Movatterモバイル変換


[0]ホーム

URL:


Saltu al enhavo
Vikipedio
Serĉi

Suraua

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Suraua
Blazono de Suraua
Suraua
former municipality of Switzerland • Ortschaft
KantonoGrizono
DistriktoSurselva
KomunumaroLumnezia/Lugnez
Koordinatoj 46° 42′ 0″ N9° 11′ 0″ O / 46.70000 °N, 9.18333 °O /46.70000; 9.18333(mapo)Koordinatoj:46° 42′ 0″ N9° 11′ 0″ O / 46.70000 °N, 9.18333 °O /46.70000; 9.18333(mapo)

Map

Nombro de loĝantoj252
Areo24,20 km²
Alteco932 msuper marnivelo
Poŝtkodo7110 Peiden
7114 Uors
7113Camuns
7115 Surcasti
7116 Tersnaus
Komunumkodo3599
Mapo de Suraua
vdr

Suraua estas komunumo de lakomunumaro Lumnezia/Lugnez kaj ladistrikto Surselva enKantono Grizono,Svislando. Ĝi havis 252 loĝantojn je la 31-a de decembro2009.

Geografio

[redakti |redakti fonton]

Suraua situas en la centro de la valo Lumnezia ĉe la kunfluo de la riverojGlogn kajValza Rejno. La komunumo konsistas el la kvin vilaĝojPeiden,Uors,Camuns,Surcasti kajTersnaus.

Najbaraj komunumoj

[redakti |redakti fonton]

La komunumo Suraua limas en nordo alCumbel, en oriento alDuvin, en sudoriento alSafien, en sudo alSankt Martin, en sudokcidento alVignogn, en okcidento alDegen, kaj en nordokcidento alVella.

Trafiko

[redakti |redakti fonton]

La komunumo situas ĉe la kantona vojo deIlanz alValzo. Ĝi estas konektia al la publika transportreto per lapoŝtaŭtolinio, kiu cirkulas sur tiu vojo. Krome ekzistas poŝtaŭtolinio ce Surcasti kaj Uors al Vella.

Historio

[redakti |redakti fonton]

La komunumo Suraua estis kreita kun efiko de la 1-a de januaro2001 per la kunigo de la ĝis tiam aŭtonomaj komunumojCamuns,Surcasti,Tersnaus kajUors-Peiden. Uors-Peiden estis kreita siavice en la jaro1963 per kunigo deUors kajPeiden.

La unua dokumenta mencio de Camuns datiĝas el la jaro1543 kielGamundtz[1], de Surcasti el la jaro1290 kielSurdengias[2], de Tersnaus el la jaro1362 kielTerzenaus[3], de Uors el la jaro831 kielvilla Vorce[4], kaj de Peiden el la jaro1345 kielPedens[5].

Notoj kaj referencoj

[redakti |redakti fonton]
  1. Fonto:Adolf Collenberg:Camuns enHistoria Leksikono de Svislando (2009-02-11)
  2. Fonto:Adolf Collenberg:Surcasti enHistoria Leksikono de Svislando (2002-10-29)
  3. Fonto:Adolf Collenberg:Tersnaus enHistoria Leksikono de Svislando (2005-02-08)
  4. Fonto:Adolf Collenberg:Uors enHistoria Leksikono de Svislando (2006-03-27)
  5. Fonto:Adolf Collenberg:Peiden enHistoria Leksikono de Svislando (2010-09-27)

Eksteraj ligiloj

[redakti |redakti fonton]


v  d  r
Komunumoj de la distrikto Surselva


Elŝutita el "https://eo.wikipedia.org/w/index.php?title=Suraua&oldid=8759751"
Kategorioj:
Kaŝitaj kategorioj:

[8]ページ先頭

©2009-2025 Movatter.jp