Movatterモバイル変換


[0]ホーム

URL:


Saltu al enhavo
Vikipedio
Serĉi

Sveda Pomerio

El Vikipedio, la libera enciklopedio


Sveda Pomerio
Origina nomo:
germane Schwedisch Pommern
svede Svenska Pommern
16301815

administra teritoria unuo • historia lando
Geografio
Sveda Pomerio (oranĝkolora) ene de la sveda imperio, 1658
Sveda Pomerio (oranĝkolora) ene de la sveda imperio, 1658
Ĉefurbo:
Stettin(1630-1720)
Greifswald(1720-1814)
Loĝantaro
Ŝtat-strukturo
Patrina lando:
Sankta Romia Imperio (formale)
Svedio (praktike)
Estiĝo:
Traktato de Stettin (1630)
Pereo:
Transdono al Prusio
Antaŭaj ŝtatoj:
Duklando PomerioDuklando Pomerio
Postsekvaj ŝtatoj:
Prusia provinco Pomerio Prusia provinco Pomerio
Elstaraj historiaj eventoj
duko de Pomerio (reĝo de Svedio)
1648–1654Kristina
1654–1660Karolo la 10-a Gustavo
1660–1697Karolo la 11-a
Diplomatiaj rilatoj
vdr

Sveda Pomerio estas parto de la historie germanlingva regionoPomerio, kiu inter la jaroj 1648 kaj 1815 estis okupita deSvedio kaj konsideriĝis ĝia posedaĵo. Formale ĝi havis statuson defeŭdo, donita de laSankta Romia Imperio al la reĝo de Svedio, kun la titolo "duko de Pomerio".

Ĝis la fino de laTridekjara Milito

[redakti |redakti fonton]
Pomerio dum la 17-a jarcento (atlasoBlaeu)

La germana Duklando Pomerio –germaneHerzogtum Pommern – komence de la 17-a jarcento konsistis ĉefe el la partaj duklandojPommern-Stettin (la orienta parto de Pomerio, "Hinterpommern" aŭ "Malantaŭpomerio", oriente de la riveroOdro), kajPommern-Wolgast (la okcidenta parto de Pomerio, "Vorpommern" aŭ "Antaŭpomerio", okcidente de la riveroOdro. La sveda armeo unuafoje dum la jaro1628 partoprenis en laTridekjara Milito (1618–1648), sendante helpan soldataron por la defendo de la germana urboStralsund. Dum la jaro1630 ili unue printempe konkeris la insulonRügen, sekve dum junio la insulonUsedom kaj sekve ĝis somero 1631 atingis la soldataron de la laSankta Romia Imperio en la malmarborda parto de la duklando.

La svedoj interkonsentis kun la duko Bogislavo la 14-a de Pomerio, ke en la kazo de ties morto ili sub certaj cirkonstancoj ricevu la duklandon, kaj post ties morto dum la jaro 1637 kaj unujara intertempo, dum printempo 1638 transprenis la administradon de Pomerio. Post longaj intertraktadoj kun la regnoBrandenburgio, kiu rekompense interalie ricevis la ekleziajn regnojnMagdeburg kajHalberstadt, la interkonsento pri laVestfalia Paco dum la jaro1648 signifis definitivan dividon al okcidenta kaj orienta partoj: Malantaŭpomerio iĝis parto de la elekto-princlandoBrandenburgio, dum la reĝlando Svedio ricevis la tutanAntaŭpomerion kaj la insulonRügen, la marenfluejon de la riveroOdro kaj mallarĝan teritorion oriente de la rivero. La ekzakta limo nur post malfacilaj pliaj traktadoj finfiskiĝis dum la jaro1653.

Sveda tempo

[redakti |redakti fonton]

Svedio ricevis la okcidentan parton de Pomerio kiel eterna imperiafeŭdo, do la svedaj reĝoj pluregis tie kun la titoloj kaj privilegioj de la antaŭaj germanaj dukoj el la dinastioGreifen. Pro diversaj politikaj diferencoj la oficialigo de la feŭda rilato al laSankta Romia Imperio tamen daŭris jarojn, kaj ankaŭ la interkonsento kun la loka nobelaro pri landa konstitucio nur sukcesis dum la jaro1663. Sveda Pomerio estis regata de ĝenerala guberniestro, kiu devis esti nomumita de la sveda reĝo kaj esti membro de la sveda altnobelaro. La plej alta juĝejo de Svedio en Mezeŭropo ekde la jaro 1653 estis la "Supra Tribunejo" (germane "Obertribunal") en la urboWismar.

La aparteno al Svedio por la regiono havis malavantaĝon: Ĉiam kiam Svedio en Mezeŭropo estis partoprenanto en iu milito, la teritorio de Pomerio estis celo de konkeroprovoj kaj ofte estis batalkampo. Jam dum laNordia Milito 1655-1660 bataloj okazis en Pomerio, kaj malmultajn jarojn pli poste, dum laBrandenburgia-Sveda Milito de1674 ĝis1679 Sveda Pomerio komplete estis konkerita de la armeo deBrandenburgio kaj nur fine de la milito pro la premo deFrancio redonita al Svedio, kaj same dum batalaro de la jaro 1715 kadre de laGranda Nordia Milito estis komplete konkerita deBrandenburgio-Prusio.

Post laBrandenburgia-Sveda Milito la svedoj laŭ laTraktato de Saint-Germain (1679) rajtis reveni, sed devis cedi la plej multajn areojn oriente de la rivero Odro alPrusio. La norda Antaŭpomerio ĝis la riveroPeene dum la jaro 1715 estis konkerita de la armeo de la dania reĝoFrederiko la 4-a, dum Prusio konkeris la sudan parton kaj la insulojn en la rivero Odro. La dana reĝo planis perspektive reintegrigi sian malnovan posedaĵon, la princlandonRügen, en la danan ŝtaton. Laŭ la Traktato de Stokholmo fine de laGranda Nordia Milito tamen ili devis redoni sian konkeritan parton de Pomerio al Svedio, dum Prusio tenis sian konkeritan parton sude de la rivero Peene. Ekde la jaro 1720 Sveda Pomerio do nur konsistis el la insulo Rügen kaj la areo de okcidenta Pomerio norde de la rivero Peene.

Kadre de la malfondo de la tradicia Sankta Romia Imperio dum la jaro 1806 ŝanĝiĝis ankaŭ la jura statuso de Sveda Pomerio. Ĉar la lokaj nobeloj malkonsentis laŭ la peto de la sveda reĝoGustavo la 4-a Adolfo starigi armeon, la reĝo malvalidigis la landan konstitucion kaj malaligis la teritorion el la Sankta Romia Imperio – antaŭ ol fondiĝis laRejna Federacio kaj la demisiis la imperiestroFrancisko la 2-a. En Sveda Pomerio oni planis enkonduki la kompare progreseman svedan konstitucion kaj multajn reformojn, sed la konkeriĝo de la teritorio fare de la armeo deNapoleono malebligis tiujn planojn.

Transiro al Prusio

[redakti |redakti fonton]

Post dufoja konkeriĝo de la armeo deFrancio kaj siaj aliancanoj de 1807 ĝis 1810 kaj de 1812 ĝis 1813 Svedio provizore regajnis sian lastan mezeŭropan provincon kaj ekde la jaro 1810 ankoraŭ parte realigis la reformajn planojn. Dum la jaro 1813 Svedio konkeris en milito kontraŭDanio-Norvegio ties nordan partonNorvegio, sed laŭ la Traktato de Kiel de la 14-a de januaro 1814 Danio ricevis la oferton anstataŭe ricevi Svedan Pomerion, se ĝi aldone al la transdono de Norvegio al Svedio sukcesus pagi grandan monsumon al la sveda reĝo. Ĉar Danio ne sukcesis pri tiu pago,Prusio dum laViena Kongreso uzis la ŝancon kaj interkonsentis la transprenon de Sveda Pomerio kontraŭ transdono de laduklando Lauenburg al Danio kaj kontraŭ la promeso el Prusio pagi la danan pagon al la sveda reĝlando. La transdono de la teritorio fare de la sveda ĝenerala guberniestro al reprezentanto de Prusio okazis dum oktobro 1815. Prusio estis garantiinta transpreni la leĝaron de Sveda Pomerio, tial la regiono, kiu dum la jaro 1818 sub la nomo "RegierungsbezirkStralsund" ("rega distrikto", laŭ hodiaŭa lingvouzo "distriktaro") integriĝis en laprusian provincon Pomerio, plu havis specialan statuson. En la loka lingvaĵo kutimiĝis la nomo „Neuvorpommern“ ("NovaAntaŭpomerio"). Per tio oni celis klarigi la diferencon al la dum 1720 prusiĝinta „Altvorpommern“ ("Malnova Antaŭpomerio") sude kaj oriente de la rivero Peene.

La sveda rego pri la teritorio en kaj ĉirkaŭ la urboWismar praktike finiĝis dum la jaro 1803, kiam la urbo kaj ĉirkaŭaĵo por 99 jaroj estis ludonita al la najbara duklandoMeklenburgo-Schwerin. Formale tiu teritorio tamen restis sveda posedaĵo kaj iĝis oficiala parto de laGermana Regno nur dum la jaro 1903, kiam Svedio rezignis pri ĝi.

Eksteraj ligiloj

[redakti |redakti fonton]
Elŝutita el "https://eo.wikipedia.org/w/index.php?title=Sveda_Pomerio&oldid=8908760"
Kategorioj:
Kaŝita kategorio:

[8]ページ先頭

©2009-2025 Movatter.jp