Movatterモバイル変換


[0]ホーム

URL:


Saltu al enhavo
Vikipedio
Serĉi

Surinamo

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Surinama Respubliko
Republiek Suriname

Flago de Surinamo

Blazono de Surinamo

DetalojDetaloj
Nacia himno:God zij met ons, Suriname
Dio estu kun ni. Surinamo
Nacia devizo:Justitia – Pietas – Fides
Justeco – Devo – Lojaleco
Situo
suverena ŝtato(1975–)
lando
national geopolitical entity(en)TradukiRedakti la valoron en Wikidatavd
Bazaj informoj
ĈefurboParamaribo
Oficiala(j) lingvo(j)nederlanda
Uzata(j) lingvo(j)java
angla
hispana
sranantongo
Plej ofta(j) religio(j)protestantismo (26,8%)
hinduismo (22,3%)
katolikismo (21,6%)
islamo (13,9%)
Areo163 821 km²
- % de akvo1,1 %
Loĝantaro563 402 (2017)
Loĝdenso2,7 loĝ./km²
Horzono-3
Interreta domajnosr
LandokodoSR
Telefona kodo597
Plej alta punktoJulianatop
Plej malalta punktoAtlantiko
Politiko
Politika sistemoPrezidenta respubliko
ŜtatestroChan Santokhi
ĈefministroJennifer Geerlings-Simons
Nacia tago25-a de novembro
Sendependiĝo disdeNederlando25-a de novembro 1975
Ekonomio
Valutodolaro (SRD)
MEPlaŭ 2005
– suma$3,0 miliardo
– pokapa$ 5 683
 
Membro de
Tutmonda Pridogana Organizo(2018–)
Internacia Financa Korporacio(2011–)
Multflanka Investo-Garantia Agentejo(2003–)
Organizaĵo por la malpermeso de kemiaj armiloj(1997–)
Organizaĵo de Islama Kunlaboro(1996–)
Karibia Komunumo(1995–)
Monda Organizaĵo pri Komerco(1995–)
Internacia Banko por Rekonstruo kaj Disvolvigo(1978–)
Organizaĵo de Amerikaj Ŝtatoj(1977–)
Monda Organizaĵo pri Meteologio(1976–)
Unesko(1976–)
Internacia Telekomunika Unio(1976–)
Universala Poŝta Unio(1976–)
Unuiĝintaj Nacioj(1975–)
Interpol(1949–)
Monda Organizaĵo pri Sano
Kariba Organizaĵo por Administrado de Katastrofoj
Kariba Disvolva Banko
Alianco de Malgrandaj Insuloj-Ŝtatoj
Komunumo Sudamerika de Nacioj
Internacia Hidrografia Organizo
Akademio de la nederlanda lingvo
Organizaĵo por la Malpermeso de Atomkernaj Armiloj en Latina Ameriko kaj la Karibaj Insuloj
Grupo de Afrikaj, Karibaj, kaj Pacifikaj Ŝtatoj
Traktato pri Atoma NedisvastigoRedakti la valoron en Wikidatavd
vdr

Surinamo[1], formaleRespubliko Surinamo (nederlande Republiek Suriname,sraneRipoliku Sranan), estas ŝtato en la nordo deSud-Ameriko, limigita norde deAtlantiko, oriente deFranca Gujano, sude deBrazilo kaj okcidente deGujano. La areo de Surinamo estas 169,820 km² kaj la ĉefurbo kaj plej granda urbo estasParamaribo, kiu estas en lasamnoma distrikto. Surinamo estas la centra en laGujanoj.

Surinamo estas la plej malgranda sendependa lando de Sudameriko, kun proksimume la areon de afrikaTunizio. Granda parto konsistas el tropikapluvarbaro kaj ekzistas tre specioriĉa flaŭro kaj faŭno. Surinamo, kune kun najbara Gujano, estas la nuraj nacioj sur la amerika kontinento kie oni uzas maldekstran trafikon.

Laoficiala lingvo estas lanederlanda, dum lasrana(Sranantongo),kreola lingvo en la rolo de vaste uzatalingvafrankao, ankaŭ estas grava lingvo. Surinamo estas la sola nacio ekster Eŭropo, kie la nederlanda estas la oficiala kaj reganta lingvo de la registaro, komerco, amaskomunikilaro kaj edukado.

Antaŭe nederlanda kolonio, Surinamo sendependiĝis en 1975. Antaŭ la sendependeco, oni foje nomis la landonNederlanda Gujano, minimume en la angla kaj nederlanda,[2] sed la formala nomo ĉiam estis Surinamo.

Geografio

[redakti |redakti fonton]
Disputataj teritorioj

Surinamo havas ĉe la nordo, ĉe la Atlantika Oceano ebenan marbordon, kies longo estas 300 kilometroj; centre, 80 kilometroj sude de la marbordo, havas grandajn ebenajn teritoriojn kovritajn de densaj arbaroj; plej sude troviĝas la Amazona ĝangalo sur montara regiono.

Surinamo havas multajn riverojn, la plej gravaj estasKorantino kiu estas la limo kunGujano, la rivero nomitaCoppename kies varfo estas ĉe la Kopenama kabo,Surinam kiu fontas ĉe lago nomitaBrokopondo kajMarowijne kiu desegnas parton de la limo kunFranca Gujano.

Ĝia klimato estas tropika kun temperaturo de22,5°C ĝis30,7°C. Kies pluva volumeno havas 2 000 mm ĉe la marbordo kaj 1 500 mm en la centra parto. La plej fortaj pluvoj venas dedecembro ĝisaprilo.

La plej gravaj surinamaj riĉaĵoj estasbaŭksito,aluminio,rizo,banano,ligno kaj vivajarbaroj.

Surinama pluvarbaro.
Surinama pluvarbaro.

Historio

[redakti |redakti fonton]

Francio regis tie ekde1640, sed restis nelonge;Britio ekregis en1661 sed interŝanĝis ĝin kontraŭNov-Jorko kunNederlando en1674, ekde tiam ĝi estiskolonio de Nederlando kun la nomo Nederlanda Gujano, post Traktato deBreda, kiu solvis la2-an Anglan-Nederlandan Militon ĝis la gajno de sia sendependeco. Tamen jam estis nederlandaj komercistoj en la lando.

Nederlanda Gujano restis profitdona kolonio por Nederlando en la unua parto de la 20-a jarcento, ne nur pro plantado sed ankaŭ pro siaj ceteraj naturresursoj, precipeoro kajbaŭksito (uzata por produktialuminion). Tiuj resursoj fariĝis strategiaj dum laDua mondmilito: Lanazia Germanio, kiu okupis la nederlandan ĉeflandon, provis ekhavi ankaŭ tiujn resursojn, kvankam la kolonio estis sub laaliancana protekto.[3]

La postmilita malkolonia movado ne maltrafis Surinamon, kiu fariĝis aŭtonoma en 1954. Ĝi tiel ekhavis proprajn parlamenton kaj registaron kadre de laReĝlando Nederlando, simile al laNederlandaj Antiloj. Post negocado, la lando finfine sendependiĝis la25-an de novembro1975: tiel naskiĝis la Respubliko Surinamo. Fortaj ligoj kun Nederlando plu konserviĝas: i.a. multaj surinamanoj venas al Nederlando por labori kaj havi pli bonan vivon.

Sendependeca historio

[redakti |redakti fonton]
Johan Ferrier, la unua prezidento de Surinamo (1975-1980). Li estis elpostenigita per militista puĉo.

La25-a de novembro de1975 estis deklarita formale la sendependeco de Surinamo elNederlando. Samtage kunsidis la kongreso kaj elektis kiel prezidanto la antaŭan guberniestron,Johan Ferrier kajHenck Arron kiel ĉefministro. Post la sendependigo, Surinamo suferis elmigradon de almenaŭ 1/3 de la populacio kiu konservis sian nederlandan naciecon al la iama kolonia metropolo. En 1977 laNPS atingis la majoritaton en la parlamento kaj Arron estis elpostenigita. Dum tiu epoko la multnaciaj entreprenoj Suralco kajBilliton monopoligis la industrion de labaŭksito (unika eksportebla produkto) kaj fakte la tutan ekonomion de la lando, kio okazigis altan korupton kaj fortan eksteran ŝuldon.

La ekonomia krizo kiun suferis Surinamo en 1979, motivis puĉon la25-a de februaro de1980 estritan deDesiré Bouterse kaj alia grupo de militistoj nome "La puĉo de la Serĝentoj", kiu sukcesis elpostenigi Arron el la povo. Ferrier, kiu malakceptis rezigni, nomumis ĉefministron la sendependanHenk Chin A Sen de la "Naciista Respublikana Partio (NRP)".

Dési Bouterse, diktatoro de Surinamo de 1980 ĝis 1988. Li persekutis la politikajn opoziciantojn.

La militista premo devigis Ferrier rezigni la 15-a de aŭgusto de 1980, oni formis Militistan Nacian Konsilantaron, kies estro Bouterse, plutenis Chin A Sen kiel ĉefministron. La malkonsento inter lasocialisma tendenco kubastila de Bouterse kaj la kapitalisma demokratia bazita sur la okazigo de liberaj elektoj de Chin A Sen, motivis malproksimigon inter la du politikistoj, kio finiĝis per rezigno la 4-a de februaro de 1982 kaj sekva ekzilo de Chin A Sen. La militista konsilantaro nomumis tiam la parlamentan prezidanton,Fred Ramdat Misier, kiel prezidento provizore.

La15-a de decembro de1982 estis arestitaj kaj murditaj 14 politikestrojn opoziciantajn al la reĝimo en Fort Zeeland, kio estis konita kiel "La decembraj murdoj". En 1983 oni deklaris alarmstaton kaj oni aplikis militleĝaron. Nederlando ĉesigis sian helpon al la lando kaj Surinamo fermis sian diplomatejon enKubo. La protestoj de la sindikatoj devigis la konsilantaron formi novan registaron kunErrol Alibux kiel ĉefministro. Sude kaj oriente de la lando ekaperis geriloj estrataj deRonnie Brunswijk kaj apogataj de Nederlando.

La protestoj akriĝis en 1985 kaj oni permesis denove la politikajn partiojn, sed tio pliigis la popolan interkonsenton, ĉar la opoziciantaj politikestroj tiam postulias la restaŭron de la konstitucia ordo. En 1986 la gerilo avancis kaj alproksimiĝis alParamaribo. La sindikataj kaj laboristaj organizoj kunvokis nacian strikon kaj novajn protestojn kiuj paralizis komplete la landon. En decembro la registaro rezignis proteste kaj en marto de 1987 oni aprobis novan konstitucion por aliri al demokratia transiro. La ĉefaj opoziciantaj partioj formis aliancon kies estro,Ramsewak Shankar, estis elektita unua demokrata prezidanto ekde la sendependigo en la balotoj de la 25-a de novembro de 1987.

Shankar iĝis ŝtatestro la 25-a de junio de 1988 sed devis kunhavi la povon kun Bouterse kiel militestro, kaj nomumante Henck Arron kiel ĉefministro. En 1989 oni deklarisamnestion por la gerilanaj grupoj, kio utilis por militista apogo. La 24-a de decembro de 1990 Bouterse kun alia grupo de militistoj prenis la povon kaj elpostenigis Shankar. Estis restaŭrita la Militista Registaro, kiu tuj redonis la povon alJohan Kraag, prezidanto de la parlamento.

La antaŭigita balotado de la25-a de majo de1991 donis klaran venkon al la estro de la NPSRonald Venetiaan, tiam estro de alianco multetna. Lia registaro malpliigis la povon de la armeo en la politika vivo de la lando kaj en 1992 oni malfermis procezon de pacigo kun la gerilaj grupoj kiuj aliĝis al politikaj partioj. La balotado de 1996 donis venkon al Venetiaan, sed oni rekalkulis la voĉdonojn kaj oni donis tiam la venkon al boŭtersistaJules Wijdenbosch de laNDP.

En 1997 Bouterse estis juĝita en Nederlando pro drogokomercado kaj murdo ĉe la okazintaĵoj de 1982. En 1999 la socia malkonsento pro ekonomia krizo kaj hiperinflacio okazigis sekvajn protestojn en la ĉefurbo estritaj de la sindikataj estroj. En junio estisĝenerala striko kaj en oktobro la parlamento elpostenigis la tutan registaron de Wijdenbosch kaj kunvokis denove antaŭigitajn balotadojn por majo de 2000, el kiuj rezultis la venko de Venetiaan.

Ŝanĝoj pri monunuo helpis la ekonomian kreskon. Tio rezultigis reelekton de Venetiaan en majo de 2005. Tamen la elĉerpo de la registato kaj neplenumitaj promesoj sufiĉis por altigi Bouterse en la elektado de 2010 apogita de lia iama malamiko, Ronnie Brunswijk, kaj opozicianta koalicio, evitante la juĝan kondamnon pro murdo de opoziciantoj en 1982.

Rimarkinde, la eks-diktatoro denove estris la landon ekde 2010, ĉi-foje kiel laŭleĝe elektita prezidento. Li forlasis la potencon en 2020 rezulte de la ĉi-jara ĝenerala elekto. Feliĉe, li ŝajne malvigliĝis dum la jaroj kaj perdis iom de sia militista instinkto.

Politiko

[redakti |redakti fonton]

La parlamento estas 51-membra.La prezidanto estas elektata por kvinjara periodo. Unue la parlamento sole voĉdonas. Se iu kandidato ricevas minimume 2/3 el la voĉoj, li estas elektita. Se do ne okazas, la prezidanton elektas 340-membra nacia kunveno. La prezidanto regas kaj la landon kaj la registaron. Se neniu kandidato ne ricevas

Administra organizado

[redakti |redakti fonton]

Ekstera politiko

[redakti |redakti fonton]

Surinamo apartenas al laAKP-ŝtatoj, internacia organizaĵo de momente 77 nacioj el la regionojAfriko,Karibio kaj laPacifika Oceano.

Ekonomio

[redakti |redakti fonton]
Paramaribo, la ŝtata ĉefurbo.

La ekonomio de Surinamo estas tre dependa el aliaj landoj. Ties ĉefaj komercaj partneroj estasNederlando,Usono kaj landoj deKaribio.

La ekonomio de Surinamo estas bazita sur la produktado dealuminio, kiu reprezentas proksimume 15% de lamalneta enlanda produkto kaj du trionojn de la totala eksportado. La ekonomiaj problemoj de la lando estas gravaj, pro la forta dependo de la ekstera komerco de nur dukrudaj materialoj kiuj suferas, ekde 2000, subitajn ŝanĝojn de prezo en la internacia merkato: nome aluminio kajnafto. Tio okazigas ĉiujare egajn variojn de la MEP, de lasenlaborecajn indicojn, laekstera ŝuldo kaj lainflacio.

La planoj iniciatitaj en 2001 por reordigi la ekonomian sistemon, nome malfermi procezon de ŝtata liberaligo (almerkatigo) kaj plibonigi la produktivan strukturon, ege malsukcesis. Kelkaj usonanoj kaj hispanoj faras novan petrolajn esploradon kaj ekspluatadon kiuj iome sukcesis. Same, la lando disponas el granvaj rezervejoj porminado eloro kajbaŭksito.

En 2004 oni anstataŭigis kiel monunuo elnederlanda guldeno al laSurinama dolaro. En 2005, Surinamo, kun aliaj landoj de la mondoregiono, subskribis energian traktadon kunVenezuelo nomePetrocaribe, pere de kiu la kondiĉoj por akiri petrolon kaj derivaĵojn estas pli konvenaj por Surinamo.

Laŝtatŝuldo estis de 3,6% de laMEP en 2004, dum la privata ŝuldo estis de 4,2%.[4]

La20-a de septembro de 2007, oni solvis fare de la internacia tribunalo, kiu markas landlimojn definitive, la iaman konflikton pri la mara landlimo kunGujano, kaj restas ankoraŭ nesolvita la tera landlimo, kiu enhavas la teritorion de la Nova Rivero. Ekzistas granda neformala komerco en la lando.

Oro-minado

[redakti |redakti fonton]

En 2021, la surinama registaro preparis sian propran oro-kompanion, kiu devus igi la sektoron daŭripova kaj sekura, kun homoj kaj la medio en la centro[5]. Oro konsistigas proksimume 60% de la totala eksportvaloro de varoj. Orminado estas oficiale limigita al orienta Surinamo. Tamen, el la naturrezervejo Kabalebo (tra kiu kuras la rivero Kabalebo) proksime al la limo kunGujano reaperas raportoj pri orminado. Pri la tiea orminado apenaŭ estaus kontraŭagoj[6].

Demografio

[redakti |redakti fonton]
Evoluo de la loĝantaro el 1961 al 2003.

Laŭ la censo de 2012, Surinamo havaspopulacion de 541 638  loĝantoj, el kiuj preskaŭ duono koncentriĝas en la ĉefurboParamaribo, kiu enhavas 242 946 personojn.[7] La loĝdenso estas malalta, nome de 3 hab/km², sed en la ĉefurbo altiĝas ĝis 1334 hab/km².[7]

La populacio de Surinamo estas formita de multaj grupoj. El tiuj la plej granda estas lahindia, formita de enmigrintoj alvenintaj en la 19a jarcento elBarato, kaj kiu konstituas preskaŭ 27% el la populacio[8]. La "cimaronoj" (descendaj el afrikaj sklavoj kiuj sukcesis fuĝi) reprezentas 21%, dummulatoj, mikse el blankuloj kaj negroj, kaj lajavanoj (descendaj el sklavoj devenaj el la eksaNederlanda Hindio) estas 16 kaj 14% respektive. La resto estas formita demestizojn,indianoj,ĉinoj kajblankuloj.

Pro la granda nombro de etnaj grupoj en la lando, estasreligio nek majoritata nek dominanta. Laŭ ĵusaj informoj, 48,4% de la populacio apartenas al lakristana religio, kaj ene de ili estasromkatolikoj kaj grupoj deprotestantoj kiajmoravoj,evangeliistoj,metodistoj,luteranoj inter aliaj. Alia grava parto estas la hindusimo kun 22,3%, laIslamo kun 13,9%, dum la resta 15,4% estas komprenita de religioj de indiĝenoj, kaj kiuj deklaras la mankon de aparteno al iu ajn religio (10,7%).

La majoritato de la populacio loĝas en ĉefurba Paramaribo kaj ties ĉirkaŭaĵoj aŭ en la marborda zono. Estas grava surinama populacio kiu loĝas en Nederlando.

En 2015 Surinamo havis proksimume 580 000 loĝantojn, duono el ili loĝis en la ĉefurbo Paramaribo. Ĉar la teritorio estas pli ol 90%-e ĝangalo, la plejmulto de la loĝantoj koncentriĝas ĉe la marbordo. Krome, la surinama diasporo (el Surinamo al Nederlando) estas taksata je 350 000 homoj: la eks-imperio daŭre havas tre proksiman rilaton kun Surinamo.

Eduksistemo

[redakti |redakti fonton]

Surinamo havas universitaton, nomeUniversitato Anton de Kom, fondita en 1966 kaj situanta en la ĉefurbo Paramaribo.

Sansistemo

[redakti |redakti fonton]

La fekundindico estis de 2,6 naskoj por virino.[4] Estis 45 kuracistoj por ĉiuj 100 000 loĝantoj komence de la 2000-aj jaroj.[4] Lainfana mortindico estis de 30 por ĉiuj 1000 naskoj.[4] Lavivdaŭro de viroj el nasko estis de 66,4 jaroj, dum tiu de virinoj estis de 73 jaroj el nasko.[4] Ĉefe pro alta inflacio la financa situacio en la sanserva sistemo ekde 2015 malboniĝis kaj kreas elmigradon pro la malbona salajrado. Malriĉuloj havas grandegajn problemojn por povi pagi sanservojn.[9]

Kulturo

[redakti |redakti fonton]
La ponto Jules Wijdenbosch super laRivero Surinamo, ĉe Paramaribo.

Lingvoj

[redakti |redakti fonton]

Pro ĝia historio, en Surinamo estas parolataj pluraj lingvoj, inter aliaj lanederlanda kiu estas oficiala kaj ankaŭkreolaj lingvoj kiel lasrana. La srana estas bazita grandparte de angla gramatiko kaj nederlanda vortprovizo.

Ĉar la plej multaj surinamanoj estas plurlingvaj (ekzemple la nederlanda kaj la srana), ne estas facile klasifiki homojn en unu apartan lingvan familion. Laŭ la rezultoj de la oka ĝenerala popolnombrado kiu okazis en Surinamo en 2012, la nederlanda estas la plej parolata hejma lingvo en Surinamo. La nederlanda estas parolata kiel unua aŭ dua lingvo en pli ol 73% de domanaroj. La srana estas parolata en 44% de la domanaroj, plejparte kiel dua lingvo, lasarnama[mankas fonto]hinda en pli ol 21% kaj la java en 9% de la domanaroj. La dulingveco de surinamaj domanaroj estas rimarkinda: preskaŭ 80% parolas duan lingvon.

Laŭ nombro da parolantoj, la ĉefaj lingvoj en Surinamo estas sinsekve:

Kuirarto

[redakti |redakti fonton]

BB met R,Bruine Bonen met Rijst, nome brunaj fazeoloj kun rizo estas surinama (kreola) manĝaĵo en kiu oni kuiras kok(in)on kune kun brunaj fazeoloj.

Referencoj

[redakti |redakti fonton]
  1. Surinamo enPIV ĉe Vortaro.net.
  2. Surinaamsche Almanak voor het Jaar 1846 (ekzemplo de la nomo de Surinamo de 1845)
  3. Revuo Kontakto numero 299 (2020:5) "Surinamo: Nederlanda spuro en Ameriko: La 20-a kaj 21-a jarcentoj" Valentin CERETTO BERGERA
  4. 4,04,14,24,34,4 United Nations Development Programme. Arkivita ella originalo je 2009-08-18. Alirita 2014-01-17 .
  5. (nl) Suriname Herald,Regering blijft gesprekken voeren voor opzetten eigen goudbedrijf, Suriname Herald, la 3-an de oktobro 2021.Arkivita de la originalo, la 6-an de oktobro 2021.
  6. (nl) Dagblad Suriname,Is Kabalebo-gebied verboden gebied voor goudzoekers…?, Dagblad Suriname, la 3-an de februaro 2023.Arkivita de la originalo, la 5-an de februaro 2023.
  7. 7,07,1Statistika Servo de Surinamo,Bevolking (alirita 14 septembro 2013), statistics-suriname.org en nederlanda.
  8. Fausia S. Abdul (2023-06-11) Vojaĝo tra tri kontinentoj: 150 jaroj da migrado de hindaj karibianoj al Nederlando (esperante). Tutmondaj Voĉoj. Arkivita ella originalo je 2023-06-28. Alirita 2023-10-28 .
  9. (nl) Zoë Deceuninck,De braindrain in Suriname heeft grote gevolgen voor het land, podkasto, NPO Radio 1, Vroeg, 13 oktobro 2022.

Vidu ankaŭ

[redakti |redakti fonton]

Eksteraj ligiloj

[redakti |redakti fonton]
v  d  r
Ŝtatoj enSudameriko
Dependaj teritorioj:
Bibliotekoj
Elŝutita el "https://eo.wikipedia.org/w/index.php?title=Surinamo&oldid=9299551"
Kategorioj:
Kaŝitaj kategorioj:

[8]ページ先頭

©2009-2026 Movatter.jp