Lasveda lingvo (svede svenska) apartenas al la orienta branĉo de lanordĝermana lingvaro. Ĝi estas parolata enSvedujo kaj en partoj deFinnlando (precipe insuloAlando (Åland)), de ĉirkaŭ 10 000 000 homoj. La sveda lingvo proksime parencas al lanorvega kaj ladana lingvoj, kaj la uzantoj de la tri lingvoj havas nur malgrandajn malfacilaĵojn interkompreniĝi. La sveda havas relative multajnvokalojn, kiuj entute fariĝas 18 vokalfonemoj.
Rikssvenska oni nomas la norman lingvon. Ĝi baziĝas sur ladialektoj ĉirkaŭStockholm kajMälardalen. Kvankam regionaj variantoj bazitaj sur lokaj dialektoj estas uzata, kaj la parola kaj la skribarikssvenska estas normigita en la tuta lando. Kelkaj dialektoj distingas sin per lagramatiko, vortprovizo kaj ankaŭ lafonologio, kaj povas esti malfacile komprenebla por eksteruloj. Tiaj dialektoj maldisvastiĝas, eĉ se lokaj aŭtoritatoj ofte kuraĝigas al ilia uzado.
Al la plej fruaj tekstoj en ĝi apartenas la mezepokajprovincleĝoj. Dum la malfrua mezepoko la sveda, same kiel la dana kaj norvega sed malsame al laislanda, importis amason da vortoj el laplatdiĉa lingvo. Aparta dialekto estas lagotlanda dialekto.Finlandssvenska (sveda de Finnlando) havas sametan akcenton ol finna lingvo kaj ankaŭ iujn aliajn influojn el finna. Dum 1880-aj jaroj proksimume 15 % el loĝantoj de Finnlando estis svedlingvaj sed nun nur proksimume 5 %, el kiuj jam plejo estas dulingvaj (finna kaj sveda).Ålandssvenska (sveda deAlando) estas kompromiso de rikssvenska kaj finlandssvenska.
Specimeno (la Patro Nia)
Vår fader, du som är i himlen. Låt ditt namn bli helgat. Låt ditt rike komma. Låt din vilja ske, på jorden så som i himlen. Ge oss i dag vårt bröd för dagen som kommer. Och förlåt oss våra skulder, liksom vi har förlåtit dem som står i skuld till oss. Och utsätt oss inte för prövning, utan rädda oss från det onda.
(Laŭ la oficiala svedaBiblio de la jaro 2000:Bibel 2000.)
Fader vår som är i himmelen! Helgat varde ditt namn; tillkomme ditt rike; ske din vilja, såsom i himmelen, så ock på jorden; vårt dagliga bröd giv oss idag; och förlåt oss våra skulder, såsom ock vi förlåta dem oss skyldiga äro; och inled oss icke i frestelse, utan fräls oss ifrån ondo. Ty riket är ditt, och makten, och härligheten, i evighet. Amen.
(Laŭ la oficiala sveda Biblio de la jaro 1917, kun postbiblia aldono.)
Historio
Skribsistemo
La svedaalfabeto havas 29 literojn, 26 de lalatina alfabeto, kaj aldone tri; å, ä kaj ö. Tiujn tri oni rigardas kiel propraj literoj, ne kiel literoj kundiakritaj signoj.
Sveda lingvo havas du gramatikajn genusojn: pli ofta genuso, kies malklara artikolo estasen kaj malpli ofta genuso, kies malklara artikolo estasett. Klaraj artikoloj de sveda estas sufiksaj. Ekzemploj pri fleksio:
En-vorto, kies lasta litero estas a:en flicka (knabino),flickan (la knabino),flickor (knabinoj),flickorna (la knabinoj)
en-vorto, kies lasta litero estas e:en pojke (knabo),pojken (la knabo),pojkar (knaboj),pojkarna (la knaboj)
en-vorto, kies lasta litero estas konsonanto:en elev (lernanto),eleven (la lernanto),elever (lernantoj),eleverna (la lernantoj)
ett-vorto, kies lasta litero estas e:ett äpple (pomo),äpplet (la pomo),äpplen (pomoj),äpplena (la pomoj)
ett-vorto, kies lasta litero estas konsonanto:ett hus (domo),huset (la domo),hus (domoj),husen (la domoj)
Tiu konsilo estis farita por emigrantoj en Svedio dum 1980-aj jaroj. Nuntempe ĝin uzas ankaŭ multaj instruistoj en Finnlando.
Sveda lingvo havas du kazojn: sensufiksan nominativon kaj genitivon. Sufikso de substantiva genitivo estas -s. La personpronominoj havas apartajn objektajn morfojn:mig (min),dig (vin),honom (lin),henne (ŝin),oss (nin),er (vin)dem (ilin).
Tempusoj de sveda estas prezenco, preterito, perfekto kaj pluskvamperfekto. La regulaj verboj havas preteritan sufikson -de se la lasta litero ne estas k, p, t, s aŭ x. Perfekto kaj pluskvamperfekto estas konstruata per helpverboha (antaŭehava) kaj supino, kiu estas t-fina morfo, kiu naskiĝis el perfekto de participo. Prezenco de participo havas finon -ande aŭ -ende. Finaĵo de infinitivo de plejmultaj (regulaj kaj neregulaj) verboj estas -a.
är (estas, estos),var (estis, estu),har varit (estis),hade varit (estis),varande (estanta, estante),vara (esti).
Oni demandas (same ol en la germana) do, ke la verbo antaŭas la subjekton.
Jag visslar (mi fajfas),visslar jag? (ĉu mi fajfas?),du var (vi estis),var du? (ĉu vi estis?).
En la sveda verboj, same kiel en Esperanto, nuntempe ne normale estas apartajn formojn laŭ gramatika persono, sed la unuan kaj duan personon esprimas nur personpronomo kaj ankaŭ pluralpersonaj formoj ne normale ekzistas. Tio validas por ĉiuj verboj, inkluzive la neregulaj kaj la verbo "vara" ("esti"). Antaŭe ekzistis apartaj pluralaj formoj. Ili malaperis el ĉiutaga parolado antaŭ jaro 1900 krom kelkaj eksterdialektoj kaj tio okazis ne nur en Svedio sed ankaŭ en Finnlando, kvankam la finna-sveda konservis kelkajn trajtojn, kiuj malaperis de la sveda lingvo de Svedio. Ili estis forigita el la lasta gazeto kaj oficialaj rekomendoj dum 1950-aj jaroj, kaj en 1968 ili estis forigitaj el leĝtekstoj. Nuntempe ili estas uzata preskaŭ nur en jubileaj paroloj, se eĉ en ili. En Finnlando dum la 1960-aj kaj 1970-aj jaroj kelkaj svedaj instruistoj estis kritikitaj pro tio, ke ili instruis pri tiuj morfoj kaj ne rakontis, ke nuntempe oni uzas ilin preskaŭ neniom. Ankaŭ alie la gramatiko multe simpliĝis, ekzemple nombro de kazoj de substantivoj malpliis el kvin al du.
La sveda lingvo estas unu el la du oficialaj lingvoj en Finnlando - la alia estas lafinna.La sveda estas deviga lernfako en la plej multaj lernejoj enFinnlando, plej multaj edukaj institucioj enFinnlando, kvankam ĝin parolas hejmlingve nur proksimume 5 % el la ŝtatanoj de Finnlando[1].Pri tiu devigo ekestis kelkfoje polemikaj kaj emociaj konfliktoj.