Roger Keith BARRETT, alie nomataSyd BARRETT (Esperanta prononco: Sid Baret) (naskiĝis la6-an de januaro 1946 enKembriĝo kaj mortis la7-an de julio 2006 en la sama urbo), estis angla gitaristo, kantisto kaj verkisto ĉefe konata pro sia partopreno en la rokgrupoPink Floyd. Li kunfondis tiun grupon en1965 kunRoger Waters,Richard Wright kajNick Mason, estante ĝia gvidanto kaj ĉefa verkisto. Dum la jaro1967, post la surbendigo de la albumoThe Piper at the Gates of Dawn, liamensa sano malboniĝis. Tio okazis pro lia uzo de drogoj. Li iĝis ĉiam malpli findinda kaj ofte forestis, do la grupo decidis anstataǔigi lin per lia amikoDavid Gilmour, unue nur por koncertoj. Sed rapide Syd Barrett iĝis tute ne resanigebla, do estis eksigita el la grupo en aprilo1968.
Li surbendigis ankoraŭ du albumojn kiel sola artisto: "The Madcap Laughs" en januaro1970 kaj "Barrett" en novembro 1970, post kio li ĉesigis ĉian muzikan aktivadon. En 1988, la kompilaĵa albumo "Opel" estis publikigata, sekvata en 1989 de la albumo "The Peel Session".
En 1975, la grupo Pink Floyd dediĉis al li sian kanton "Shine On You Crazy Diamond". En 2020, tiu kanto aperis ankaŭ en Esperanta versio deĴomart kaj Nataŝa kun la titolo "Brilu Freneza Diamanto".
Li mortis en 2006 prokancero de pankreato.