Movatterモバイル変換


[0]ホーム

URL:


Saltu al enhavo
Vikipedio
Serĉi

Supra Silezio

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Supra Silezio
Regiono
FlagoBlazono
historia regiono[+]

LandoPollando

ĈefurboOpole
- koordinatoj50° 26′ 2″ N,18° 1′ 57″ O(mapo)50.43384318.032375Koordinatoj:50° 26′ 2″ N,18° 1′ 57″ O(mapo)
Plej alta punktoPraděd[+]
- alteco1 491 m n.p.m.[+]
Akvokolektejo20,37km² (2 037ha)[+]
Areo20,37km² (2 037ha)[+]

Loĝantaro5 264 762[+](2018)
Denseco258 456,65 loĝ./km²[+][+]
HorzonoMezeŭropa tempo,UTC+01:00,UTC+02:00,Centreŭropa Somera Tempo[+]

Supra Silezio (Tero)
Supra Silezio (Tero)

Supra Silezio (Pollando)
Supra Silezio (Pollando)
DEC

Map
Supra Silezio
Vikimedia Komunejo:  Upper Silesia[+]
vdr
Proksimuma plej granda amplekso de Granda Moravio dum regado deSvatopluk (Svatopluk la 1-a), dum la jaroj 871–894 (ene de la limoj ankaŭ estis laSupra Silezio)
Monumento Dreiländereck, 1929 – 1969,Annaberg, ekde 1945 Chałupki
La lando de la bohemia reĝoPřemysl Otakar la 2-a, dum la jaroj 1253-1278 (ene de la limoj ankaŭ estis supra Silezio)
La lando de la reĝo deBohemioJohano de Luksemburgo (Luksemburgo,Ĉeĥio,Norda Italio,Silezio kajMazovio) (do ene de la limoj ankaŭ estis supra Silezio)
Blazono de supra Silezio el la19-a jarcento

Supra Silezio estas historiaregiono de centraEŭropo, ĝis laUnua Mondmilito parto deprusa Silezio en laGermana Regno, poste inter 1921 kaj 1939 grandparte en la limoj de la nove fondita respublikoPollando, iom en la limoj de laGermana Regno kaj iomete en la limoj deĈeĥoslovakio. Post laDua Mondmilito la regiono estis dividita interPollando kajĈeĥoslovakio (post la divido de tiu respubliko alĈeĥio), kaj la germanaj loĝantoj estis forpelitaj. Sed antaŭ tiu tempo signife influata de la germanlingvaj regnoj de laSankta Romia Imperio de la mezo de 14-a jarcento, aparte de laHabsburga regno, doAŭstrio de la 16-a jarcento kaj de la reĝlandoPrusio de la 18-a jarcento respektive pli poste laGermana Regno unuflanke kaj laAŭstria Imperio aliflanke.

En Supra Silezio situasSuprasilezia Ĉirkaŭejo Industria (poleGórnośląski Okręg Przemysłowy, mallongeGOP, germaneOberschlesisches Industriegebiet), kiu estas la plej granda industria loko enPollando.

Estas regionoj, pri kies historio, naturbelecoj kaj loĝantoj estis eldonita multe da skribmaterialoj. Aliflanke ekzistas regionoj, pri kiuj oni tro ne skribas. Ĝis tempoj de antaŭ nelonge apartenis al ili la teritorio de kunlaborantaj vilaĝojPíšť (pollingve Piszcz,germane Sandau),Hať (pollingve Hać, germane Haatsch) kajŠilheřovice (pollingve Szilerzowice, germane Schillersdorf) en la ĉeĥa flanko kajkomunumo Krzyżanowice (ĉeĥeKřižanovice,germaneKreuzenort,pollingve plenegmina Krzyżanowice) en la pola flanko. El vido de la areoj deĈeĥio kajPollando tio estas teritorio preskaŭ neglektebla. Sed ilia komuna historia evoluo, precipe ekde la duono de la18-a jarcento, estas en la historio de ambaŭ ŝtatoj tute specifa. Ĝuste en tiu ĉisilezia regiono la rado de historio turniĝis tiel komplike, ke ankoraŭ eĉ ne hodiaŭ pluraj homoj, nuntempajn politikistojn ne esceptante, estas kapablaj kompreni ĝin. Certe ne estas ie aliloke enEŭropo homo, al kiu povis okazi, por ke li naskiĝu enPrusio, vivu enĈeĥoslovakio aŭ enPollando, poste li fariĝu regna germano kaj fine li devu postuli la ĉeĥoslovakan aŭ la polan ŝtatanecon. Ĉion ĉi atingis dum sia vivo loĝantoj de Hať, Píšť, Šilheřovice kaj de komunumo Krzyżanowice, eĉ en forlasinte siajn naskovilaĝojn. Multfoje ŝanĝiĝantaj ŝtatlimoj deGermanio, Ĉeĥoslovakio kaj Pollando „renkontiĝis“ fine de la jaro1923 en urbetoAnnaberg (post 1945 renomitaChałupki. Ĝuste tiuj ĉi ŝtatoj influis lingvon kaj kulturon en tiu ĉi mikroregiono, en kiu restadis la eminentaj komponistojLudwig van Beethoven kajFranz Liszt.

Komuna historio

[redakti |redakti fonton]
Pli detalaj informoj troveblas en artikoloHluĉinio.

La limo, kiu apartigas nordorientan parton dedistrikto Opava de suda parto deDistrikto Racibórz (ĉeĥe Ratiboř,germane Ratibor), estas samtempe ŝtatlimo interĈeĥio kajPollando. Ĝi apartigas ne nur tiujn ĉi ŝtatformaciojn, sed samtempe la vilaĝojn deRegiono Hlučín (Hlučín:pollingve Hulczyn, germane Hultschin) de la vilaĝoj de sudaDistrikto Racibórz, kiuj en pasinteco multfoje partoprenis la komunan sorton.

Malgrandanenklavon en tiu ĉi regiono kreas vilaĝojHať,Píšť kajŠilheřovice en la ĉeĥa kaj najbaraj vilaĝoj dekomunumo Krzyżanowice en la pola flanko de tiu ĉi limo. Ilia historio estas mallarĝe kunigita kun historio de la pola-ĉeĥa limregiono, nomata ankaŭ la silezia-moravia limregiono. Por tiu ĉi teritorio estas karakterize, ke enmezepoko estis tiu ĉi regiono loko de senĉesaj konfliktoj kaj la limregionaj vilaĝoj estis ekspoziciataj al oftaj interŝanĝoj de proprumantoj. Destini en tiu ĉi periodo precizajn limojn interMoravio kaj la polaj landoj eblas nur tre malfacile. KiamGrandmoravia regno (vidu la supran mapon) de laSvatopluk la 1-a estis disfalinta, Supra Silezio komune kun landoopava-a kajracibórza venis sub regadon de la ĉeĥajPremislidoj. Sed fine de la10-a jarcentoSilezio apartenis al la pola regno, en kiu regis familio dePiastoj tio estasMjeŝko la 1-a, la unua pola duko (vidu la supran mapon).

Kiam la ĉeĥa reĝoPřemysl Otakar la 2-a destinis sian eksteredzecan filon Mikolaon sinjoro de la reĝaj posedaĵoj en regionoOpava, tio estis paŝo, kiu post la morto de la reĝo en la jaro1278 gvidis ne nur al nasko de opava duklando, sed ankaŭ al iompostioma dividado de Regiono Opava de Moravia lando, tiam eniris la limoj de dum la regado de pola reĝoLadislao la 1-a (Pollando) (Ladislao la Ulnolonga)(dum la jaroj: 1275–1300) (vidu la apudan mapon). Grandpola princlando, apartenanta alPollando, disfalis post la morto de princo Vladislav en1281. Pro ties disfalo estiĝis krom alia ankaŭ racibórza princlando kaj apartenis al Pollando. En1327 racibórza princo Leszek akceptis feŭdan superecon de la ĉeĥa reĝoJohano de Luksemburgio (vidu la apudan mapon) kaj formale li tiel apartigisDistrikto Racibórz de Pollando. Kiam en1336 Leszek mortis kiel seninfana kaj samtempe kiel la lasta racibórza princo el familio dePiastoj, transprenis lian regadon super laDistrikto Racibórz lia bofrato Přemysl-Mikolao opava. La sekvonta ĉeĥa reĝoKarolo la 4-a (Sankta Romia Imperio) la filo de la ĉeĥa reĝoJohano de Luksemburgio la22-an de novembro de1348 efektivigiskontrakton en silezia urboNamslau (ekde 1945 Namysłów) kun la pola reĝoKazimiro la 3-a (Pollando) - subskribita ĝi estis en la kastelo de la Piastaj Princoj de Namysłów, kaj rezulte de tiu kontrakto pola reĝo rezignis momente pri rajtoj alsileziaj princlandoj, kiujn pli poste li sensukcese provis regajni. La suda Silezio tiel fariĝis parto de landoj de la ĉeĥa krono. Post alveno dehabsburgoj sur la ĉeĥan kaj la hungaran tronon en1526 ĝi poste transiris sub regadon de habsburgoj.

Alveno deMaria Teresia, filino deKarolo la 6-a, sur lavienan imperiestran tronon fariĝis preteksto por kaŭziaŭstria-prusia militan konflikton. La prusia reĝoFrederiko la 2-a ekokupis en ĝi Silezion kaj la tuta konflikto estis finita en la jaro1742 perVroclava paco. Laŭ ties bazo Maria Teresia estis devigita rezigni de pli granda parto de Silezio al la prusia reĝo. Suda parto de Supra Silezio komune kun urboOpava restis sub administrado de habsburgaj regantoj. La teritorio en la maldekstra bordo de rivero Opava inter urboj Opava kajOstrava, la hodiaŭaRegiono Hlučín, same kiel regiono deDistrikto Racibórz, fariĝis parto dePrusio. La eksa Racibórza-opava princlando tiel estis apartigita en partonaŭstria-hungaran kaj prusian.

Preskaŭ du jarcentojn la vilaĝojHať,Píšť,Šilheřovice kaj la najbaraj vilaĝoj dekomunumo Krzyżanowice estis sub prusia administrado. Komence kiel parto de distriktoLandkreis Leobschütz (la centra urbo ekde 1945 renomiĝisGłubczyce) kaj ekde la jaro1918 de distriktoLandkreis Ratibor. Tiu ĉiadministra divido validis ĝis la jaro1920.

LaSileziaj Ribeloj, tri armitaj konfliktoj enSupra Silezio, kiuj okazis en la jaroj 1919-1921 interpolaj kajgermanajsilezianoj

Post la aligo al plimulte luterana Prusio la loĝantaro el la aligita teritorio konserviĝis sian katolikan konfesion. RiveretoPsina, trafluanta tra la teritorio sude de Ratibor (Racibórz), kreisnaturan limon ne nur interolomouca kajvroclava diocezo, sed ankaŭ ian limon lingvan. Dum en la vilaĝoj apartenantaj al la olomouca diocezo (tien apartenis la vilaĝoj deRegiono Hlučín, sed ankaŭ kelkaj vilaĝoj dekomunumo Krzyżanowice) oni parolismoravie, malantaŭ ĝi pli oftepollingve. Sed tio estis pli-malpli moravia-pola dialekto, intermetata per germanaj esprimoj. Destini etnografiajn kaj lingvajn diferencojn estis treege malfacile, ĉar la tradicioj, la kutimoj kaj la dialektoj havis en la unuopaj vilaĝoj nur etajn diferencojn.

Faktaj ŝanĝoj en la komuna kunvivo de la loĝantoj okazis post laUnua Mondmilito, kiam disfalis la germana imperio kajaŭstria-hungara monarĥio. Per decido dePariza packonferenco, la tn.versajla paco el la28-a de junio de1919 estis al nove estiĝintaĈeĥoslovakio aligita el la distriktoLandkreis Ratibor 36 vilaĝoj de la regiono, al kiu oni en tiu ĉi periodo komencis diriRegiono Hlučín. Ankaŭ vilaĝoŠilheřovice estis en ili. Kaj ĝuste tiam okazis komenco de laSileziaj Ribeloj (vidu la apudan mapon), tio estis tri armitaj konfliktoj enSupra Silezio, kiuj okazis en la jaroj 1919-1921 interpola kajgermana loĝantaro, sed antaŭ ĉio inter polaj aŭ germanajsilezianoj.

La transdono de la teritorio okazis la4-an de februaro de1920. En la ceteraj vilaĝoj deDistrikto Racibórz okazisplebiscito. Surbaze de ties rezultoj restis tiuj ĉi vilaĝoj parto deGermanio. Je tri jaroj pli malfrue, la19-an de decembro de1922 decidis internacia komisiono por destino de la ĉeĥoslovaka-germana limo aligi al Ĉeĥoslovakio ankaŭ vilaĝojnHať kaj la14-an de marto de1923Píšť.

Post la fina destino de la ŝtatlimo en la jaro 1923 en tiam germana vilaĝo Annaberg (hodiaŭ tio estas la pola vilaĝo nomataChałupki) konverĝis limoj de tri ŝtatoj – dePollando,Germanio kajĈeĥoslovakio. Tiun ĉi historian fakton kaj samtempe ankaŭ memoron por falintaj soldatoj en launua mondmilito rememorigis monumento nomita „Dreiländereck“, kiun konstruis en Chałupki germanoj. La nove kreita ŝtatlimo alportis limigon de ekonomiaj, sociaj kaj familiaj kontaktoj inter la loĝantaro en la ĉeĥa kaj la germana flankoj de tiu ĉi limo. Ties transpaŝado estis ebla surbaze de permesatestoj, kiujn donis vilaĝoficejoj kaj policaj stacioj en la unuopaj vilaĝoj.

En la periodo de la jaroj19331938, do post la alveno deHitler al la potenco en Germanio, okazis en la germana teritorio deSilezio kreado de novaj, jam unufoje germanigitaj nomoj de la slavaj vilaĝoj. Do ekzempleBolesław, germane Boleslau, en 1936 ricevis novan nomon Bunzelberg,Owsiszcze – Owschütz – Habergrund ktp.

La forigo de la ŝtatlimo inter la vilaĝoj deRegiono Hlučín kaj la germana Regiono Ratibor okazis denove en la jaro1938. Post la germana anekso enoktobro de 1938 la vilaĝoj de Regiono Hlučín ne estis kiel ceteraj partoj de okcidenta Silezio aligitaj alSudetoj, sed ili fariĝis rekte parto de la malnova germana imperio (Altreich) kun ĉiuj rajtoj kaj devoj. Do eĉ kun la devo de viroj soldatiĝi en la germana armeo. Estis same malpermesite uzi la ĉeĥan kaj la polan lingvojn aŭ moravia-polan dialekton. Distrikta urbo por Regiono Hlučín fariĝis denove Ratibor.

Post la germanainvado de Pollando ĝis la15-an de novembro 1940germanojdeportis alĜenerala Gubernio 294 336polojn, en tio de Supra Silezio 14 322.

La fino de laDua Mondmilito alportis al tiu ĉi nova regiono novan ŝtatjuran dividon. En ties kadroRegiono Hlučín revenis alĈeĥoslovakio kaj Regiono Ratibor/Racibórz fariĝis parto dePollando. Por ties loĝantoj, al kiuj oni rigardis kiel al germanoj, tio estis periodo de grandega necerteco kaj timoj pri sia sorto. Pluraj el la loĝantoj de la polaj vilaĝoj tial ankoraŭ antaŭ alveno de batalfronto forlasis siajn naskvilaĝojn forirante en Ĉeĥoslovakion ĝis Regiono Hlučín, ĝisBavario kaj nur escepte ĝis Pollando. Pluraj pli malfrue revenis reen. Super la loĝantoj de Regiono Hlučín, antaŭ ol estis redonita al ili ilia ĉeĥoslovaka ŝtataneco, dum longa tempo pendis minaco de ilia forŝovo ĝisGermanio kaj pli malfrue ĝis la ĉeĥoslovaka enlando. Al la posedaĵo de pluraj metiistoj, same kiel al la grundo, kiun ili aĉetis de la germana registaro, estis validigitaj konfiskadoj laŭ la tn.dekretoj de Beneš.

La nova ŝtatlimo ja kondukis preskaŭ tra la sama teritorio kiel antaŭ la Dua Mondmilito, sed ĝi apartigis nun du amikiĝintajn ŝtatojn, kiuj surbaze de konferenco enJalta venis sub potencan influon deSovetunio kaj fariĝinte parto de la tn. orienta bloko. Post la jaro1945 la ŝtatlimo akiris karakteron de netrairebla muro kun plugata kaj zorgeme erpata zono larĝa 10 m.

Interrilatoj regantaj en la ŝtatlimo alportis interrompon de la familiaj, kulturaj, sociaj kaj ekonomiaj interrilatoj inter la vilaĝoj deRegiono Hlučín kaj de la sudaDistrikto Racibórz.

Nur la politikaj kaj la sociaj ŝanĝoj, kiuj en ambaŭ ŝtatoj okazis en la 90-aj jaroj de la20-a jarcento, kunportis ne nur politikajn kaj religiajn liberecojn, sed ankaŭ iompostioman liberigon de la reĝimo en la ŝtatlimo. Ekde la jaro1996 estis renovigita agado en limregionaj limpasejoj en reĝimo de malgranda limregiona kontakto.

Sileziaj urboj

[redakti |redakti fonton]
  • Bielsko-Biała (Bielitz-Biala, Bílsko-Bělá, ekde 1920 en Pollando, antaŭe en Aŭstrio)
  • Bytom (Beuthen, ekde 1945 en Pollando)
  • Chorzów (Königshütte, ekde 1922 en Pollando)
  • Cieszyn (pola Teŝino, Teschen, ekde 1920 en Pollando)
  • Český Těšín (ĉeha Teŝino, Teschen, ekde 1920 en Ĉeĥoslovakio, ekde 1993 en Ĉeĥio)
  • Czechowice-Dziedzice (Czechowitz-Dzieditz, ekde 1920 en Pollando, antaŭe en Aŭstrio)
  • Czerwionka-Leszczyny (Czerwionka kaj Leschczin, ekde 1922 en Pollando, nur ekde 1975 komuna urbo)
  • Frýdek-Místek (Frýdek/Friedeck el aŭstra Silezio, Místek el Moravio, ekde 1918 en Ĉeĥoslovakio, ekde 1993 en Ĉeĥio)
  • Gliwice (Gleiwitz, ekde 1945 en Pollando)
  • Havířov (el aŭstra Silezio, ekde 1918 en Ĉeĥoslovakio, ekde 1993 en Ĉeĥio)
  • Jastrzębie Zdrój (Bad Königsdorff-Jastrzemb, ekde 1945 en Pollando)
  • Karviná (Karwin, kun kernoFryštát/Freistadt, el aŭstra Silezio, ekde 1918 en Ĉeĥoslovakio, ekde 1993 en Ĉeĥio)
  • Katowice (Kattowitz, ekde 1922 en Pollando)
  • Kędzierzyn-Koźle (Kandrzin-Cosel, ekde 1945 en Pollando)
  • Kluczbork (Kreuzburg, ekde 1945 en Pollando)
  • Krnov (Jägerndorf, el aŭstra Silezio, ekde 1918 en Ĉeĥoslovakio, ekde 1993 en Ĉeĥio)
  • Lubliniec (Lublinitz, origine Luben, ekde 1945 en Pollando)
  • Łaziska Górne (Ober Lazisk, ekde 1945 en Pollando)
  • Mikołów (Nikolai, ekde 1922 en Pollando)
  • Mysłowice (Myslowitz, ekde 1922 en Pollando)
  • Nysa (Neisse, ekde 1945 en Pollando)
  • Opava (Troppau, el aŭstra Silezio, ekde 1918 en Ĉeĥoslovakio, ekde 1993 en Ĉeĥio)
  • Opole (Oppeln, ekde 1945 en Pollando)
  • Orlová (Orlau, el aŭstra Silezio, ekde 1918 en Ĉeĥoslovakio, ekde 1993 en Ĉeĥio)
  • Orzesze (Orsesche, ekde 1922 en Pollando)
  • Ostrava (Ostrau, el aŭstra Silezio, ekde 1918 en Ĉeĥoslovakio, ekde 1993 en Ĉeĥio)
  • Piekary Śląskie (Deutsch Piekar, ekde 1922 en Pollando)
  • Prudnik (Neustadt, ekde 1945 en Pollando)
  • Pszczyna (Pless, ekde 1922 en Pollando)
  • Racibórz (Ratibor, ekde 1945 en Pollando)
  • Ruda Śląska (Ruda, ekde 1922 en Pollando)
  • Rybnik (ekde 1922 en Pollando)
  • Rydułtowy (Ober- kaj Nieder-Rydultau, kiel Rydułtowy Górne kaj Rydułtowy Dolne ekde 1922 en Pollando, ekde 1926 unuigitaj)
  • Siemianowice Śląskie (antaŭaj loĝlokoj Siemianowitz kaj Laurahütte, ekde 1922 en Pollando kaj ekde 1923 urbo)
  • Świętochłowice (Schwientochlowitz, ekde 1922 en Pollando)
  • Tarnowskie Góry (Tarnowitz, ekde 1922 en Pollando)
  • Tychy (Tichau, ekde 1922 en Pollando)
  • Wodzisław Śląski (Losau, ekde 1922 en Pollando)
  • Zabrze (Hindenburg, ekde 1945 en Pollando)
  • Żory (Sohrau, ekde 1922 en Pollando)

Rilataj temoj

[redakti |redakti fonton]

Vidu ankaŭ

[redakti |redakti fonton]
Elŝutita el "https://eo.wikipedia.org/w/index.php?title=Supra_Silezio&oldid=9221736"
Kategorioj:
Kaŝitaj kategorioj:

[8]ページ先頭

©2009-2025 Movatter.jp