Svislando (ankaŭSvisio aŭSvisujo, aŭ, kiel traduko deSchweizerische Eidgenossenschaft kaj samsignifaj alilingvaj vortoj,Svisa Konfederacio aŭHelveta Konfederacio; historie ankaŭHelvetio) estaslando en Centra Eŭropo, interĴuraso kajAlpoj. La oficialaj lingvaj nomoj estas la jenaj:
Germana:Die Schweiz aŭ oficialeSchweizerische Eidgenossenschaft;
Unua svisa kernlando estiĝis en la jaro1291 per la fondo de la tiel nomitaSvisa Ĵurkomunumo, al kiu aliĝis iom post iom pliaj urboj, kaj kiu konkeris diversajn aliajn teritoriojn. La sendependeco de la Ĵurkomunumo estis unuan fojon oficiale rekonita de laimperio en1648. La unua tutasvisa ŝtato tamen kreiĝis nur okaze de laHelveta Revolucio en1798, kaj la hodiaŭa federacia svisa ŝtato fondiĝis en1848.
Geografie Svislando dividiĝas, depende kiel oni difinas la dividon, en tri ĝis ses ĉefregionojn, nome laAlpojn, laSvisa Mezlando, kiu konsistas el laAntaŭalpoj, mezlandaj ebenaĵoj kaj lagoj, kaj laĴuraso. Pli ol 90% de la loĝantaro vivas en la Svisa Mezlando, al kiu tamen apartenas nur triono de la svisa teritorio. La urboBazelo apartenas al laMalaltebenaĵo de Supra Rejno kaj kelkaj lokoj enTiĉino al la ebenaĵo dePado.
Svislando fakte dividiĝas al kvar riversistemoj, kiuj (ĉu hazardo) preskaŭ kongruas kun la lingvaj regionoj. La kvar riversistemoj nutras kvar malsamajn marojn.
La akvokolekta regiono de la riversistemoRejno-Aro kun la escepto de parto de laLago de Neŭŝatelo kongruas pli-malpli kun la germanlingva teritorio de Svislando sen la superaValezo. La ĉefaj svisaj alfluantoj de Rejno kaj Aro estasEmme,Sarino,Reuss,Limato,Turo,Töss,Ergolz kajBirs. La Rejno fluas al laNorda Maro (Atlantiko), kaj ĝi estas de la maro ŝipebla ĝis Svislando.[1]
La ĉefa alfluanto de laDanubo, la riveroInn (romanĉeEn, esperantigiteEno) fontas en la romanĉlingva regiono de Svislando enEngadino,Grizono. La akvo de la Inn alfluas tra la Danubo laNigran Maron.[2]
Larivero Tiĉino estas unu el la ĉefaj alfluantoj de laPado. Krome ankaŭAdda kaj kelkaj de ĝiaj alfluantoj inter kiuPoschiavino alfluas al Pado. La akvokolekta regiono de la svisdevenaj alfluantoj de Pado kongruas kun la itallingva parto de Svislando. La riversistemo Tiĉino/Adda-Pado alfluas al laAdriatiko.[3]
La akvokolekta regiono deRodano apartenas kun la escepto de la supraValezo al la franclingva teritorio de Svislando. Al la riversistemo de Rodano apartenas ankaŭ la riveroDoubs, kiu fontas enĴuraso. La riversistemo deRodano alfluas al laMediteraneo.[4][5]
Svislando ne disponas pri marbordo, sed Svislando estas riĉa je multaj grandaj kaj malgrandaj lagoj. La plej grandaj estasBodenlago,Lemano,Lago de Neŭŝatelo,Kvarkantona Lago,Majora Lago,Lago de Lugano kajLago de Zuriko. La plej multaj lagoj estiĝis post la fino de laglaciepoko per la retiriĝintajglaĉeroj. Ekzistas tamen ankaŭ lagoj, kiuj estiĝis per naturaj baraĵoj post montara rokfalo kaj ne forgendas la multnombrajbaraĵlagoj, kiuj servas al la produktado de akvoelektra energio.
La 31-an de decembro 2011 vivis7 952 600 personoj en Svislando, inter ili 61,5% germanlingvaj svisoj, 17,1% franclingvaj svisoj, 6,4% italoj, 3,4% itallingvaj svisoj kaj 2,5% germanoj.[6]
Franc-parolanta parto, verde; german-parolanta parto, oranĝe; ital-parolanta parto, viole; kaj romanĉ-parolanta parto, purpure; striitaj areoj estas dulingvaj.
Svislando havas tri oficialajn ŝtatajn lingvojn (germana,franca,itala kaj laromanĉa estas duone ŝtata lingvo), kaj krome du senteritoriajn landajn lingvojn (kiuj estis oficiale rekonitaj en la jaro1997 per la ratifiko de la Eŭropa Ĉarto de la regionaj kaj malplimultaj lingvoj), nome lajeniŝan lingvon de la svisaj ciganoj (proksimume 0,5 % de la loĝantaro) kaj lajidan lingvon de svisajjudoj precipe en la vilaĝojEndingen kajLengnau (laŭcifere tamen tre malgranda grupo). Preskaŭ 30% de la Svisa loĝantaro estas eksterlandaj almigrintoj, pro kio en Svislando krom la 6 landaj lingvoj ankaŭ estas parolataj multnombraj aliaj lingvoj, inter kiuj laserbo-kroata (3%),hispana (1,7%),portugala (1,4%),turka (0,9%) kaj laangla (0,9%, procentaĵoj laŭ la stato de la jaro 1990). Pri la germana lingvo en Svislando endas atentigi, ke skribatas ĝenerale lanorma germana lingvo, sed parolatas la multaj dialektoj de laalemana aŭ svisgermana lingvo. Artikolo 8 de la svisa federacia konstitucio postulas lingvan liberecon por ĉiu, do garantias al ĉiu individuo la rajton paroli sian denaskan aŭ preferitan lingvon kaj akiri en ĝi literaturon kaj edukon. Tiu rajto tamen ne signifas, ke la individuo povas en trafiko kun aŭtoritatoj postuli, ke tiuj devas komuniki kun ŝi aŭ li en lia aŭ ŝia lingvo. En oficialaj rilatoj validas la teritoria principo, nome la loka oficiala lingvo. En trafiko kun federaciaj instancoj eblas utiligi libere unu el la kvar oficialaj svisaj lingvoj (la romanĉa tamen atingis la statuson de oficiala lingvo nur per la nova konstitucio en la jaro 1999, antaŭ ĝi estis nur tiel nomita nacia lingvo).Ĉiuj leĝoj estas tradukataj al la franca, la germana kaj la itala.La romanĉa estas duone ŝtata, ĉar unue oni ne tradukas ĉiujn leĝojn en ĝin, tamen kaj due la civitanoj rajtas ekrilati kun la registaro en Berno uzante la romanĉan.[7][8]
Pro la kreskanta influo de imperiisma angla lingvo - la turisma industrio kaj internaciaj entreprenoj postulas la scion de t.n. lingvo franka.[mankas fonto]
En multaj kantonoj devige estas instruata la angla - anstataŭ oficialaj ŝtataj lingvoj.
Post la kapitulaco de Napoleono ankaŭ en Svislando okazis restaŭrado de la malnova ordo, tamen la ideo de tutsvisa federacia ŝtato ne plu estis forigebla el la kapo de la ĉefe junaj radikaluloj. Dum laViena Kongreso en1815 Svislando deklaris eternan neŭtralecon, kiu estis agnoskita de la tiamaj eŭropaj ĉefpotencoj solene. Svislando devigis sin per tiu neŭtraleco defendi la trafikvojojn tra laAlpoj precipe traGotardo, ne enmiksiĝi en la politikon de la aliaj ŝtatoj, dum aliflanke la subskribintaj ŝtatoj de la viena traktato garantiis, neniam ataki milite Svislandon. La Viena Kongreso ankaŭ fiksis la definitivajn limojn de Svislando, kiuj kun malmultaj modifoj validas ĝis hodiaŭ. La kongreso atribuis al Svislando laĴurason, kiu tiam fariĝis parto deKantono Berno. El la sendependa urbo Ĝenevo kaj diversaj ĉirkaŭaj urboj kaj vilaĝoj, kiuj ĝis tiam apartenis alSavojo, estis formitaKantono Ĝenevo, kiu per la verdikto de la Viena Kongreso fariĝis ankaŭ svisa kantono. La epoko de la restaŭrado en Svislando staris sub la signo de la unua industriiĝo kaj de la fakto, ke la kamparaj regionoj postulis sendependecon de la urboj, al kiuj ili devis pagi altajn tributojn sen posedi egalajn rajtojn.[11]
La apartiĝo de Svislando en protestantan kaj katolikan partion kondukis al severa krizo: la katolikaj kamparkantonoj sub gvido de laKantono Lucerno kreis laApartfederacion (germane:Sonderbund). Tio estis defendo-ligo farita inter la konservemaj svisaj kantonoj Lucerno, Friburgo, Zugo kaj la t.n. prakantonoj Ŝvico, Urio, Nidvaldo. La ligo estiĝis en aŭtuno1843 ĉe konferenco en la kuracloko Rothen. En septembro 1845 aliĝis ankaŭ la Kantono Valezo.
Sekvis laApartfederaci-Milito. Dank' al la saĝeco de generaloGuillaume-Henri Dufour, la milito rapide finiĝis kaj la Apartfederacio estis dissolvita. Post la malvenko kontraŭ la federaciaj trupoj en novembro1847 tiu ĉi defendoligo malfondiĝis.[12]
Sekvo de la Apartfederaci-Milito estis la malpermeso de laJezuitoj kaj la malpermeso fondi en Svislando novajnmonaĥejojn, leĝoj kiuj estis nuligitaj nur fine de la 20-a jarcento. Post la Apartfederacia milito en Svislando estis deklarita la religia paco en Svislando kaj lareligia libereco estis garantiita en la federacia konstitucio. Per la artikolo 162 de la Federacia Konstitucio ĉia atako al la religia paco, nome la blasfemo kontraŭ dio kaj fiparolado pri religia kredo estis metita sub puno.[13]
Dum la cetera Eŭropo estis paralizita en nova krizo (estis la tempo de laMarta Revolucio) en Svislando la radikalulojRadikal-Demokrata Partio de Svislando prenis la potencon. Svislando akceptis en1848 sianFederacian Konstitucion kaj fariĝis la nun konata federacia ŝtato, konsistante el tiam 22 plenkantonoj (el inter kiuj 3 estis dividitaj al duonkantonoj) kaj estis elektita la unuaFederacia Konsilio. La eksteraj limoj de Svislando ekde la Helveta Respubliko restis firmaj kaj ankaŭ la kantona subdivido ne plu ŝanĝiĝis, kun la escepto de laKantono Ĵuraso, kiu estiĝis nur en la jaro1971 per apartiĝo de la franclingva parto de laKantono Berno.
Esenca trajto de la svisa politika sistemo estas la maksimuma divido de la politika potenco. La liberalaj principoj de laRadikal-Demokrata Partio de Svislando, kiu estis la ideliveranto por la Svisa ŝtato, estis, ke neniu unuopulo havu tro da potenco. Neniam plu en Svislando devos ebli starigon de diktaturo aŭfeŭdisma sistemo. Laŭ tiu-ĉi principo oni elektis por Svislando la principon de maksimumasubsidiareco. Plej malgranda aŭtonoma unuo estas lakomunumoj, super ili troviĝas lakantonoj, kiuj estas suverenaj ŝtatoj. Je federacia nivelo estas regulita nur, kio ne povas esti regulita pli bone je nivelo de kantono aŭ komunumo.
Ĝi plenumigas tiun funkcion unuflanke per la ne-rekta kanalo, nome laFederacia Asembleo (germaneBundesversammlung,franceAssemblée fédérale,italeAssemblea federale). La asembleo konsistas el laNacia Konsilio (Nationalrat, Conseil National, Consiglio Nazionale) (200 seĝoj) kaj laKantona Konsilio (Ständerat, Conseil des États, Consiglio degli Stati) (46 seĝoj). La anojn de la Kantona Konsilio nomumas lakantonoj (duo po kantono, unu poduonkantono), dum la membroj de la Nacia Konsilio estas elektataj laŭproporcie de la tuta svisa popolo.
Per referendumo la popolo en publika voĉdono povas decidi pri ŝanĝoj de la federacia konstitucio kaj federaciaj leĝoj. Ŝanĝo de konstitucio devas esti devige submetita al publika baloto, leĝmodifoj devas esti submetitaj al publika baloto, se iu ajn civitano kolektas 50'000 subskribojn de voĉdonrajtaj svisoj. Referendumaj decidoj estas definitivaj kaj devigaj por parlamento kaj registaro. Eĉ se en multaj kazoj la popolo diras jes al parlamentaj leĝo- kaj konstituci-proponoj, la nur ekzisto de la referenduma rajto jam kaŭzas, ke la parlamento ĉiam devas atenti, formuli moderajn leĝproponojn, kiuj ne riskas referenduman fiaskon.
Dum referendumo estas bremso por malhelpi enkondukon de nova leĝo, la popolo havas ankaŭ rektan leĝodonan rajton, nome la popol-iniciato: Kolektante 100'000 subskribojn de voĉdonrajtaj svisoj, ĉiu svisa civitano povas postuli pere defederacia popoliniciato modifon de la federacia konstitucio. Plej multaj iniciatoj ĉe balotoj malakceptiĝas, tamen en multaj kazoj la popoliniciato kaŭzis, ke la federacia parlamento elverkis pli moderan leĝoproponon ol la iniciato mem, kiu poste trovis la subtenon de pli-multo.[14]
Iniciativrajton havas ankaŭ la kantonoj: Ĉiu kantono povas per ŝtata iniciato postuli la enkondukon de nova leĝo je federacia nivelo. En pluraj kantonoj, kiel ekzemple Zuriko unuopa civitano povas postuli, ke la kantono lanĉu ŝtatan iniciaton, kio signifas, ke en Svislando teorie ĉiu unuopa civitano povas kaŭzi federacian voĉdonon per simpla letero al la kantona registaro.
Finfine la plimulto de la kantonaj registaroj povas postuli kontraŭ la volo de la federacia parlamento per ŝtata referendumo la voĉdonon pri nova leĝo. Tiu-ĉi rajto nur unu-foje en la svisa historio estis aplikita, kiam en la jaro 2005 estis faligita la impostreformo, kiu favorigintus la riĉulojn laŭ la kontraŭuloj.
En multaj landoj kiel ekzempleGermanio (kaj, malpli ofte, ankaŭ en Svislando mem) politikistoj timas rektan demokration. Ili argumentas, ke tiaj rekt-demokrataj rajtoj komplete paralizus la ŝtaton kaj ke politiko ne kapablus reagi al problemoj rapide.
Al tio tipe respondas la subtenantoj de rekta demokratio, ke la Svisa Federacio ekde 1848 bonege funkciis kaj estis unu el la plej stabilaj landoj de la mondo. La svisa ekonomio prosperas kaj la lando estas la plej riĉa lando kun plej alta vivnivelo sur la tuta planedo. Interese estas speciale, ke la svisa popolo (ofte kontraŭ la volo de parlamento kaj registaro) ofte favoris ekologion kaj mediprotektadon kaj publikan trafikon: limigo de rapideco al 120 kilometrojn hore estis same akceptita en publika voĉdono kiel la investoj al la publika trafiko, dume estis akceptita fine de la 20-a jarcento popoliniciato, kiu postulis halton de konstruo de atomenergiaj centraloj dum dek jaroj kaj submetis konstruon de novaj atomcentraloj devige al popola voĉdono. La svisa sistemo do ĉefe limigus la povon de politikaj partioj.[15][16]
La realiganta instanco (ekzekutivo) troviĝas en la manoj de laFederacia Konsilio. La Federacian Konsilion elektas laFederacia Asembleo. Ĝi konsistas el sep personoj kaj ĝia prezidanto, kiu estas unu el la sep membroj de la konsilio, ŝanĝiĝas ĉiu-jare.
Ĉar la lando ne havas aliron al la maro kaj do estas senhavena, Svislando devas importi ĉiujn siajnkrudaĵojn surtere kaj tial tre dependas de la ekonomiaj politikoj kaj komercaj limigoj de siaj komercaj partneroj. Tial Svislando establis tre evoluintan industrion.
Malgraŭ esti lando malriĉa je naturaj resursoj, Svislando sukcesis tre bone integriĝi en la kampo de industrio kaj ekonomio. Svisa industrio ne aspiras alamasproduktado, sed fokusigas siajn klopodojn sur produktado, kiu postulas kompetentecon kaj precizecon. Anstataŭ havi poluantajn fabrikojn, la svisoj specialiĝis priluksaj produktoj kajteknologio kaj tiel sukcesis eltiri la plej bonan el la industria revolucio. La svisaj produktoj estas konataj en la mondo kiel havantaj bonegan kvaliton, inter la famaj inter ili la horloĝoj, la tranĉiloj (ekz.Svisa tranĉilo) same kiel la svisajfromaĝoj kaj ĉokolado.
La svisoj ne spertas la damaĝojn de aero kaj akvopoluado, kiun la industrio alportis al la resto de la mondo, ĉar ili trinkas akvon, kiu devenas el glaĉeroj kaj ne el subtera akvo, ĉar signifa parto de ilia elektro estas produktita el hidrelektraj digoj kaj ĉar ili zorgas pri aferoj de media kvalito kiel reciklado de rubaĵoj. Svislando eksportas ĉefe maŝinindustrian produktaĵon, kemiaĵojn,horloĝojn, nutraĵojn kajĉokoladon.
En Svislando, ekzistas multajprivataj lernejoj, studioj kaj edukaj institucioj en la kampo de teknologio, komerco kaj hoteloj, kiuj ĉiujare produktas milojn da tre specialigitaj diplomiĝintoj.
La limigita agrikultura areo estas kultivita en intensa metodo per maksimumamekanizado. Kie agrikultura kultivado ne estas inda aŭ ebla, tie la areo estas rezervita porpaŝtejo kaj uzita por kreskigibrutaron de elektita raso. Fakte, la du plej elstaraj agrikulturaj produktoj de Svislando estas vino kaj fromaĝo.
Svislando ne estas membro de la Eŭropa Unio sed de laEŭropa Liber-komerca Asocio (ELKA), kadro paralela al la Unio establita en 1960. Tamen, male al la aliaj membroj de la unio, kiuj reguligas siajn komercajn rilatojn kun Eŭropo ene de la tiel nomata "Eŭropa Ekonomia Areo" (EEA), Svislando bazigas siajn komercajn rilatojn kun Eŭropo sur duflankaj interkonsentoj. Notindas ke Svislando ankaŭ ne estis membro de laUnuiĝintaj Nacioj ĝis 2002.
Svislando origine estisagrikultura lando. En laAlpoj kaj enĴuraso, la kamparanoj ĉefe vivas de alppaŝtejabovbredado produktante lakton kaj fromaĝon. Svisaj lakto kaj fromaĝoj ankoraŭ hodiaŭ estas gravaj eksportproduktoj, sed pro la disvolviĝanta teknkiko en la agrikulturo hodiaŭ nur malpli ol 5% de la laboristaro pergajnas sian vivon en laagrikultura sektoro.En la mezlando precipe en laZurika Vinlando kaj ankaŭ en la plivarmaj deklivoj sude de la Alpoj enTiĉino, enValezo kaj ĉe laLemanokaj laLago de Neŭŝatelo oni kultivas vinon kaj fruktojn, dum en la Svisa Mezlando oni plantas legomojn tritikon, terpomojn, zukerrapojn kaj aliajn agroproduktojn.Kvankam en la kliŝoj de Svislando oni ankaŭ pro la mitoj deVilhelmo Tell kajHeidi emas kredi, ke Svislando estas agrikultura lando, ĝi fakte eĉ ne 60% de ĝia nutraĵo povas produkti mem.
Jam en la frua 19-a jarcento precipe pro la abunde ekzistanta akvo-energio laindustrio akiris pli kaj pli signifan rolon. Unue disvolviĝistekstilindustrio baziĝante sur hejmlaboro. Sekvis ŝpin- kiaj teksaĵfabrikoj precipe en laZurika Oberlando. La urboZuriko dankas sian riĉecon al la prosperanta tekstilindustrio de la 19-a jarcento. Nuntempe la tekstilindustrio en Svislando pli kaj pli perdis sian signifon, ĉar teksaĵoj el Ĉinuoj inundas la mondan merkaton je prezoj, je kiu ne eblas produkti en Svislando. Sukcese vivtenas sin entreprenoj, kiuj evoluigas specialajn materialojn, kiel ekzemple inteligentajn vestaĵojn, kiuj per integrita komputiltekniko povas servi al sciencistoj, sportistoj aŭ handikapitaj homoj.
Kun la tekstilindustrio evoluis ankaŭ la maŝinindustrio, unue en la sektoro de la konstruo de tekstilmaŝinoj. Per la konstruado de fervojoj ekprosperis lokomotiv- kaj vagonfabrikoj. Per la tutmondiĝo Svislando pro altaj salajrokostoj en la klasikaj industrioj nuntempe ne plu estas konkurenckapabla. Tiun malavantaĝon svisoj kompensis per alte specialigita industrio, kies evoluo postulas altnivelan edukadon kaj altan laborkvaliton. Kaj svsiaj entreprenoj ankaŭ sukcese trovis niĉojn, kiujn amasindustrio en la tria mondo ne facile povas okupi.
Post la unuakrizo de la tekstilindustrio precipe en laneŭŝatelaĴuraso la entreprenistoj devis serĉi alternativon. Tiel naskiĝis fine de la19-a jarcento precipe en urboj kielĈaŭdefono la horloĝindustrio, por kiu Svislando hodiaŭ estas mondfama; konsekvence disvolviĝis dumtempe laanarkiistaj ideoj, notinde sine de laĴurasa Federacio stimulata deBakunino.
Ankaŭe la nutraĵindustrio ludas rolon en la svisa ekonomio. Svislando estas la naskiĝlando kaj sidejo deNestlé, la plej granda nutraĵkompanio de la mondo. Fama Svislando estas por siaĉokoladindustrio. Gravaj ĉokoladentreprenoj estasLindt & Sprüngli kajChocolat Tobler.
En la dua duono de la 19-a jarcento ĉefe la britoj kaj rusoj malkovris Svislandon kiel turisma celo. Per la konstruo de montaraj fervojoj kaj la kreskanta interesiĝo pri vintraj sportoj kielskiado, Svislando fariĝis grava turisma celo. Sed ankaŭ somere precipe laAlpoj invitas al migrado kaj montgrimpado. Famaj turismaj regionoj estas laBerna Oberlando,Grizono kajValezo. En urboj kielDavos danke al la aparta altecklimato estiĝis kuracturismo. Ekzistas en Svislando ankaŭ multaj akvomineralfontoj, ĉirkaŭ kiuj estiĝis kuracbanejoj, kiel ekzemple enBaden.[18]
En la 20-a jarcento precipe ankaŭ por la politika stabileco kaj la nepartopreno de Svislando en la mondmilitoj ekprosperis la servo- kaj financsektoroj. Svislando kaj precipe Zuriko fariĝis grava internacia centro porbankoj kaj komerco.
La plej signifa transportentrepreno krom laSvisaj Federaciaj Fervojoj en Svislando estas la entreprenoPoŝtaŭto de laSvisa Poŝto, kiu funkciigas aŭtobusreton en la tuta lando. Poŝtaŭto kaj Svisaj Federaciaj Fervojoj firme kunlaboras kaj kunordigas siajn horarojn, tarifojn kaj biletojn.
Densa nacia reto deaŭtovojoj interligas ĉiujn svisajn regionojn kaj gravajn urbojn. Por la nord-sud-trafiko gravas la du tra-alpaj tuneloj tra laGotardo kaj laSan Bernardino.[20]
Granda defio por la stratkonstruistioj en Svislando estas laAlpoj kaj laĴurasa Montaro. Jam en antikva tempo la homoj komencis konstruimontpasejstratojn por superi tiujn gravajn trafikobstaklojn. La plej konata certe estas laGotardpasejo, kies konstrui en la13-a jarcento efektive kreis la ekzistokialon por laSvisa Ĵurkomunumo.
Ĉiam gravan rolon en Svislando ludis ankaŭ la esplorado. La unuauniversitato estis fondita en1460 enBazelo. La federacio kaj la kantonoj de Svislando jam en la 19-a jarcento enorme investis en la edukadon kaj kreiĝispluraj renomaj faklernejoj kaj universitatoj. Pluraj nobelpremiitoj, interalieAlbert Einstein, esploradis en Svisujo.
Svisio estas konata pro sia longa tradicio dekemia kajmedicina esplorado. Nuntempe oni ankaŭ celas novajn esplorterenojn kielnanoteknologion,komputsciencon,kosmosciencon kajklimatsciencon. La graveco de la scienco por Svisujo devenas precipe de tio, ke Svisujo estas lando malriĉa je krudmaterialoj.
La publika edukado estas afero dekantonoj. Svislando ne havas edukministron. En la ĉefurboBerno estas sidejo de Svisa Konferenco de la Direktoroj de la Publika Edukado.Jen la retejo de tiu konferenco.
La plej konataj tipaj sivsaj manĝaĵoj estas lafonduo (fandita fromaĝo, kiun oni manĝas per panpecoj trampitaj en ĝi),rakledo (fandita fromaĝo, manĝata sur terpomoj),roŝtio (roŝtitaj terpomoj) kajmuslio (kaĉeto el fruktoj kun tiversaj grajnoj kaj jugurto). Krom tiuj tre famaj manĝaĵoj ĉiu svisa regiono posedas sian propran tipan lokan kuirarton.
Kristanismo estas la plej granda religio en Svislando, dividita preskaŭ egale inter laKatolika Eklezio (41,8% de la loĝantaro) kaj diversajProtestantaj konfesioj (40%). Enmigrado dum lastaj jaroj alportasIslamanojn (4,3%, plejparteAlbanojn, kaj tiuj plejparte elKosovo) kajOrtodoksanojn (1,8%) kiel notindajn religiajn malplimultojn. Lademoskopio (opini-sondado) "Eŭrop-barometro" de2005 trovis, ke 48% estasteistoj, 39% konfesas kredon je "spirito aŭ vivoforto", 9% estasateistoj, kaj 4%agnostikaj.
La plej grandaj urboj (Berno, Zuriko kaj Bazelo) estas plejparte Protestantaj. Meza Svislando, kaj ankaŭTiĉino, estas tradicie Katolikaj. La SvisaKonstitucio de1848—influita de la tiam freŝa impreso de la bataloj de Katolikaj kontraŭ Protestantaj kantonoj dum la Apartfederacia Milito (Sonderbund) konscie difinis ŝtaton kun garantiata grup-reprezentado, por ebligi pacan kunekzistadon de Katolikoj kaj Protestantoj.
sidejo de la registaro kaj la parlamento, sidejo de la ĉefa juĝejo kaj la polico estasTrogen
stato: 1-a de januaro 2005
ĝis ĉi-tie:la ok malnovaj lokoj
ĝis ĉi-tie:la dek tri malnovaj lokoj
* =duonkantonoj: duonkantonoj Ausserrhoden kaj Innerrhoden estigas kantonon Appenzell, Bazelo Kampara kaj Bazelo Urba formas kantonon Bazelo, Nidwalden kaj Obwalden formas Unterwalden.