je Jesuo Kristo, Filo Lia sola, Sinjoro nia,
Kiu estis koncipita de la Sankta Spirito,
Kaj naskita de la Maria Virgulino.
Li suferis sub Poncio Pilato,
Estis krucumita, mortis, kaj estis entombigita.
Li malsupreniris en inferon.
La trian tagon li releviĝis.
Li supreniris en ĉielon,
Kaj sidiĝis dekstre de la Patro.
Li revenos por jugi la vivantojn kaj la mortintojn.
Mi kredas je la Sankta Spirito,
La Sankta katolika eklezio,
La komunio de la Sanktuloj,
La pardono de pekoj,
La releviĝo de la korpo,
Kaj la vivo eterna.
Amen.

Referencoj

[redakti |redakti fonton]
  1. «Katolika» signifas «universala». (noto deAdoru)
  2. Adoru, p. 20

Fontoj

[redakti |redakti fonton]
  • IKUE kaj KELI:Adoru, Ekumena Diserva Libro. eldonita de IKUE kaj KELI, Eldonejo Ponto / Ponto-Verlag, 2001. 1472 p.ISBN 3-9803793-5-3

Vidu ankaŭ

[redakti |redakti fonton]
Ĉi tiu artikolo estas verkita en Esperanto-Vikipedio kiel la unua el ĉiuj lingvoj en la tuta Vikipedia projekto.
Elŝutita el "https://eo.wikipedia.org/w/index.php?title=Symbolum_Apostolorum&oldid=8469499"
Kategorio:
Kaŝitaj kategorioj:

[8]ページ先頭

©2009-2025 Movatter.jp