La ĉefurbo estis historie Guildford, sed la administrejo estis ekde 1791 enNewington kaj ekde 1893 enKingston-upon-Thames, kiu tamen jam el 1965 apartenas al la areo de Granda Londono. Ĝi moviĝis alReigate komence de 2021.
Surrey estas dividita en 11 komunumojn kaj distriktojn: Elmbridge, Epsom kaj Ewell, Guildford, Mole Valley, Reigate kaj Banstead, Runnymede, Spelthorne, Surrey Heath, Tandridge, Waverley, Woking.
Laŭ la censo de 2011, Surrey havas populacion de proksimume 1,1 milionoj da homoj. Ĝia plej granda urbo estasWoking, kun 105 367 loĝantoj (same laŭ la censo de 2011);Guildford estas dua kun 77 057. La tria estasWalton-on-Thames kun 66 566 homoj. Urboj de inter 30 000 kaj 50 000 loĝantoj estasEwell,Esher, kajCamberley.
Guildford ofte estas rigardita kiel la historia graflanda ĉefurbo, kvankam la administrejo estis movitaita alNewington en 1791 kaj alKingston ĉe la Tamizo en 1893. La administrejo de la graflanda konsilantaro estis ekster la limoj de la graflando ekde aprilo 1965, kiam Kingston kaj aliaj areoj estis inkluditaj alGranda Londono. La administrejo moviĝis alReigate komence de 2021.