Superkomputilo aŭkomputilego estasaparataro deinformadiko posedanta kapablojn de kalkulo pli supere ol normalajkomputiloj, ĉar ili estas uzataj por specifaj celoj. Nuntempe la terminoj desuperkomputilo kajkomputilego estas anstataŭataj per aliaj pli precizaj terminoj kielkomputilaro altkapabla aŭaltnivela, ĉar ili estas fakte aro da povegaj komputiloj unuigitaj rete por pligrandigi sian laborpotencon kaj rezultojn. Je 2019, la plej rapidaj komputilegoj funkciis je proksimume pli ol 148 petaflopoj (peta-flopo, enkomputiko, signifas, ke ili realigas pli ol 1 000 bilionojn daoperaciojn por sekundo). La listo de komputilego estas nomataranking TOP500.
La komputilegoj estis enkondukitaj en la1970-aj jaroj kaj estisdezajnitaj ĉefe de Seymour Cray en la kompanioControl Data Corporation (CDC), kiu hegemoniis en la merkato dum tiu epoko, ĝis Cray abandonis CDC por formi sian propran entreprenon, nomeCray Research. Ekde tiam la potenco de la komputilegoj kaj la amplekso de la merkato pli kaj pli kreskis.
Detala turbuleca simulado farita sur IBM AC922 Summit en 2019.
Superkomputiloj estas uzataj en ĉiuj fakoj kie por solvi taskon oni aplikas nombro-trejnadon; tie, kie bezonatas enorma volumeno de kompleksaj kalkuloj, prilaborado de granda kvanto da datumoj en reala tempo, aŭ la tasko povas esti solvita per simpla serĉado tra multnombraj valoroj de multnombraj startaj parametroj (la metodo Monte-Karlo).
Plibonigo de metodoj de nombra modelado okazis samtempe kun plibonigo de komputiloj: ju pli komplikaj estis la taskoj, des pli altaj estis la postuloj al la konstruitaj maŝinoj; ju pli rapidaj estis la maŝinoj, des pli komplikaj estis la taskoj kiuj povus esti solvitaj per ili. Komence, superkomputiloj estis aplikataj preskaŭ ekskluzive por defendaj taskoj: kalkuloj rilataj al kernaj kaj termkernaj armiloj, kerno-reactoroj. Poste, kun la plibonigo de la matematika aparato de nombra modelado kaj la evoluo de scioj en aliaj sciencaj kampoj — superkomputiloj komencis esti uzataj ankaŭ por "paca" kalkulado, kreante novajn sciencajn disciplinojn, kiel: nombra veterprognozo, kalkula biologio kaj medicino, kalkula kemio, kalkula hidrodinamiko, kalkula lingvistiko kaj aliaj — kie la atingoj de informatiko kuniĝis kun la atingoj de aplikata scienco.